Ĉe miaj multaj vojaĝoj kaj longaj vagadoj mi renkontis, ĝuste inter la tiel nomataj sovaĝuloj kaj duonaj civilizitoj, tre ofte homojn, kiuj estiĝis karaj amikoj kaj pri kiuj mi ankoraŭ hodiaŭ gardas fidelan memoron kaj gardos plue ĝis mia morto. Sed neniu havis mian karon kiel Vinetuo, la famega tribestro de la apaĉoj. Mia amikeco por li irigis min ree kaj ree, eĉ el la malproksima afriko kaj azio, transen al li en la preriojn, arbarojn kaj rokajn montarojn de norda ameriko. Eĉ se mia alveno tie ne estis fiksita kaj sekve ni ne povis antaŭfiksi rendevuon, mi tamen sciis baldaŭ, kie mi renkontos lin. Aŭ mi rajdis tiukaze al la Riopeko al la speciala tribo de la meskalero-apaĉoj, al kiu li apartenis, kaj demandis, kie li troviĝas, aŭ mi eksciis tion de okcidentviroj aŭ indianoj, kiuj renkontis al mi. La faroj de Vinetuo diskoniĝis kaj kie li vidiĝis, lian apero estis konata baldaŭ en vasta ĉirkaŭaĵo.

Sed ofte mi povis diri lin ĉe la disiro, kiam mi revenos, kaj tiam la loko kaj tempo de nia renkonto antaŭe ekzakte estis fiksata. Mi direktis min pri tio laŭ la dato, dum ke li uzis la indianan tempokalkulon, kaj tiele nefidinda ĉi tiu ŝajnis, li estis ĉiam en la ĝusta loko minutekzakte, kaj neniam okazis, ke mi devis atendi vin.

Olda Vablo

Nur sola fojo ŝajnis, sed ankaŭ nur ŝajnis, ke li ne estas akurate. Ni devis disiri suprege en la nordo ĉe la Moteto de Misurio kaj volis esti renkontonta kvar monatoj poste malsupre en la Patrina Montaro. Jen li demandis min:

«Mia frato konas la akvon, kiu estas nomita Helrivereto. Ni ĉasis kune tie. Ĉu vi rememorias la kverkon, sub kiu tiam ni bivakis nokte?»

«Tute ekzakte.»

«Do ni ne povos maltrafi tie. La pinto de la arbo estas sekiĝita, sekve ĝi ne plu kreskas. Kiam je la tagmezo la ombro de la kverko havos kvinoble la longon de mia frato, Vinetuo alvenos. Haŭ!»

Mi memkompreneble devis traduki ĉi tiun en nian tempokalkulon kaj mi alvenis tie je la fiksita tempo. Nek Vinetuo nek ia spuro estis videbla, kvankam la ombrolongo de la kverko estas estanta kvinoble de mia. Mi atendadis dum kelkaj horoj; li ne enlokis. Mi sciis, ke nur akcidento povas malakceli ne plenumi daritan promeson, kaj tial volis zorgiĝi nune; ĉi-tempe la penso venis al mi, ke li eble estis ĉi tie kaj havis bonegan kaŭzon ne atendi al mi. Ĉi-kaze li certe postlasis signon al mi. Do mi ekzamenis la trunkon de la kverko, kaj fakte! Estis enmeta viralte malgranda, sekiĝita picebranĉo. Ĉar kverko havas nenian picebranĉon, sekve ĝi intence devis instalita, pli precize jam antaŭ longeta tempo, ĉar ĝi estis sekiĝinta tute. Mi trenis ĝin kaj kun ĝi paperon, kiu estis volvita firme ĉirkaŭ ĝia malsupra fino. Malvolvinte ĝin mi legis la vortojn:

«Mia frato venu rapide al Sangovulpo, kiun la komanĉoj volas ataki. Vinetuo rapidas por averti lin ĝustatempe.»

Tiuj de miaj legantoj, kiuj konas Vinetuon, scias, ke li ja povas legi kaj ankaŭ skribi. Preskaŭ ĉiam li prenas paperon kun si. La informo, kiun mi ricevis de li kun tio, maltrankviligis min pro li, kvankam mi sciis, ke li majstros ĉian danĝeron. Ankaŭ pro Sangovulpo mi sentiĝis korpremon, ĉar tre verŝajne li estos perdita, se Vinetuo ne sukcesos atingi lin ankoraŭ antaŭe la alveno de la komanĉoj. Kaj koncernante min mem mia situacio estis nenio malpli ol sendanĝera. Sangovulpo loĝis en la verŝajne sola oazo de la dezerta Fosto Enmetita, kaj tien la vojo kondukis tra la teritorio de la komanĉoj, kun tiuj ofte ni konfliktis malamike. Se mi falus en iliajn manojn, la torturfosto estus certe, precipe ĉar antaŭ longeta tempo ĉi tiu indiana popolo elfosis la militajn hakilojn kaj komencis kelkajn predoplenumajn rabiradojn.


Sub tiuj cirkonstancoj estis importe ne longe heziti, sed agi tiel rapide kiel eble. Mi ja estis sola kaj povis kalkuli nur je mia propra forto; sed mi havis bonajn armilojn kaj bonegan ĉevalon, kiun mi povas fidi. Ankaŭ mi konis detale la regionon, kiun mi devos trarajdi, kaj diris al mi, ke estos pli facile por sperta okcidentviro trapasi sole ol kun akompano de homoj, kiujn oni povas ne tute fidi. Kaj krome estus ekzistinta ankoraŭ ajn dubo, ĉi tiu malvalidos pro la konscio: Sangovulpo troviĝas en danĝero; li devu esti savota! Tial mi surĉevaliĝis mian ĉevalon kaj sekvis la deziron de mia ruĝa amiko.

Dum mi troviĝas en la reala Sierra, mi devis timi malmulte; ekzistis tie sufiĉe da vidŝirmo kaj mi kutimis atenti bone. Sed poste estos malplenaj altplataĵoj, sur kiuj oni povos esti observata el tre granda distanco; ili estas tratranĉita de krutaj ravinoj kaj malaltaj kanjonoj, kies plantaro nur konsistas el malabundaj alooj kaj kaktoj, poste kiuj rajdanto ne povas kaŝi sin. Eble mi devos kalkuli kun tio, en tia kanjono trafi komanĉojn.; tiam mi kapablos savi nur per tio, ke mi rapide reas kaj fidas la rapidecon kaj eltenkapablon de mia ĉevalo.

La plej danĝera de tiuj ravinoj estas la tiel nomita Erarkanjono, ĉar ĝi estas la plej migrita indianvojo inter la plataĵo kaj la montoj. Ĝi dankis sian nomon al malfeliĉega eraro; oni rakontis, ke tie blanka ĉasisto pafmortigis sian plej bonanamikon, apaĉon, anstataŭ malamikan komanĉon. Kiuj estis tiu blankulo kaj tiuj ruĝuloj, tion mi ne sciis; mi ne povis sciiĝi. Ankaŭ aparte de ĝia cetera danĝereco la kanjono de tiam estas evata de superstiĉaj okcidentviroj; oni asertas, ke sukcesas malofte iu blankulo pasi ĝin sen damaĝo; la spirito de la pafmortigita apaĉo kondukus ĉiun en la pereo.


Ĉi tiu spirito malmulte maltrankviligis min; se mi nur ne trafos homajn malamikojn, do li ja renkontu min. Sed longdaŭre antaŭ ol mi atingos la kanjonon, mi rimarkis spurojn de kelkaj rajdantoj, kiuj venis de mia flanko kaj kondukis pluen en mian direkton. Sovaĝaj ĉevaloj, mustangoj, ne povis esti, ĉar ĉi tie ne ekzistas. Deĉevaliĝante kaj ekzamenante la piedsignojn mi rimarkis por mia trankviligo kaj surprizo, ke la ĉevaloj estis hufferitaj; sekve la rajdantoj ne apartenis al la ruĝa raso. Kiuj estis ili kaj kion ili volis ĉi tie?

Iom plue unu de ili deĉevaliĝis, eble por buli pli firme la selrimenon, kaj dume la aliuloj antaŭrajdas. Mi ekzakte rigardis la ejon kaj perceptis maldekstre apud la piedspuroj kelkajn mallongajn, tranĉile mallarĝajn entranĉetaĵojn. De kio? Ĉu la rajdanto portis sabron? Tiam soldatoj, kavalerianoj, devis esti antaŭ mi.

Ĉu eble la armeo estis elmarŝita kontraŭ la komanĉoj, por puni ilin pro la menciitaj rabiradoj? Treege estante scivolema pri la solvo, mi galope sekvis la piedsignojn, kaj ju plue mi venis, des pliaj spuroj mi trovis, kiuj kondukis de ĉiuj flankoj kaj al ĉiuj direktoj. Nun ja estis nenia dubo pri tio, ke trupoj troviĝas antaŭ mi, kaj kiam post kelka tempo mi rajdas ĉirkaŭ flankaĵo de densa kaktaro, mi vidis ilian kampejon antaŭ mi. Ĉe la unua ekvido mi rimarkis, ke la kampejo ne estas konstruita nur dum mallonga tempo. La kakta flankaĵo ŝirmis ĝin kontraŭ ĉia atako de poste kaj de flanke, kaj antaŭen la okulo povis estri vastan, observeblan plataĵon, tiel ke malamika surprizo estos maleble. Sendube oni ne rimarkis mian proksimigon el la okcidento; oni ja estu lokinta postenon heltagen. Ke oni preterlasis tiun, ĉiukaze estis neglekto. Kio tiam, se anstataŭ mi venus indianbando?

Sur la alia flanko la tereno malsupreniĝis en kanjonon, kiu verŝajne liveris la necesan akvon. La ĉevaloj kuŝis aŭ iris libere ĉie. La trupoj estis instalintaj por ŝirmo kontraŭ la sunvarmego toltukojn sur kaktaj stangoj; granda tendo estis intencata por la oficiroj; kaj en ĝia ombro la provizoj sajnis lokataj. En la proksimo dek viroj kampis, kiuj ne apartenis al la trupoj, sed ja nur volis tranokti ĉe ili, ĉar la tago baldaŭ finiĝos. Mi decidis, ke mi faros same. Ja mi povus plurajdi, sed tiam mi devos kampi sole, kaj dume ne povos dormi pro mi sekureco. Ĉi tie mi trovis la trankvilon, kiun mi bezonis necese pro mia morgaŭa longa rajdo.


Kiam mi estis rimarkata, suboficiro renkonte venis al mi kaj akompanis min al la komandanto, kiu, atentigita per vokoj, elpaŝis el la tendo kun siaj oficiroj. Dum mi deĉevaliĝas, li atente rigardis min kaj mian ĉevalon kaj tiam demandis min:

«De kie, sinjoro?»

«Malsupren el la Sierra.»

«Kaj kien?»

«Malsupren al la Pecos.»

«Tio estus farota malfacile al vi, se ni ne forpelis la komanĉajn kanajlojn. Ĉu vi trovis spurojn de tiaj fiuloj?»

«Ne.»

«Hm! Ili ŝajnas esti direktintaj sin suden. Ni lokas ĉi tie nun preskaŭ du semajnoj, sen vidi iun nazon de ili.»

«Azeno!» Volus mi voki al lia vizaĝo! Se li volas tenigi la ruĝulojn, do li devis serĉi ilin; ili ne povis ekpensi, ĉi tie iri enmanen al li. Se li ne povis sciigi, kie ili estis, ĉiukaze ili ja sciis ekzakte, ke li troviĝas ĉi tie. Supozeblas, ke la kampejo estas ĉirkaŭrampata nokte de iliaj skoltoj. Kvazaŭ li divenis parton de miaj pensoj, li kontinuis:

«Falas al mi bonegan skolton, kiun mi povas fidi kaj kiu elflaros ilin por mi. Olda Vablo tranoktis ĉi tie; tiu estus la konvena viro por mi. Mi nur eksciis, kiam li forestas, kiu li estis; eble la vireto suspektis kaj nomiĝis Kuteron. Kaj pli ol unu semajno estis, ke patrolo trafis Vinetuon, la apaĉon; ĉi tiu ja estus pli bone, sed li foris rapidege. Kie li estas videbla, tie Olda Bategmano ne estas malproksima; mi volus, ke tiu iros en mian reton. Kiel vi nomas, Sinjoro?»


«Karlo.» Respondis mi, nomante mian antaŭnomon al li, kiu ja ankaŭ povus esti mia familia nomo. Diri al li, ke mi estas tiu Olda Bategmano, mi ne povis ekpensi. Mi havis nek tempo nek emo resti ĉi tie kaj kiel spiono esti uzota. Dume mi atente rigardis la surtere kampantaj civiluloj; por mia trankviliĝo nenia konata vizaĝo troviĝis ĉee. Certe mi povis perfidota per mia ĉevalo kaj la pafiloj. Estis konate, ke Olda Bategmano posedis ursomortigilon kaj henripafileton kaj rajdis negran virĉevalon, kiun Vinetuo donacis al li.

Feliĉe la komandanto havis tiel simplan intelekton, ke li ne pensas tiujn aĵojn; li revenis en la tendon, sen kontinui siajn demandojn.

Tion li ne pensis, tion povis diveni unu de la civiluloj, kiuj verŝajne ĉiuj estis okcidentviroj; tial mi rapide ŝovis la henripafileton en la ledingon, tiel ke ĝia stranga ŝargilo ne estas videbla; la ursomortigilo estis malpli frapebla. Post tio mi demetis la selon kaj liberigis la virĉevalon. Herbo ja ne ekzistis ĉi tie; sed anstataŭe staris inter la grandegaj kaktoj sufiĉe da melokaktoj, kiuj abunde liveris furaĝon kaj sukon. Mia nigra ĉevalo scipovis maldornigi tiujn plantojn sen lezi sin. Kiam poste mi petis la civilulojn pri la permeso sidigi min al ili, unu de ili respondis:

«Ja venu ĉi tien, sinjoro, kaj manĝu kun mi, se tio plaĉas al vi. Mi nomas Ralfo Vebstero, kaj se ĉi tiu havas reston da karno, ĉiu honesta viro povas manĝi de tio, ĝis ĝi estas finita. Ĉu vi havas malsaton?»

«Tion mi kredas.»

«Do fortraĉu de tio, tiom vi volas. Ni estas nuraj okcidentviroj, sinjoro. Kaj vi?»

«Mi kelkfoje vagadas ankaŭ ĉi-flanke de la malnova Mississippi, sed mi ne scias, ĉu mi rajtas nomi min kiel okcidentviron. Apartenas multege kiel unu.»

Li subridetis kontentigita kaj diris:

«Vi pravas, sinjoro, pravegas! Ĝojas min, vidi unufoje senpretendan homon, kiu ne jam kredas, kiam li estiĝis noktogardisto, kiel la prezidento de la usono. Tiuj homoj estas raraj nuntempe. Vian nomon ni aŭdis antaŭe, S-ro Karlo. Kia laboro ja faras ĉi tie en la okzidento? Ĉu kaptilisto? Ĉu mielkolektisto?»

«Tomboserĉisto, S-ro Vebstero.»


«Ĉu tomboserĉisto?» Vokis li mirate. «Tio estas - ĉu vi - serĉas tombojn?»

«Jes.»

«Ĉu vi volas ŝerctrompi nin?»

«Tion mi ne ekpensas.»

«Do bonvolu klariĝi vin, se mi ne tiklu vin per mia tranĉilo inter la ripoj. Mi ne akzeptas nazkonduki min.»

«Bone. Mi volas esplori, de kie la nunaj indianoj originas. Eble vi aŭdis unufoje, ke tombotrovaĵoj servas bone por la tiu celo.»

«Hm! Mi ja leĝis unufoje, ke ekzistas homoj, kiuj trafosas malnovajn tombojn, por studi entie mondohistorion aŭ tiaĵon. Fiaĵo! Ĉu tiel infanulo vi ankaŭ estas? Ĉu ja scienculo?»

«Jes.»

«Dio helpu vin, sinjoro! Vi mem povas faleti facile en tombon kun la nazo kaj resti morte en tiu. Se vi volas serĉi mortintajn kadavrojn, tiam ja faru tion en regiono, kie vi ne riskas vian vivon. Sed ĉi tie la kugloj kaj tomahokoj siblas nur iale tra la aero. La komanĉoj estas liberaj. Ĉu vi povas pafi?»

«Iomete.»

«Hm, mi povas konjekti. Mi ja ankaŭ opiniis, ke mi povus pafi. Eble mi ja rakontos. Kiel mi vidas, jen vi havas malnovan pulvopafilon, per kiu oni povas ataki murojn; tio klarigas multon, sinjoro. Kaj tie, la alia pafilo en la ingo, tiu ja estas tipa, vera dimanĉpafilo? Mi diras vin, estas riske ĉi tie serĉi mortintajn kadavrojn. Foru! Vi povos aligi vin al ni; tie vi estas pli sendanĝera, ol se vi rajdos nure.»

«Kien vi direktos de ĉi tie?»

«Ankaŭ malsupren al la Pecos, kien vi volas, kiel ni aŭdis antaŭe.»

Li lasis glidi po duonan plezuran kaj ironian rigardon supre mi kaj tiam kontinuis:

«Vi ja ne aspektas malagrabla, tute kiel senovoŝeligita; sed tio ne taŭgas por tiu regiono, sinjoro. Vera okcidentviro aspektas alie. Tamen vi plaĉas al mi kaj mi devove invitas vin rajdi kun ni. Ni gardos vin, ĉar tutsole ĝis nun vi do ne trapasos. Ankaŭ ŝajnas, ke vi estas provizita per rajdobesto, almenaŭ kion oni kutimas nomi tiel en la orientŝtatoj. Ĉu vi ja kunvenigis vian droŝkoĉevalon, he?»


«Similus, S-ro Vebstero.» Respondis mi, interne amuzata pri tio, ke li kredas mian indianan rasan virĉevalon, kun kiu nur la blanka ĉevalo de Vinetuo estas komparebla, kiel ordinara droŝkoĉevalo. Li plaĉis min minimume same kiel mi vin. Se mi aligis lin kaj li eksciis, kiu estas mi, tiam drolaj scenoj okazos. Aldoniĝis, ke tiu akompanado povos utile, se ankaŭ ne poste, do ja tra la Erarkanjono, kaj tial mi decidiĝis akzepti lian proponon.

«Tion mi pensis.» Kontinuis li. «La ĉevalo aspektas tiel pura kiel vi. Oni rigardas al li, ke ĝi ankaŭ serĉis kune entombigitajn korpojn kaj ne kutimas fari alie. Tial diru, ĉu vi volas kune! Morgaŭ ni foriros de tie ĉi frue.»

«Mi akceptas dankeme vian proponon, sinjoro, kaj mi petas eksplicite pri via gardo.»

«Tiun vi havu, kaj mi opinias, ke vi bezonos ĝin. Mi gajos, kiam ni forestos; mi devas atendi, ke la komandanto retenos kiel skolto min aŭ unu alian de ni. Ĉu vi opinias ne ankaŭ, olda Ŝuo?»

Tiu ĉi demando direktis maljunetan viron, kies simpatia vizaĝo vidigis ege melankolian esprimon, kvazaŭ li suferus interne repuŝitan funebron. Ŝuo estas la mallongigo de Ĵoŝuo; la viro nomis, poste ekscie, Ĵoŝuo Holejo.

«Mi havas la saman opinion.» Rediris li. «Do ja faltas esti devigota, por tiuj uniformoj kapti la maronojn el la fajro kaj brulvundi miajn antaŭmanegojn pro tio. Ili tenus Oldan Vablon; tiu estis la ĝusta viro por tio. Min ne akiros ili. Mi gajos, kiam mi forestos de ĉi tie kaj troviĝos la Erarkanjonon poste.»

«Kial? Ĉu vi timos la spiriton de la pafita indiano?»

«Ĉu timonte? Ne, sed li ne foras el mia senso. Tiu ĉi kanjono estas malfeliĉa regiono por mi. Tie mi travivis ion, kion ne ĉiu travivis, kaj mi trovis oron dume.»


«Ĉu oro? Ĉu en la Erarkanjono? Tio estas maleble! Tie ĝi ne ekzistas.»

«Tamen ĝi devis ekzista iom tie, ĉar ni trovis ĝin.»

«Ĉu do vere? Ĉu vi ja trovis ĝin per hazardo, olda Ŝuo?»

«Ne. Iu indiano montris ĝin al ni.»

«Tio ja tute ne estas kredebla! Ruĝulo malkovras tion neniam al blankulo, eĉ se li estus lia plej bona amiko.»

«Tiam mia kazo estis escepto. Eĉ estis la tiu ruĝulo, kiu estis erare pafita tie. Eble mi rakontos la aferon al vi, kiam ni morgaŭ ekvidos la kanjonon. Nun mi ne emas por tio; ni silentu pri tio. Donu la karnon; mi volas manĝi. Ĝi ja nur estas antilopo, sed tamen ĝi devos gusti. Unu parton da ĝibo aŭ lumbaĵo de elko mi preferus.»

«Ĉu elko? Ah, elko, tio estas konvena!» Vebstero elvokis kaj klakis per la lango. «Tiu estas la plej delikata kaj plej sukoplena rostaĵo, kiu povas ekzisti. Kiam mi pensas pri elko, ĉiam mi ekrememoras la okcidentviron, kiu vere farigis min kiel ĉasisto.»

«Kiu li estis?»

«Lia nomo estis nomata antaŭe. Oldan Vablon mi diras.»

«Kio? Kiel? Ĉu Oldan Vablon? Ĉu la same strangan kiel faman maljunulon? Ĉu do vi konas lin?»

«Ĉu mi konas lin? Kiu ajn demando! Sub lia kondukado mi travivis mian unuan aventuron en la malproksima okcindento, unu aventuron, kiu - na, ĉi tiun mi volas rakonti al vi, kvankam tiam vi priridos forte min. Ja temas pri mia unua elko.»

Li tusetis pripenseme, faris multesperigan vizaĝon kaj tiam komencis tiamaniere:

«Li vere nomas Fredo Kutero, sed pro sia ŝanceliĝanta irmaniero, kaj ĉar la vestaĵo pendas tial tremante sur la osteca korpo, ĉiam nur estas nomata Olda Vablo. Antaŭe li estis vakero en Teksaso kaj estis kutiminta tiugrade al la tieloka vestaro, ke neniu eĉ tie ĉi en la nordo instigis lin, demeti ĝin kaj ŝanĝi por unu alia.


Mi ankoraŭ vidas lin stari antaŭ mi, longa kaj ekstere mallarĝa, la piedoj en nepriskribeblaj ŝuaĉoj kaj la gamboj en praaĝaj gambujoj enmetantaj. Sur la ĉemizo, kies koloron mi plibone tute ne mencias, pendis jako, kies sola prefero estis ĝenerala malkaŝemeco. Brusto kaj kolo restis malkaŝaj; sed anstataŭe li ĉiam portis sub la ĉifita ĉapelo ĉirkaŭ la frunto volvitan tukon, kies pintoj pendis malsupren sur la ŝultron, en la zono la longan boŭitranĉilon, en la orelaj loboj pezajn arĝentajn ringojn kaj en la granda, bruna, osta mano la ĉiam ardetantan, neeviteblan cigaredon - alie ilin supozeble iu homo vidis malofte.

La plejaltvaloro estis lia maljuna, vetersevera, sulketriĉa kaj ĉiam glatrazita vizaĝo kun dikaj negrolipoj, longa, pinta nazo kaj akraj, grizaj okuloj, kiuj ne facile povis nerimarki ion, kvankam la palpebroj ĉiam estis duone fermitaj. Egale ĉu la vizaĝo estus kvietanta aŭ movanta, ĝi havis ĉiam kaj ĉiam la esprimo de ia supereco, kiu ne povas estigata el la ekvilibro de nenio. Kaj tiu ĉi grandiozeco ekzistadis tute rajte, ĉar Olda Vablo estis spite al sia tremanteco ne nur majstro pri rajdo, uzo de la pafilo kaj la lazo, sed ankaŭ ne faltis iun de la aliaj kvalitoj, kiujn devas havi vera okcidentviro. ‹Estas klare.› Ĉi tiu estis lia daŭra parolturno. Ĝi pruvis, ke la plejmalfacilo ŝajnis facila kaj simpla al li.

Koncerne min mi estis estinta malsupre en Princteno, Arkansaso, ajn io kiel konstruskribisto kaj tie lukrinta tiel multe, ke mi povis ekipi min kaj efektivigi mian komencan projekton iri kiel orministo al Idaho. Mi estis verdulo, tuta novulo, kaj kunvenis, por ne devi dividi la esperantajn riĉaĵojn kun multaj, nur unu akompananton, Beno Nidlero, kiu konis la sovaĝan okcidenton tiom malmulte kiel mi. Tiam ni elvagoniĝis en Agloroko, ni estis ekvipitaj kiel dandoj kaj ŝarĝitaj kiel ŝarĝazenoj, kun multaj belaj, bonaj kaj pompaj aĵoj, kiuj bedaŭrinde nur havis unu kvaliton, ke ili ne estis uzeblaj. Kaj tiam ni alvenis post unu semajno al la Pajetrivero, ni aspektis kiel veraj vagabondoj, estis preskaŭ malsatmortantaj kaj dumvoje estis forĵetintaj de ni la superfluajn aĵojn de nia ekvipo, tio estis, ĉiuj krom la armiloj kaj la municio. Sed mi volas konfesi, ke mi estus doninta por bona buterpano ankaŭ mian tutan armilaron, kaj Beno Nidlero certe pensis sammaniere.


Ni sidis ĉe arbustrando, tenis niajn vundiritajn piedojn en la akvon kaj parolis pri ĉiuspecaj ĝuaĵoj, kiujn ni estus volante havintaj, pri kapreolfemuraĵoj, buballumbaĵo, urspiedegokaj kaj elkrostaĵo. Ja, elkoj troviĝis laŭdire tie en tiu ĉi regiono, preskaŭ pezaj kiel bizono. Ĵus Beno diris, dum li klakas per la lango:

‹Bonece! Estus veni nun tiela besto en mian proksimon, mi krakas tre delice al li ambaŭ miajn kuglojn inter la kornoj kaj tiam- ›

‹Kaj tiam vi mortos!› Ridanta voko eksonis post ni el la arbustaro. ‹ La elko estus kaĉigi vin per la kornaro. Oni ne pafas tiel ajn beston inter la kornoj; ĉar ĝi do ne havas kornojn. Ĉu vi ekflugis transe en Novjorko kiel lernejknaboj kaj nun estas falintaj ĉi tie el la aero, sinjoroj?›

Ni suprensaltis kaj rigardis la parolinton, kiu nun laboris sin antaŭen el la arbustoj. Do li staris antaŭ ni, kiel mi priskribis lin al vi antaŭe, Olda Vablo, kun por ni tute nehonora esprimo en la vizaĝo kaj indulge pripensanta rigardo en la duonfermitaj okuloj. Tion nun sekvantan interparolon mi volas preterlasi. Li eldemandis nin kiel instruisto siajn knabojn kaj tiam invitis nin, veni kun li.

Ĉirkaŭ unu mejlo for de Pajetrivero situis sur malgranda, ĉirkaŭarbara prerio trunkodometo, kiun li nomis kiel sian ranĉon. Post ĝi ekzistis kelkaj malfermaj staloj, ĉe malbona vetero intencitaj por ĉevaloj, muloj kaj bovoj, kiuj nun paŝtiĝis libere. Olda Vablo ja estiĝis de vakero al sendependa brutbredisto. La liaj estis Vil Litono, la blanka inspektisto, kaj kelkaj serpentindianoj, kiuj estis nomataj de li kiel vakeroj kaj donis sin al li. Ni vidis, ke tiuj homoj estis okupataj kun tio, malpezan veturilon ŝarĝi per tendotuko kaj aliaj aĵoj.

‹Tiu estos io por vi.› Diris la maljunulo. ‹Vi volas pafi elkojn, kaj tie oni faras la preparojn por ĉasekskurso. Mi volas foje vidi, kion vi atingos; vi kunestu. Sed antaŭe venu en la domon, ĉar estas klare, ke malsata pafisto pafos aeren.›


Bone, al ni tio konvenis. Ni manĝis kaj trinkis kaj tiam ni ekmarŝis, ĉar Olda Vablo ne pensis pri tion, pro ni sian ekskurson prokrasti. Ni ricevis ĉevalojn kaj do kunrajdis, komence al la rivero. Tie travadejo ekzistis, kiun ni uzis. Ĉe la komenco de la rajdantaro troviĝis la maljunulo, kiu petis min al sia flanko. Li kondukis liberan mulon apud si per la kolbrido. Kiam ni estis transe, ni vidis, ke la aliuloj sekvis nin, do Beno Nidlero sur brunĉevalo kaj Vilo Litono sur blankĉevalo; ilin sekvis la kvarĉevale jungita veturilo, kiun unu de la indianoj stiris. Ĉi tiu nomis Papmuho, la Sanga Mano, sed ne aspektis per sia civilizita vestaĵo tiel sangavida, kiel lia nomo sonis. Liaj tribkamaradoj estis postrestintaj en la ranĉo.

Transe de la travadejo mallonga vojo kondukis tra la maldensa arbaro kaj tiam en verdan, senarban valon, kiu malfermiĝis al herbriĉa savano. Kiam ni atingis post kelkaj horoj ĝian transflankan fino, kie la tereno komencis supreniĝi, ni haltis pro kampi. La veturilo estis malŝarĝata kaj la tento starigita. Dum oni ligis ĉe la posta flanko la bestojn, antaŭe fajro estis ekbruligata.

Ĉi tie ni ja volis vere resti dum unu tago, por ĉasiri forkantilopojn, aŭ eble bubalojn; ke ĉi kie bizonoj preterpasas kelkfoje, ni vidis per solaj kuŝadaj skeletoj. Sunblankigita kranio situis tute proksime al la nia tento, kiu restu ĉi tie sub la gardo de Sanga Mano, dum ni blankuloj volis supren al iu altmarĉo, kie elkoj ekzistis amase, kiel Olda Vablo asertis.

Bedaŭrinde nek dum ĉi tiu nek dum posta tago ia ĉasebla besto estis videbla, kio tre furiozigis Oldan Vablon. Sed tion mi ne malŝatis, ĉar mi devis timi rilate al mia paflerteco lian severan juĝon. Sur tridek paŝoj trafi preĝejan turon, tio mi ja kuraĝis tiutempe; sed ke mi pafos grandan truon en la naturon, se oni postulos de mi sur sesdek paŝojn pafi rapidpiedan antilopon, tio estis certa.


Tiam Olda Vablo eke haviĝis la malfeliĉan ideon, esplori nian trafcertecon postulante de ni, celi al iuj kadavrogrifoj. Tiuj birdoj estis mallevigintaj ĉirkaŭ sepdek paŝoj de ni sur bubalskeleto, kaj mi montru mian lertecon kiel la unua. Nu, mi diras al vi, la grifoj povis esti kontentaj pri mi, ĉar okazis ekzakte, kiel mi pensis: Mi pafis kvarfoje sentrafante, kaj neniu de la grifoj ekpensis ekfugi. Tiuj bestoj ja scias, ke neniu prudenta homo ekpensas pafi al li; kontraŭe pafo allogas ilin, anstataŭ fortimigi ilin, ĉar de ĉiu mortita ĉasbesto la visceroj estas cerdataj. Beno pafis maltrafe dufoje; komence la tria kuglo mortigis unu grifon kaj forpelis la aliulojn.

‹Unike, nekompareble!› Old Wabble ridis kaj skuis senorde siajn tremegajn membrojn. ‹Sinjoroj, estas klare, vi vere estas formitaj por la sovaĝa okcidento; ne havu timon pro vi! Vi estas faritaj viroj, ĉar ĉio, kio foje povos estiĝi el li, tiun vi estas jam nun, kaj vi tute neniam povos plialtigi!›

Beno trankvile akzeptis la juĝon; sed mi ekkoleris, kio ja havis nenian alian efikon, krom ke la maljunulo respondis al mi:

‹Silentu, sinjoro! Via kamarado trafis almenaŭ triafoje; por li do ekzistas espero. Sed vi estas por la okzidento perditan viron; mi ne povos uzi vin kaj donas la unikan konsilon al vi, vin foriĝi plej baldaŭe.›

Ĉi tio kolose ĉagrenis min, ĉar nenia majstro falas el ĉielo, kaj la pulvo, kiun mi estis pafinta ĝis tiam ĉi, certe pezis nefoje tutan funton. Mi intencis ĉiukaze devigi la respekton de la maljunulo.

Sekvantan matenon ni ekmarŝis al la altmarĉo en la Salmonrivermontoj. Provizo, gamelo, kovraĵoj kaj aliaĵoj estis ŝarĝataj sur la mulon; nia veturilo, kiu estis neuzonta en la neirebla montaro, restis ĉe la tento. Na, vi konas la kamparon kaj do mi ne volas priskribi al vi la rajdon; ĝi ofte estis vere mortdanĝera, precipe ĉe la loko, kie la Serpentkanjono havas fortan angulon kaj oni devas krute al la malalto, por tiam atingi transflanke al la malferma Vihinaŝvojeto. Dekstre ĉielalta roko, maldekstre la nigra abismo,kaj inter ili la apenaŭ du trionojn metrojn larĝa rajdovojo; estis vera fortuno, ke niaj ĉevaloj kutimis tiajn vojojn kaj mi neniam estis vertiĝema! Ni travenis sukcese. Sed baldaŭ nova danĝero proksimiĝis.


Tiam iom poste ni suprenrajdis la Vihinaŝvojeton, grupo da ok rajdaj indianoj renkontis nin, de kiuj kvar estis ornamitaj per tribestraj plumoj. Ili ŝajnis ne iomete timiĝi pri nia neatendita apero kaj rigardis nin dum la sensona preterrajdo per tiu melankolie indiferenta esprimo, kiu estas siaspeca por la ruĝa raso. Unu de la plejfrontuloj, kiu rajdis blankan ĉevalon, portis strangan, longformitan, per plumfranĝoj ornitan aĵon en la maldekstra brako.

Mi sentis min strange tuŝita de la silentema, melankolia renkonto kun la estintaj mastroj de tiu regiono. Ili ne ŝajnis danĝeraj al mi, precipe ĉar ili ne portis militkolorojn kaj ŝajnis esti nearmitaj; sed apenaŭ ni estis irintaj ĉirkaŭ la proksima altaĵo kaj fore de iliaj okuloj, Olda Vablo haltis kaj posten ĵetis koleran rigardon.

‹Be! Kion volas la kanajloj ĉi tie? Estas panaŝtoj, kiuj vivas malpace kun la verajn serpentindianojn, al kiuj miaj vakeroj apertenas. Kien ili povas voli? Ilia kurso devos konduki preter mia ranĉo. Kia danĝero, ĉar mi ne estas hejme!›

‹Ili ja estis nearmitaj!› Intermetis mi.

Olda Vablo ekrigardegis malestime min el siaj duonfermitaj okuloj, honoris min per nenia respondo kaj kontinuis:

‹La elkĉaso estas finita, almenaŭ hodiaŭ kaj morgaŭ. Ni devas returne, malsupren al la tonto kaj eble eĉ al la ranĉo. Ni devas antaŭiĝi al ili. Feliĉe mi konas vojeton, kiu ne malproksime de ĉi tie malsuprenkondukas, certe ne por rajdantoj, sed nur por bonaj montogrimpantoj. Ek, knaboj! Mia decido estas farita. Ni devas trovigi ilin antaŭ niajn pafiltubojn; estas klara!›


Estis daŭrigata galope, dum kvin minutoj, maldekstren en la rokojn; tiam ni atingis malgrandan altvalon, kies grundo konsistis el marĉo kaj herbejo; ĉe la ŝtonaj randoj kreskis abioj, kaj ia akveto trafluetis meze. Olda Vablo saltis de la ĉevalo kaj diris:

‹Tie ĉe fino de ĉi tiu valo la vojo kondukas malsupren. Se ni rapidos, ni estos ankoraŭ antaŭ la ruĝuloj malsupre ĉe la tonto. Iu devos resti ĉi tie ĉe la bestoj, ja tiu, kiun ni povos manki plej facile, kaj tiu ja estos ĉi tiu brila Ralfo, kiu kvarfoje pafis maltrafe; li estus trafi pli facile al ni mem ol ajn ruĝulo.›

Na, la brila Ralfo ja estas mi, Ralfo Vebstero, antaŭe konstruskribisto en Princteno! Mi kontraŭdiris ĉagrenite, sed mi devis obei. La tri aliuloj prenis iliajn armojn kaj forkuris, post kiam la maljunolo ordonis provizi la bestojn kaj ne forlasi la valon, ĝis li revenos.

Mi estis furioza pro kolero. Ĉu mi devas toleri ĉi tion? Tiuj ĉi bedaŭrindaj indianoj estu pafotaj kaj ja estis aspektantaj sendanĝere tiugrade! Ĉu mi rajtas permesi tion? Ne! Ili estis homoj kiel ni. Kaj plie mi volis fari venĝon pro la ofendo! Mi ne konis la Sovaĝan Okcidenton kaj obeis mian senprudentecon. Mi ligis la mulon kaj la tri liberajn ĉevalojn al la proksimaj arboj kaj rajdis galope la vojon posten, sur kiu ni venis. La komisiitan devon mi volis realigi, sed antaŭe avertonte la indianojn. Tiel rapide kiel eble malsupreniĝis la Vihinaŝvojeton kaj eniĝis en la Serpentkanjonon. Kiam mi vidis la ruĝulojn antaŭ mi; ili audis veni min, rigardis posten kaj haltis. Por tio la ravino estis ankoraŭ sufiĉe larĝo ĉi tie. Mi bridis mian ĉevalon kaj demandis, ĉu iu de ili scipovas anglan. Tiu sur la blanka ĉevalo, kiu portis la oblongan aĵon, demandis:

‹Mi estas Tookuho,, la Rapida Sago, unu tribestro de la panaŝtŝoŝonoj. Ĉu mia blanka frato estas revenita, por alporti al mi mesaĝon de la maljuna viro, kies bestaroj estas gardataj tie malsupre de la serpentindianoj?›

‹Ĉu vi do konas lin?› Demandis mi. ‹Li opinias vin kiel malamikoj kaj antaŭiĝis vin piede por mortigi vin. Mi estas kristano kaj kredis mia devo averti vin.›

La rigardo de lia malhela okulo boris sin fakte en mia vizaĝon, kiam li informiĝas:


‹Kie viaj bestoj troviĝas?›

‹Ili staras transe la Vihinaŝtvojeto en verda valo.›

Li parolis dum mallonga tempo kun la aliuloj kaj tiam demandis min, dum kio lia vizaĝo aspektis afable:

‹Ĉu mia blanka frato estas nur mallonga tempo en tiu lando?›

‹Nur ekde hieraŭ.›

‹Kion la palvizaĝuloj volos tie supre en la montoj?›

‹Ni volontas ĉasi elkojn.›

‹Ĉu mia frato estas fama ĉasisto?›

‹Ne; ankoraŭ nun mi pafas ĉiam maltrafe.›

Li ridetante demandis plue kaj plue, ĝis li sciis ĉion. Mi devis eĉ ankoraŭ diri mian nomon al li, post tio li rimarkis:

‹Ralfo Vebstero estas malfacile notebla por ruĝan viron. Ni nomos vin Atpujo, la Bona Koro. Se vi restos pli longe, vi prudentiĝos. Via boneco povus esti via detruiĝo. Ĝoju, ke ni ne paŝas sur la vojeto de milito! Vidu, tiu ĉi vampumo› - montrante al mi la franĝe ornitan, longan aĵo en la maldekstra mano - ‹enhavas paceman mesaĝon al la tribestroj de la ŝoŝonoj. Ni venas sen armiloj, por porti ĝin al la ranĉon de la maljuna viro, kies indianoj pluportu ĝin. Do ni devos timi nenion; sed nia dankemo estas same granda kiel, kvazaŭ vi savus nin de mortoj. Se vi bezonos amikojn, tiam venu al ni! Atpujo, la Bona Koro, estos ĉiam esti bonvena al ni. Haŭ, mi parolis.›

Li donis al mi la dekstran kaj tiam plurajdis kun siaj. Mi ankoraŭ postvokis al li, neniukaze malkaŝi min al la maljunulo, kaj tiam ekrerajdas, tre kontente pri mia sukceso, sed ne pri la inteligeco, kiun mi tute mankis. Kontraŭe mi estis ekstreme malatentema.

Alveninte en la altvalo mi deŝarĝis la mulon de ĝia ŝarĝaĵo kaj malligis la ĉevalojn por paŝtiĝi. La longan liberan tempon, pri kiu mi disponis, mi uzis por pafekzercoj.

Mi posedis plenigitan pulvujeton kaj ĉe la pakaĵo estis ankaŭ tute plenan ujon. Kiam mia pulvujeto estas malplena, mi povis diri por mia kontentiĝo, ke mi nun trafos preĝejan turon sur ducent paŝoj.


Je vespero revenis Olda Vablo kun Beno kaj Vilo. Ili renkontiĝis malsupre ĉe la tonto la ruĝulojn kaj rakontis al mi kiel tute nova io, ke ĉi tiuj havis la plej pacemajn intencojn, transdonis la vampunon al Sanga Mano kaj tiam tuj komencis la returnan rajdon. Mi kompreneble silentis pri tio, kion mi faris.

Ni nokte restis en la malgranda valo kaj rajdis tiam matene al la ne malproksima altmarĉo.

Tiu ĉi situis en tre pli granda valo, ol la hieraŭa estis.

En ĝia centro estis malgranda lago kun marĉa bordo, plue arbustaro kaj arbaro havante trompan grundon, kaj tiam sekvis la altaj, senplantaj, multfoje fendoplenaj kaj dispecetiĝantaj rokamasojn, kiuj ĉirkaŭis la valon. Ĉi tiu estis certe du horoj longa kaj same vasta.

Post kiam la mulo estis deŝarĝita, fajrejo kaj kampejo estis aranĝata, kie mi restu, por gardi la ĉevalojn. Tiam la aliuloj komencis la serĉon. Ĝis tagmezo ĉio kvietis, tiam mi aŭdis kelkajn pafojn. Poste Beno Nidlero revenis nure. Li pafis tro frue al elkino kaj estis forpelita de kolerita pri tio Old Vablo. Ĉi tiu enlokiĝis kune kun Litono ne antaŭ la krepusko, kolera pri la malsukceso, kiu okazis.

‹Piedsignoj estis sufiĉaj.› Furiozis li. ‹Sed ne nur de elkoj, sed ankaŭ de ruĝuloj, kiu devis esti ĉi tie antaŭ ni kaj forpelis la ĉasbestojn; estas klare! Nuran elkinon trafis ni; tiam tiu Nidlero ekpafis siajn du tubojn tro frue, kaj ĝi kuris ekforege. Tion oni havas pro tio, se oni ekrilatas kun novuloj! Mi ne volas irinta la vojon senutile kaj do restos tiel longe ĉi tie, ĝis mi estos mortiginta pezan maljunulon.›

Li parolis kun ambaŭ ni nenian pluan vorton kaj daŭrigis la animstaton je la proksima mateno, kiam li deklaras, ke li ĉasos nur kun Litono; la ambaŭ novuloj restu en la kampejo, por ke ili povu fuŝi nenion. Nu, li rajtis fari, kion li plaĉis; sed ni ankaŭ havos sendirante la saman rajton. Kiam ili estis fore, ni faris tion, kion ni antaŭfiksitis dumnokte. Se la elkoj estis forpelitaj, do ili ne plu troviĝis en la valo sed ekstere. Tie oni devos serĉi. Ĉar nia ĉasiro povos daŭri ĝis la vespero, ni kunvenigis por la portado de la aĵoj, kiuj ŝajnis necesaj al ni, eble pro malgrandaj predaĵoj, la mulon.


Ni migris el la valo kaj en ajn alian. Tie estis nek lago nek marĉo, sed ankaŭ certe neniuj elkoj, ĉar ankaŭ jam estis tie homoj, homoj, kiuj havis ĉe si mulon. La homojn ni ja ne vidis, sed des pli klare la mulon, kiu bonmanĝis pace sen brido kaj sedo en konsiderinda distanco dekstre de ni sur la herbo.

Kie estis la homoj? Mi devis trovi ilin. Dum Beno foriras senhaste al la fremda mulo, mi paŝis kun nia mulo plu rekte antaŭen. La supozita mulo manĝis plue, ĝis Beno estas proksimiĝita ĝis cent paŝoj; eknune ĝi ekhavis lin en la nazon, levis la kapon kaj ekturniĝis fulmrapide kaj fuĝis per longaj saltoj al mi, supozeble pro inklino al sia parenco, apudflanke mi trovĝis. Sed - kio ja estis tio ĉi?

Ĉi tio vere estis nenia mulo; ĉi tio estis ian ĉasbeston! Tiom mi vidis, kvankam mi estis novulo. Mi rapide surgenuiĝis post mia mulo, celis kaj ekpafis. La stranga kreaĵo faris ankoraŭ du, tri saltoj kaj tiam falis teren. Mi alkuris; Beno ankaŭ venis; la pafo penetris en la skapolon kaj ni ambaŭ samopiniiĝis, ke mi pafis ‹cervinon›. Ĝi estis ligita sur la ŝarĝoselon de la mulo kaj tiam pluiĝis. Sed ne multeposte la valo estis fina. Dekstre kaj maldekstre malgrimpeblaj rokmuroj, antaŭ ni tre kruta supro, kiu ŝajnis esti ia montoselo, post kiu estis serĉonta dua valo. Nia mulo estis bona grimpulo, tial ni decidis grimpi rekte antaŭen.

Post iom da peno ni atingis la supron kaj vidis, ke ni ne eraris, ĉar antaŭ ni la tereno ree malsupreniĝis en la malalton. Sed tie en la malproksimo estis ia stranga bruo, kiu ŝajnis esti produktata de homaj voĉoj. Ni devis scii, kiel ni estis, kaj sekve serĉis observejon. Ambaŭflanke de la mallarĝo montoselo ja ekzistis altaj, sed ankaŭ tiel oblikvaj altaĵoj, ke oni povos grimpi facile. Ni do suprenlaboris maldekstre, por rigardi de tie malsupren en la transan valon. Nian mulon dume lasis ni. Supre alvenita Nidlero volis klini sin fore antaŭen, por vidi pli bone; ĉar li povis esti observata facile pro lia pli hela vastaĵo, do mi, kiu estis vastiĝita pli malhela, ŝovis lin posten kaj rigardis malsupren.


Kio okazis en la antaŭejo de la dua valo, mi ne povis vidi, ĉar mia loko ne estis sufiĉe alta; sed en la postejo mi vidis sep indianajn rajdantojn, kiuj malrapide iris antaŭen, formante vastan linion kaj krieganteplenvoĉe.

La kriego proksimiĝis kaj estiĝis tiel forta, ke nia malsupre staranta mulo komencis treege suspektige ludi kun siaj oreloj kaj kirliĝi sian voston. Tial mi sendis Benon por trankviligi ĝin.

Tiumomente mi ekvidis la alian altaĵon, trans la selo ĉirkaŭ kvarentaj paŝoj de mi situantan. Tie indiano por mia miro sidis kontraŭe de mi. Estis Tookuho, la Rapida Sago, kiu signife kapsignis kaj tiam metis la dekstra mano sur sia buŝo, kiel signo de silento. Kiel li venis ĉi tien? Kial kaj pri kio mi silentu? Antaŭhieraŭ li estis senarma kaj nun pafilo metas diagonale sur liaj genuoj. Dum mi pensas pri tio, la brulo plie proksimiĝis; mi aŭdis sub mi ŝtonojn ruli kaj rigardis malsupren. Ĉielo, kia monstro vidigis sin tie! Per laŭta, kolera spirego ĝi venis el la transa valo al la altaĵo de la selo grimpanta. Ĉe la postkolo du metroj alta, kun mallonga, plumpa korpo kaj longaj gamboj, larĝe superpendanda supra lipo kaj hirta mentonbarbo ĝi brilegantokule ekaperis sur la altaĵo de la montselo. Tie ekvidante tute apude antaŭ si Benon Nidleron kaj la mulon, ĝi ĵetis la malbelan kapon kun la larĝaj, grandegaj ŝoveliloj posten kaj forkuris al mia flanko. Nidlero, kiam li siaflanke vidas aperi tiun monstron nur ses paŝoj fore de si kiel el la tero, eligis krion de hororo, forĵetis sian pafilon, turnis sin kaj kuregis, ne, ruliĝis transkapiĝe de la altaĵo malsupren en la ĉi-flankan valon. La mulo ne montris pli multe da kuraĝo ol sia mastro; ĝi faris posten samrapidan salton kaj malsupren rapidegis, felice kvarpiede, kiel sledo la montselon.


Mi ne havis tempon por esti atentema, ĉu ambaŭ atingis la malsupron, ĉar la monstro estis turniĝinta al mia flanko kaj ne rimarkis, ke la vojo antaŭ ĝi estiĝis libera. Ĝi venis supren per longaj, grandegaj saltoj ekzakte al mi. Mi ne estis malpli horora ol Benon Nidlero; la pafilo falis el mia mano. Fuĝo, nur fuĝo! Mi saltis de ŝtono al ŝtono apud la rokbordo, la monstro sekvis min. Eke antaŭ mi escedis granda truo en la rokmuro. Mi enrampis tiel rapide, kiel mi malaperiĝis en ajn truon ankoraŭ neniam dum vivo. La malfermaĵo malheliĝis, ĉar la monstro enŝovis la kapon, tiel longe tio eblis pro la larĝo de la kornaro. Ĝi spiregis kiel diablo kaj mi sentis ĝian varmegan spiro en la vizaĝo. Sed la timo de la pelĉasata kreaĵo estis pli granda ol ĝia kolero; ĝi retiris la kapon kaj direktis la pluan fuĝon. Dum tio ĝi prezentis al la kontraŭe sidanta kaj malvarmsange atendanta tribestro sian antaŭan flankon. Li mallonge celis, ekpafis kaj – la elko falis teren en la pafado.

Tuj aliflanke Tookuho malsupreniris kaj ĉi–flanke venis suprensalte. Dum mi tre atenteme elŝovas la kapon el la truo, li rigardis la grandegan beston kaj tiam ridete petis al mi:

‹Mia frato elvenu! Ĉi tiu peero [elko en la lingvo de la ŝoŝonoj] estis falita per via kuglo kaj sekve via propaĵo.›

‹Ĉu per mia kuglo?› Mire demandis mi rampante el la truo.

‹Jes.› Ruze kapjesis li al mi. ‹Vi estas Atpujo, la Bona Koro, kaj vi volis savi nin; pro tio vi rikoltu gloron de la viaj. La milituloj de la panaŝtoj transdonis sian vampunon kaj venis antaŭ vi en la valon de la elkoj, kie ili kaŝis siajn armilojn. Vi trovis tie neniun ĉasbeston krom la juna infano de la elko, kiu mi vidis sur la dorso de via mulo. Vi estis tiel sincera diri al mi, ke vi ankoraŭ maltrafe pafas, sed vi devu prisilenti ĉi tion, ĉar mi deziras, ke viaj kamaradoj estimos vin, kiel mi amas vin. Mi sidiĝis sur la rokon, por lasi alpeli al mi ĉi tiun tre fortan beston; subite mi vidis vin kaj tuj decidis donaci ĝin al vi. Ĝi estu trafita de via kuglo, por ke vi havu gloron, ĝis ĝi vere trafos. Via frato ne vidis min kaj mi iros, por ke li ankaŭ ne ekvidu min. Mia okulo deziras revidi vin. Mi parolis. Haŭ!›


Li premis la manon al mi kaj forrapidis, por malaperi en la transan valon.

Tio estis la dankemo de tielnomata sovaĝa viro. Li cedis al mi la gloron, kiu decis al vi. Ĉu mi rifuzu tiun donacon de mi? Ne, mi eble estis – pro mia juneco – ankoraŭ tro malforta por tio. Olda Vablo estis mokeginta min; certe estis manko de mi, ornami min per fremdaj plumoj, sed la maljuna okcidentviro enviu min, la novulon.

Mi haste plukis mian pafilon kaj malsupreniris en la ĉi-flankan valon. Forege de la rokselo Beno Nidlero staris kun la sendamaĝa mulo. Mi almansvingis lin kaj kondukis lin al tie, kie la elko kuŝis. Benon ne vidis la indianon; entute neniu sciis, ke mi konas la tribestron. Mia kamarado devis esti konvigita, ke mi mortpafis la beston. Oni povas pensi lian miron kaj envion!

Mi kompatis lin. Ĉi tial kaj, kiel mi sincere konfesas, pro faciligo de mia konscienco mi faris al vi la proponon diri Oldan Vablon, ke li mortpafis la ‹junan infanon de la elko›. Prio tio li estis tiel felica, ke li ĉirkaŭbrakis min.

Mi devis resti kiel gardanto kontraŭ rabobestoj ĉe mia predo: Nidlero ekmarŝis kun la mulo al la marĉo, por venigi Oldan Vablon kaj Litonon; li kondukis ilin ne antaŭ la malfrua posttagmezo. La ambaŭ viroj ne vidis hodiaŭ ajn haro de iu elko. La maljunulo eksilentite staris antaŭ mia predo. Finfine li konfesis, malofte esti vidinta tiel grandan ekzempleron. La envio ektremis tra lia trema figuro, ke la membroj tre kaose ‹vablis›; tiam li mezuras min per preskaŭ minancanta rigardo el la duonfermitaj okuloj kaj diris:

‹Bone, mi scias, pri kio mi estas, sinjoro. Kiam li kvarfoje tratruigis la naturon, vi faris ŝercon al vi per mi, estas klare; sed mi esperas, ke tio ne plue okazos, se ni volas konservi la amikecon!›

Nu, ni estiĝis amikojn kaj restis kaj kune faris kelkan bonan pafon. Estis, kiel la donaco de la tribestro ek alportus al mi akran rigardon kaj certan manon. Tuje de ĉi tiu tago miaj kugloj flugis tiel sukcese, ke la maljunulo neniam ekpensis, ke mi povus blagi per tiu elko. Mi ankoraŭ ofte renkontis la Rapidan Sagon kaj ankoraŭ hodiaŭ de la liaj estas nomata Atpuio, la Bona Koro. Li fide silentis pri la sekreto, kaj hodiaŭ estas la unua fojo, ke ĝi estas malkaŝita. Jes, sinjoroj, mi konfesas tion per tuta ĉasistopento, ke mia unua elko plene ne estis mia unua, sed do ankaŭ ne mia lasta elko estis. Mi parolis. Haŭ!»


Li silentis, kaj la aliuloj faris siajn gajajn rimarkojn pri tio, kion ili estis aŭdintaj. Mi estis silenta. Ĉiu okcidentviro devis travivi sian lerntempon; majstro ne falas el la ĉielo. Ankaŭ mi havis miajn instruistojn, unue Samon Hokenson, la komikan malgrandan viron, kaj tiam Vinetuon, la nekompareblan majstro por ĉio, kion la Sovaĝa Okcidento postulas.

Tio koncernas Oldan Vablon, mi aŭdis multaj pri li, sed mi ankoraŭ neniam estis vidinta lin. Li vivis en la rakontoj de la okcidentviroj kiel mita figuro, kiun la nuntempo evitas. Oni raportis cent kaj cent kapricoj kaj agoj de li, kiuj pruvis, ke li estis strangulo, kiel apenaŭ iu povas ekzisti dufoja; oni ne sciis, kie li nun troviĝas kaj kion li agas, kaj se li subite unufoje ekaperas tie aŭ tie, tiam daŭras nur mallongan tempon, kaj oni ree povas rakonti rapidan, bravan agon aŭ nekutiman strangecon pri li.

En la juneco li estis nomita la ‹reĝo de la vakeroj›; nun lia aĝo estas taksita je pli ol naŭdek jaroj, tamen li ja estu aktiva kiel junulo, kaj nur lia longaj, neĝblankaj haroj, kiuj dum la rapidrajdo ĉiam flirtas kiel ĉevalaj kolharoj poste li, montris la daŭro de lia eksterordinare movita vivo. Nun li estis ĉi tie antaŭ mi kaj verŝajne ree malaperita dum monatoj.

Vesperiĝis dum la rakonto de Vebstero: pro la komanĉoj ne estis permesata ekbruligi fajron, tial interparolado ne ekzistas kaj ni kuŝiĝas pro dormi.

Kiam ni volas ekmarŝi en la sekvan matenon, montriĝas, ke la suspekto de Vebstero ne estis nerajtigita: la komandanto absolute volis reteni unu el la ĉasistoj kiel skolto, sed trafis ĉe ili tiel obstinajn rifuzojn, ke li finfine ekkonis, ke estas pli bona rezigni; devige premata skolto estus dononta pli multan malutilon ol utilo. Tiam mi faris al mi la ŝercon, oferti min al li.


Li malakceptis min per malestima mangesto kaj diris:

«Ja rajdu foren, S-ro Karlo! Viro, kies profesio estas serĉi putrintajn ostojn kaj restaĵojn, neeble povos fari tiun, kiun mi postulos de skolto. Do senheziteme plupiku en viaj malnovaj tomboj; mi ne volas pro vi porti pezon sur la kolo.»

Sekve li eksciis, kio supozeble estis pelinta al la okcidento. Nu, la adiaŭo konsentis al mi. Por ne finfine esti ekkonota forrajde, mi pendis tiel nelerte kiel eble sur la ĉevalo kaj tiam adis ĉi tiun dum la tuta hodiaŭa tago, por ke miaj kunvojaĝantoj ne ŝanĝu ilian opinion pri mi.

Tiuj dek viroj kuntroviĝis sur la vojo de la Rioĝilo ĉi-transen kaj nun volis malsupren al Teksaso, la unu pelita de ĉi tiu, la aliulo de tiu intenco; pro fiksita celo kunrestatan grupon ili do ne formis.

De la trupaj kampejo ĝis la Erarkanjono ni devis rajdi ĉirkaŭ kvar horoj, kiuj pasis, sen ke ajn iu okazis. Ĵoŝuo Holejo dumvoje estis memorigita pri sia hieraŭa promeso kaj li promesis plenumi ĝin.

La malmultaj vortoj, kiujn mi aŭdis el lia buŝo, sufiĉe malkaŝis al mi; mi sciis, ke li estas la blankulo, kiu mortpafis la ruĝan amikon pro miskompreno.

Ĉi tiu premis ankaŭ hodiaŭ lian animon kaj tial lia melankolio, kiu tuj estis notita de mi ĉe la unua ekvido.

Ĝis nun ni troviĝis sur roka altebenaĵo, kiu nun iom post iom malsupreniĝis. Tiam ni haltis antaŭ profunda abismo, al kiu kruta vojo kondukis malsupren. Kiel per gigantpugnoj enroken hakita foso ĝi daŭris de ni ŝajne senfine al oriento, kun krutaj muroj, kiuj supozeble estis altaj cent metroj. Malsupre murmuris akvo, kiu de supre ŝajnis kiel nigra inko. Tie, kie ni haltis, staris sporadaj gigantkaktoj ĉe la rokbordo. Ĉi tio estis la Erarkanjono, en kiun ni devis malsupren. Tiu direktis la okulon malsupren en la minacantan suprenoscedan abismon, kiu efektive povus ricevi hororon, emocion, kiel situas tie malsupre la loko de malforigebla malbono. Mi vidis multajn kanjonojn kaj ankaŭ trarajdis multajn, sed de neniu, por uzi la esprimon, estis reĵetita tiel kiel de tiu tie ĉi.


Ni malsuprenrajdis la krutan vojon, ĝis ni atendas la grundon; tie kontinuis laŭlonge de la akvo, kiu nun kompreneble havis alian aspekton. Ni atendis grandan bordŝtonon, ĉe kiu ĝi disis; eke Ŝuo haltigis sian ĉevalon kaj diris:

«Ĉi tie estas la loko, ĉe kiu mi volas plenumi mian promeson. Deĉevaliĝu, sinjoroj! Vi eksciu, kiel la legendo de la erarkanjona spirito originis.»

«Ĉu spirito? Ba!» Ridis Ralfo Vebstero. «Stultulo, kiu kredas je tiuj spiritoj kaj fantomoj! Blanka ĉasisto erare mortpafis amikan apaĉon anstataŭ komanĉo. Sed neniu povas diri, kiu li estis kaj kiel ĉi tio povis esti ebla.»

«Mi, mi povas diri ĝin, nur mi.» Ŝuo kontraŭdiris kaj glittuŝis per la mano super la okuloj.

«Aĥ, ĉu vi? Ĉu vi scias, kiel la malfeliĉa afero okazis?»

«Nepre mi scias ĝin! Ĉi tie de la ŝtono, sur kiu mi sidas, mi mem tiutempe ekpafis la fatalan pafon. Miaj okuloj estis ĉirkaŭ tridek jaroj pli junaj ol nun, sed tamen ne sufiĉe akraj, por diferencigi la korektulon de la malkorektulon. Mi havis amikon, vi sciu, unu veran, sinceran; li estis apaĉo kaj nomis Tkhliŝlipao, Sonserpento. Li ŝuldis al mi la vivon kaj promesis pro tio, montri al mi lokon, kie orgrajnoj amase estos troveblaj. Do mi serĉe kolektis kvar bravajn virojn, kiuj konvenis al mi. Ni devis esti tre atentemaj, ĉar la loko situis en la regiono de la komanĉoj; tial ni blankuloj ne kunprenis ĉevalojn. Nur la apaĉo ne estis volinta rezigni pri sia mustango. Por ne fari longan enkondukon, ni alvenis ĉi tie supre en la kanjono. Vi vidas stari ĉe ĝia bordo sporadajn gigantkaktojn. Plu poste tiutempe ekzistas kaktaro, apud ties bordo ni konstruis por ni ĉaleton, en kiu ni volis mastrumi, dum la laborejo situas ĉi tie malsupre ĉe la akvo.


Tkhliŝlipao ne estis mesoginta; nia profito estis pli riĉa ol ekspektita, kvankam nur kvar personoj povis labori, ĉar unu devis gardi la ĉaleton, dum aliulo devas ĉasi, por zorgi pri viando. Tio devis esti farata per plej granda prudento, ĉar Avatkutso, la Granda Bubalo, la tribestro de la ĉi tie loĝantaj komanĉoj, ne nur estis sangavida homo, sed ankaŭ majstro pri la spuro. Estis memkomprenebla, ke ĉiu havis krom hakilo kaj ŝpato ankaŭ siaj armiloj ĉiam ĉe si.

Ni ja estis ĉirkaŭ tri semajno ĉi tie, kiam iatage la apaĉo devis plenumi la servon ĉe la ĉaleto; alia kamarado, la longa Dinterso, vagadis pro viando. Dum ni restuloj forte laboras malsupre, la ruĝulo sidis supre en la varmega sunardo kaj enuis.

Li estis demtita sian superveston, novan, valoran saltelkovraĵon, kaj enfrotis la korpon por protekto kontraŭ insektoj laŭ indianmaniero per ursgraso. Eke li aŭdas post si brueton. Li retrorigardas kaj vidas stari antaŭ si la timatan tribestron, kiun li tuj ekkonas, levante por bati per la pafilkapo. Antaŭ ol li povas flankenmovi, la bato malsupreniĝis kaj trafis lin tiamaniere, ke li perdas la konscion. Ke la kranio ne estas frakasita, li nur dankis sian strangan kapveston, ia speco da ĉapo, kiu estis ornamita per vulpaj vostoj kaj sonserpentaj haŭtoj.

Avakutso dume lasas kuŝi lin kaj iras en la ĉaleton, por ekzameni ĝin. Li trovas niajn per orgrajnoj plenumitajn ledsaketojn kaj pendigas ilin al la zono. Tiam li reas, deĵetas sian malnovan kalikjakon kaj interŝanĝas ĝin por la saltelkovraĵo. Ankaŭ la kapvesto de la senkonscianto plaĉas al li, kaj li ŝovas ĝin sur la hararon. Tiam li fajfas al sia fortosta ĉevalaĉo, kiun li lasis dum la proksimiĝa ŝteliro post la kaktoj, sed li opinias, ke la proksime paŝtiĝanta mustango de la apaĉo estas konsiderinde pli valora. Nun la malamiko estu skalpota, pli precize dum vivante.

La komanĉo starigas sin per disetenditaj gamboj super li, kaptas per la maldekstra la hararon, por tiri alten la kapon, kaptas la tranĉilon en la dekstran, faras trans la oreloj ĉirkaŭ frunto kaj postkranio tranĉon, kaj nun provas deŝiri la skalpon per forta ektiro. Sed ĝi sukcesas nur duone. Sonserpento vekiĝas pro la horora doloro kaj prenas la komanĉon ĉe la manoj. Komencas lukto, el kiu la Granda Bubalo ĉiukaze devos rezulti kiel venkinto, ĉar la aliulo estas blindigata de la malsupren fluanta sango.


Dume la longa Dinterso estas farinta bonan ĉason kaj foriĝas hejme kun la gajno. Li trovas la spuron de la komanĉo kaj laŭlonge kaŝiras. Paŝante ĉirkaŭ la angulo de la kaktaro, li vidas la ambaŭ batalantaj indianoj kaj kredas pro la saltelkovraĵo kaj la kapvesto la komanĉon kiel la apaĉon. Li rapide ekcelis sian pafilon kaj pafas al la sanganta amiko, sed feliĉe li ne trafas pro la longa distanco. La komanĉo aŭdas la pafon, turniĝas, ekrigardas la novan malamikon, deŝiriĝas, saltas, kuŝlasante sian pafilon, al la mustango de la apaĉo, surensvingas sin kaj forkuregas. Sonserpento, pro furiozo kaj doloro preskaŭ freneza, viŝas al si la sangon el la okuloj, rimarkas la fuĝantan kontraŭulon kaj ties ankoraŭ starantan ĉevalon. Fulmrapide li surĉevaligas kaj postgalopas lin, ŝirante la lazon de la koksoj, dum la longa Dinterso perplekse postvidas, ĉar li ne povas klarigi al si la okazintaĵon. Ĉar Dinterso baras la vojon dekstren kaj maldekstre la kompaktaj kaktoj ne prezentas eskapon, la komanĉo algalopegas al la kanjono; ĉar li scias, ke vojeto, kvankam danĝera, malsupreniĝis ĉe ĉi ties preskaŭ vertikala muro. Li ne supozas, ke kvar palvizaĝuloj troviĝas tie malsupre.

Transe, trans la akvo, vi vidas elstaraĵon, mallarĝan, kontinuan randon eliĝi kaj supreniĝi al la altaĵo; ĉi tiu estas la menciita vojeto. Jam por piediranto ĝi estas malfacila, sed por rajdanto vere danĝera, kaj tial ni miris ne malmulte, kiam de supre ni perceptas huffrapojn de galopantaj ĉevaloj. Pro la alto, en kiu ili troviĝas, ni povas komence nur vidi la kapojn de la rajdantoj, sed ju pli plue ili malsupren venis, des pli komplete ni vidas la figurojn. Kiel unua kuras la mustango de la apaĉo, kies rajdanton ni devas krei tiel Sonserpenton pro la kapvesto kaj saltelkovraĵo. Li estas persekutata de iu, rajdanto sidanta sur ĉevalo fremda al ni, kies sanga hararo pendas de la kapo kaj tiu klopodas sensukcese pro la malakcela rokmuro, ĵetas la lazon al la antaŭrajdanto super la kapon. Ni aŭdas la voĉon de la apaĉo seninterrompe voki: ‹aguan selkhi no khi – pafu lin!› Tio nature koncernas nin kaj mi kaptas la pafilon. Nun la unua atingas la fundon de la ravino, tie trans la akvo, kaj plue kuregas. Nun venas la aliulo. Li nun povas pli libere uzi la lazon kaj svingas ĝin por ĵeti. Mi ekpafas – unu voko kaj li flugas posten de la ĉevalo, kiu plukuregas sen rajdanto. Post malmultaj sekundoj ni staras transe ĉe li. Pensu al vi nian ektimon, kiam ni ekkonas lin kiel nian ruĝan amikon! Mia kuglo trafis tro bone.


Li montras antaŭen kaj diras per rompanta voĉo: ‹Darteh liĉane avat-kuts – tiu hundo estis la Granda Bubalo.› Kiam li estas morta.»

La rakontanto silentis kaj fikse rigardis per trista rigardo al la markita loko transen. Ni honoris tiun silenton per tio, ke ni ankaŭ diris nenion. Post iom da tempo li kontinuis:

«Tiamaniere la oro, kiu li donacis al ni, estis rekompencita al li per kuglo. Ni nomis la ravinon kiel Erarkanjonon, kaj ĉi tiu nomo estas restinta al ĝi ĝis la hodiaŭa tago. Oni ofte rakontis la aferon en mia ĉeesto; neniam mi ekpensis diri, ke mi mem estas la malfeliĉa heroo de ĝi. Mi provis sekrete bonigi tiun kun mi. Sed hodiaŭ, ĉar ni troviĝas ĉe la sama loko, tio malsupreniĝu de la koro, kaj nun vi diru al mi, ĉu oni povas nomi min kiel murdinton.»

«Ne, ne!» Vokis ĉirkaŭe. «Vi senkulpas. Ĉu sed kio estis al la komanĉo? Ĉu li eskapis?»

«Ne. Ni trovis lin ne proksimume de ĉi tie en la rulŝtonoj, kie la ĉevalo estis faletita kaj forĵetis lin. Vi povas pensi al vi, ke estiĝis du mortintoj anstataŭ unu. Ĉi tio estas la leĝo de la Sovaĝa Okcidento; ni ne parolu pri tio!»

«Ĉu kaj la grajnoj, la oro?»

«Ĝi estis tre pli malmulta ol pro la bonega komenco estis supozebla. Ekde mia kuglo estis trafinta la apaĉon, la gajno estiĝis de tago al tago pli malgranda, ĝis finfine ĝi tute finiĝis. Ni fosis kaj laboris ankoraŭ dumsemajne, sed sensukcese. Kaj tion ni kunprenis, tio ne longe sufiĉis; ĝi baldaŭ malaperis – ĉe vino kaj ludo. Nur unu restis kaj ne forlasos min ĝis mia fino, nome la memoro al la momento, kiam mia plumbo tiregas la ruĝulon de la ĉevalo. Ĉi tiun imagon mi havas ĉiam kaj ĉiam, kaj al tio la mortiĝkrio akre sonas en mia orelo. Mi timtremas. Venu, ni volu fore! Mi ne volas vidi la lokon pli longe.»


Li malrapide stariĝis kaj skuiĝis, kvazaŭ li volus estiĝi libere de la anima ŝarĝo. Kiam li kaptis per la mano al la brido por surĉevaliĝi, mi retenis lin kaj diris:

«Viaj kamaradoj jam eldiris sian opinion, ke vi senkulpas; nun ankaŭ aŭdu, kion mi diros, S-ro Holejo.»

«Ĉu nun?» Li demandis per sono, kvazaŭ li ankaŭ mi ne atendis la plej etan faciliĝecon.

«Mi volas rakonti rakonton, veran aferon, kiu okazis transe en Germanujo, mia hejmo.»

«Kion povos utili al mi via germana rakonto?»

«Ja eble ioma; do aŭdu ĝin! Du ardeztegmentistoj devis instali sur la pinto de alta preĝeja turo novan ventoflagon; la pro tio bezonotaj eskaloj estis metitaj antaŭtage, antaŭ ol oni forprenis la malnovan flagon. La unu ardeztegmentisto estis maljuna, sperta majstro, la alia lia filo, kiu havis edzinon kaj kvar infanojn. Ili supreniris alte kaj alte, de rungo al rungo, la maljunulo antaŭe, la filo poste, ambaŭ tenante firme per unu mano kaj per la alia portante la pezan ventoflagon. Malsupre staris homamaso, por sensone, per hezitanta spiro kaj mem preskaŭ kapturna, spekti la riskeman laboron. Subite oni aŭdis eksoni timkrion; la filo elpuŝis ĝin; la padro respondis trankvile kaj admone; la filo ree vokis, kaj ete poste la amaso elpuŝis solan, multvoĉan krion de terurego, ĉar la maljunulo forĵetis la filon, kiu estis kaptinta lin piede, per forta piedbato de la eskalo, tiel ke li falas en la teruran profundon kaj tie frakasiĝas al senorda aro de karno kaj ostoj.»

«Ĉu tiu ĉi estas ebla? La murdinto de la propra filo!» Elvokis Holejo.


«Ne tro rapide, sinjoro; aŭdu plue! Malsupre ĉe la turo nature estas agaĵoj de nepriskribebla ekscito; sed supre la maljunulo plue suprenigas en la alton, nun la flagon sole portante. Alveninte ĉe la pinto, li stariĝas sur la butonon kaj metas la flagon per nekredebla, vere giganta streĉo de siaj ĉiuj fortoj sur la pinton. Tiam li venas ree, tiel trankvile kaj malvarmsange, kiel ne estus okazinta, malrapide kaj certe, malligante de la hokoj super si eskalon post eskalo kaj ŝovante en la tegmentfenestrojn, ĝis li malaperas en la sontruon de la sonorilejo. Antaŭ la turpordo la kolera amaso atendas, preta linĉi lin; sed li ne venas. Oni eniĝas el la turon kaj trovas lin supre en la sonorilejo, kie li estas interrompiĝinta senkonscie en ĉi tiu momento, en kiu li sentis firman plankon sub si. Li estas portata hejmen kaj nur vekiĝas, por dumsemajne en la varmega febro fantazii pri la terura momento, kiam li estis devigata, sian filon faligi en la teruran morton. La lerteco de la kuracistoj kaj lia, malgraŭ la maljuneco, forta naturo savas lin; sed tuj kiam la gamboj apenaŭ estas kapablaj porti lin, li iras al la tribunalo, por transdoni sin al la prokuroro. Kion vi kredas, kiel la juĝo tekstis, S-ro Holejo?»

«Kiel ĝi estu tekstinta? Ekzistas nur unu puno: pro filmurdo la morton.» Respondis la demandito.

«Ĉu tiu ĉi vere estas via opinio, Sinjoro?»

«Nature. Oni ja povas havi nenian alian.»

«Sed jes! La kazo estas tute alie juĝebla. Ĝi kaŭzis grandegan sensacion kaj estis diskutata ĉie. En juraj rondoj oni havis la opinion, ke la akuzo pro murdo estu daŭrigata kaj la maljunulo kondamnota, sed tiam rekomendota al la indulgo de la monarĥo. La publiko komence rifuzis ĉiun senkulpigon al la farinto, sed tre baldaŭ ĝi lernis pensi alie, kiam ĝi ekscias la kaŭzojn de lia ago. Jes, li faris la delikton per pripenso, sed kio iniciatis lin al tio? La filo subite vokis al li, ke li vertiĝas, tiel ke ĉio ŝajne turniĝas ĉirkaŭ lin. ‹Fermu la okulojn kaj firmtenu vin, ĝis ĝi estos pasinta; mi atendos!› postulis lin la maljunulo, kiu pensis pri mallonga, pasonta atako. ‹Mi ne povas firmteni ion; mi sentas nenion!› kriis la filo, jam maltenante la flagon kaj kaptante la piedon de la maljunulo. Ĉi tiu eksciis per timtremo, ke ne ekzistas atendon aŭ pason; ĝi estis unu de tiuj atakoj, kiuj tutplene malfortigas la afekciiton, ĉe kiuj helpo estas maleble; la helpulo nur mem estos tirata en la pereon. En sola, mallonga momento li imagis sian teruran situacion al si. La peza ventoflago en la maldekstra li devis firmteni per la dekstra; piede la filo pendigis; li sensis la pezegan ŝarĝon, kiu volis fortiri de la eskalo kaj en la malalton; li sciis, ke li povas elteni ĉi tiun nur malmultaj momentoj kaj tiam devos malsupren kune. Ĉu la bedaŭrinda familio eble perdos krom la unu nutristo ankau la dua? Ĉu ĝi ne estas memmortigo lasi kune forŝiri sin, kvankam li ja povas teni sin, sendube nur sin sole? Tiam la filo vokis: ‹Ho Dio, mi jam ne sensas la eskalon; mi falas, mi falas!› Li pendis nur ankoraŭ al la piedo de la patro. Tiam ĉi tiu eksciis, ke la teruro ne estas evitata, ke ĝi okazos; li forpuŝis la filon per forta piedbato de si kaj de la eskalo. Li aŭdis la multvoĉan krio de la rigardantoj; li ne vidis malsupren; punktoj flugis antaŭ liaj okuloj; lia koro volis nebati; sed li devis resti forte kaj kolektis ĉiujn siajn fortojn. Sekve li tiam malsupreniris kaj kolektis la eskalojn, unu post alia; sed kiam li troviĝas en la sonorilejo, la fortoj forlasis lin kaj li falis teren sen konscio. Ĉu vi nun havas do plue la tiun saman opinion kiel antaŭe, S-ro Holejo?»


«Hm! Kiel vi rakontas ĝin, ĝi nun aŭdiĝas certe alie.»

«Baldaŭ tiun ĉi sentis ĉiuj, kiuj estis kondamnintaj lin antaŭe. Li ricevis bonegan advokaton kaj ĉi tiu faris sian devon. Scienculoj, ekspertoj, profesoroj devis prezenti iliajn opiniojn pri la vertiĝo kaj ĝiaj efektoj; multaj tegmentistoj, ĉarpentistoj kaj aliaj konstruaj metiistoj estis pridemandataj. Kamenpurigistoj, eĉ ŝnurdancisto, libervole prezentis sin, por esprimi siajn opiniojn favore al la akuzito. Ĉi ĉiuj, sen sola escepto, asertis, ke li ne povis agi alie, ke lia filo absolute estis perdita. Mallonge, li estis absolvata kaj liberigata el la aresto pro esploro. Tiuj, kiuj volis linĉi lin dum la momento de ekscito, jubile ricevis lin ĉe la pordego de la juĝeja domo. Li ankoraŭ vivis serio da jaroj, estimata de ĉiuj, kiuj konis lin; oni diras, ke li neniam povis ridi aŭ eĉ nur rideti; estis malebla por li forgesi la agon, kiun li devis fari. Kion vi nun diras, sinjoro?»


«Ke estis tute korekta absolvi lin.» Respondis Ŝuo. «Sed kio koncernas mian tiaman malfeliĉan pafon kun tiu tegmentisto?»

«Ĉu tion vi ne rimarkas? Tiu viro mortigis sian filon pripensite, kiel vi antaŭe diris, dum vi mortpafis la apaĉon erare. La tegmentisto estis absolvita; kiel ĵurio juĝus pri via kazo?»

Li pripenseme rigardis al la tero. Ŝajnis, kvazaŭ hela, gaja trajto volus gliti trans lia melankolia vizaĝo; tiam li prezentis la manon al mi kaj diris:

«Nun mi scias, kion vi opinias, S-ro Karlo. Ĝi premis jam tiel longe mian animon, ke mi ne povas spiri libere tiel rapide, kiel vi ja pensas; sed mi dankas vin. Mi pripensos pri via rakonto; eble ĝi faros, kion vi intencis. Sed de ĉi tie io tamen forpelas min, mi ne ŝatas vidi ĉi tiun lokon pludaŭre. Ni volu rapidi, ke ni foriĝos el la malfeliĉa ravino!»

Ni surĉevaliĝis kaj plurajdis. La kanjono estis tiel longa, ke ni atendis la elirejon ne antaŭ unu horo. Tie ree staris kelkaj ekzempleroj de la kolonaj gigantkaktoj, kiuj portis fruktojn. Vidante tiun Ralfo Vebstero haltigis sian ĉevalon kaj diris al la aliulojn montrante al mi:

«Vi koncedos, miaj sinjoroj, ke ĉiam estas bona scii, kiom da fido oni povas havi en viro, kun kiu oni rajdas. Ĉi tiu S-ro Karlo aliĝis al ni kaj ne forlasos nin baldaŭ. Ni povas havi ĉiumomente renkonton kun komanĉoj kaj devos preni niajn pafilojn. Ĉu vi ne opinias, ke tiukaze estas ĝusta, postuli de li kelkajn provpafojn?»

«Jes, jes, li pafu; li montru, kion li povas!» Estis konsentata kun li. Nur Ŝuo Holejo silentis.

«Vi aŭdis ĝin, sinjoro.» Kontinuis Vebstero, nun turniĝante al mi. «Ĉu espereble vi ne rifuzos koncedi provon de via lerteco?»

«Ne.» Respondis mi. «Sed mi premisas, ke ne estas nur mi, kiu devos trapasi sian ekzamenon.»

«Kiu do ankoraŭ?» Demandis li streĉate.

«Tutcerte vi kaj ankaŭ la aliaj sinjoroj, tio estas memkomprenebla afero.»


«Ĉu memkompreneblas? Mi ne scias, kial tio povus esti tiel memkomprenebla. Verŝajne vi ne povas pli bone pafi ol mi tiutempe, kiam mi venis al Olda Vablo. Mi jam volis vidi hieraŭ en la kampejo kelkajn pafojn de vi, sed mi ne volis ridindigi vin antaŭ la trupoj. Nun ni estas nuraj kaj ne havas atestantojn, kiuj plezure ridas.»

«Bone! Al kiu celo ni pafu?»

«Tie staras kaktoplantoj, eble cent kvindek paŝoj fore. Ili portas fruktojn. Mi deziras scii, ĉu vi de ĉi tie povos trafi iun kaktofrukton.»

«Ĉu vi povos tion, S-ro Vebstero?»

«Vetero! Kia demando! Ĉu vi dubas pri tio?»

«Hm. Vi postulas pafprovon de mi, ĉar vi ne konas min; mi konas vin same malmulte kaj sekve posedas ekzakte la saman rajton ekscii, kiel vi scias uzi viajn pafilojn.»

Li vidis al mi dum mallonga tempo en la vizaĝon, tiam ekis ridegon, en kiun la aliaj alvoĉis, kaj vokis:

«Kion ni lernis! Tio estas ravega! Ĉu ne vere, sinjoroj? Ralfo Vebstero montru, kion li lernis! Pro mi ĝi do estu! Eble vi unufoje aŭdis, ke neniu okcidentviro volas malhavi la okazon fari bonan provpafon, kaj sekve vi volas akcepti vian deziron, tiel kurioza ĝi estas. Ĉu vi konsentas, sinjoroj?»

La aliuloj konsentis kaj sekve ni deĉevaliĝis. Mi planis tre malbone pafi kaj fortege estos priridigata. Tiam mi povos ridi pli malfrue pri ili.

La pulvromalŝparo komencis. Vebstero kaj Holejo ja ne pafis majstre, sed tamen bone, la aliuloj akcepteble. Miaj tri kugloj maltrafis; ili trafis tiel for de la celoj la rokon, ke mi rikoltis tre laŭtan ridegon kaj Vebstero diris al mi per mallaŭdanta tono:

«Mi pensis ĝin! Kiu lasas flugi siajn kuglojn flanke pli fore ol dudek paŝoj, ne estu tia grandbuŝo, ke Ralfo Vebstero pafu prove! Ne estu ofenda pro tiu vorto, sinjoro, sed vi estas kompromitita!


Vi trafos nek ĉasbeston nek indianon kaj povas esti gaja, ke vi trovis nin. Vi plaĉas al mi malgraŭ ĉio kaj ni ne havas kontraŭ tio, ke vi restos ĉe ni, ĝis ni venos en regionon, kie vi povos sendanĝere kontinui sole vian vojon.»

Ni surĉevaliĝis kaj plurajdis. Mi ne ekpensis ofendita pri liaj grandbuŝo kaj mallaŭdo; lia esprimmaniero ja ne estis troe taktoplena kaj mi ne volis ĝin alie.

Antaŭe oni devis trapasi altebenaĵoj, kiuj estis separatitaj per ravinoj, kaj tiam nia vojo kondukis malsupren al la regiono de la Riopeko, kiun ni povos atingi morgaŭ vespere, se ni daŭrigos la saman rapidecon. Baldaŭ troviĝis tie kaj tie herba ejo, tiam foliverdaĵo, kiu konsistis el berĉiroj kaj tiaj aĵoj, kaj posttagmeze ni trafis akvon, ĉe kiu sporadaj arbustoj kaj pli poste pli kompakte starantaj arbedoj trovis nutraĵon. Ĝuste kiam la suno volis malleviĝi, ĉi tiu akvo kondukis tra valo, kiu prezentis al niaj ĉevaloj bonegan paŝtejon kaj montris kelkajn taŭgajn lokojn por tranokti. Eĉ staris ĉi tie arboj.

Vebstero, kiu estis rigardata kiel nia estro per nedirata interkonsento, elektis lokon, kiu preskaŭ tute estis ĉirkaŭita de arbustoj kaj tie, kie la arbedaro havis la ununuran malfermaĵon, estis finita de la rivereto. Tiu elekto ne estis farita malbone, precipe ĉar la grando de tiu kampejo ankaŭ prezentis spacon al niaj ĉevaloj. Sekve ni povis havi ilin ĉe ni dum la nokto kaj ne devis gardi ilin aparte.

Kiam ni deĉevaliĝis kaj agrabliĝis, Vebstero kaj Holejo foriris por provi pafi viandon. Mallonge post la malsunleviĝo ili revenis kaj kunportis kelkaj pafitaj kokoj, kiuj nun estis rostataj. Magraj branĉoj por fajri ekzistas sufiĉe. Mi rivecis mian parton kaj retiris tiam, manĝinte ĝin, for de la fajro al la arbustrando, kie mi alligigis mian ĉevalon kaj kuŝiĝis.

La aliuloj interparolis per la normala maniero de la okcidentviroj kaj la interparolo ne prezentis ian novaĵon al mi, tiel mi preferis esti sole. Ekde la pafprovo mi estis forete kaj nur Ŝuo kelkfoje stiri sian ĉevalon apud mian por adresi al mi kelkajn vortojn, kiuj estis pli afablaj ol tiuj, kiuj ŝajnis esti alie kiel lia maniero. Nun li sidis silente ĉe siaj kamaradoj kaj ĵetis nur de tempo al tempo mallongan noton en ilian interparolon. Oni rigardis al li, ke li okupiĝas kun penso, kiun mi povis diveni facile. Tiam li ekstaris, malrapide alvenis kaj sidiĝis apud min.


«Ĉu mi estas permesata veni al vi, sinjoro, aŭ vi pliŝatas esti sole?»

«Restu ĉi tie, S-ro Holejo! Vi konvenas al mi.»

«Tio ĝojigas min. Vi ŝajnas esti silentema viro kaj mi ne molestos vin per vortoj; mi ankaŭ prefere estas trankvila anstataŭ laŭta; sed mi devas danki vin pro via hodiaŭa rakonto. Mi devis pensi pri ĝi dum la tuta rajtado. Ĝi ne estas tute fora ĝis nun, sed mi tamen sentas jam, ke ĝi havigos al mi faciligon. Estas treege mizera sento esti la murdinto de amiko!»

«Ke vi ne estas, mi jam diris al vi antaŭe kaj tiun ankaŭ diru kaj pruvu al vi mia rakonto.»

«Bone! Mi ŝuldas dankon al vi kaj ŝajnas al mi, ke mi ŝatu vin. Vi ja ne estas granda lumo en la okcidento, sed vi havas ion, kio tiras min al vi. Tial mi ĉagreniĝis pri via pafprovo, nur pro vi kompreneble. Mi prefere volus, se ĝi sukcesus pli bone kaj vi ne faris vin tiel ridindiga. Ĉu ne maltrankviligu tion ankaŭ?»

«Ne. La talentoj ne estas disdonataj same. Tiu ne estas bona pafanto, kiu verŝajne atingas ie alie pli.»

«Eblas; nur demandas, ĉu tiu alio estas avantaĝa ĉi tie en la sovaĝa okcidento. Sed mi ne volas dolorigi vin, per tio mi parolas pri io, kio vi ne kapablas. Mi kontraŭe deziras al vi ĉiajn bonojn kaj volus, ke mi estos utila por vi. Sed ni silentu; mi ne estas amiko de belaj vortoj.»

Li kuŝiĝis kaj etendis sin.

Tiuj ĉefajraj interparolis tiel laŭte, kiel mi aliekaze ne tolerus; sed ili ne sciis, kiu estas mi, ili ne akceptus avertojn aŭ ordonojn de mi. La proksimo de komanĉoj ne estas maleble; tion tre bone scias ili. Kaj mi, kiu estis leginta la papereton de Vinetuo, sciis ĝin ankoraŭ pli bone. Pli granda nesingardemo ol ilia interparolo estis tiu, ke ili ekbruligis fajron. La lumo povis penetri la arbustojn kaj perfidi nin. Kaj se ĉi tiu ne okazus, tiam ekzercita indiannazo devis rimarki la odoro de la fumo fore kelkaj cent paŝoj. Mi planis pro tio malferme lasi okulojn kaj orelojn, ĝis la fajro estos finbrulinta.


Sekve mi longe kuŝis kun orelo densa ĉe la tero por povi aŭdi en la malproksimon, tuttempe cirkaŭirante la vidon ĉe la arbustojn. Nun mi vidis, ke mia ĉevalo haltas paŝtiĝi kaj la kapo flankturnas per tipa, al mi bone konata maniero. Ĝi sorbis la aeron, forte spiris kaj tiam turniĝis al mi. Iu proksimiĝis de la montrita flanko kaj ĉi tiu estis blankulo.

Estus indiano, tiam la nigra ĉevalo ne forte spirus. Tio apartenis al la indiana dresado, kiu li ricevis.

«Iŝ hoŝ!» Duonlaŭte diris mi.

La ĉevalo komprenis la ordonon kaj kuŝiĝis; ĝi avertis min kaj certe ne donos signon de maltrankvilo. Tiu proksimiĝis al ni, tiu ne rimarku al la virĉevalo, ke lia veno estas perfidita.

Verŝajne estis sola viro. Li estis devinta flari nian fajron kaj lasis sian ĉevalon por kaŝe aliri nin. Nenio devis timota de li, sed kontraŭe ĉiu blankvizaĝo devis ĝoji sub la nunaj cirkonstancoj renkonti blankulojn.

Tiel estis supozeble, ke li kaŝe aŭskultos nin kaj tiam alportos sian ĉevalon por alligi sin al ni.

La direkton, en kiu li troviĝis, jam konis mi. Mi turnis tien kaj duone fermis la okulojn por observi tra la palpebroj la koncernan lokon de la arbustojn. Li ne vidu, ke mia vido estas direktita al li.

La lumo de la fajro trapasis la arbustojn, kies ombrojn borderis ĝi. Mi vidis tre, tre malrapidan movon de la branĉoj. La viro rampis tra la arbusto malrapide kaj atenteme. Nenio estis aŭdebla, precipe ĉar miaj akompanantoj ankoraŭ parolis laŭte. Nun li atinigis la bordon de la arbedaro; estis malfacile por li travidi, ĉar ĵus ĉi tiu loko estis dense foliiĝita. Li devis forigi iom da ĝi, minimume unu branĉon. Ĝin derompi ne povis li, ĉar ni povus aŭdi la brueton; sekve mi supozis, ke li detranĉos ĝin. Kaj korekte jam post apenaŭ duona minuto mi vidis malaperi ja tre malmultan parton de la foliaro.


Kiam mi nun direkti la vidon per duobla precizeco al la loko, mi vidis du fosforekantajn punktojn; tiuj estis liaj okuloj, kiujn nur povis percepti okcidentviro, kies vidpovo estis precizigita per longa ekzerco. Sed mem tiu ekzerco ne sufiĉas nure, ankaŭ apartenas denaska talento. Super liaj okuloj estis kiel pli hela bendo, kiel brilo de blanka vualo. La viro devis maljuni kaj havi neĝblankajn harojn. Tiam subite li elpuŝis laŭtan vokon kaj ĵetis antaŭen.

«Vebstero, Ralfo Vebstero estas tie!» Elvokis li. «Tio estas malnova konato kaj tiam mi ja ne devas kaŝiĝi.»

La viroj ĉe la fajro ektime ekstariĝis; ankaŭ Ŝuo apud mi suprensaltis; mi restis kuŝi.

«Olda Vablo, Olda Vablo!» Kriis Vebstero. Sed li tuj korektigante aldiris: «Fredo Kutero! Pardonu, ke tiu vorto eliĝis el mia buŝo, S-ro Kutero! La surprizo kulpas pri tio.»

Do Olda Vablo, kiun mi volis unufoje vidi tiel tree kaj pri kiu ni ankoraŭ hieraŭ estis parolitaj! Ja, tie li staris en la lumo de la fajro, tute tiel kiel li estis priskribita al mi. Lia figuro estis longa kaj eksterordinare mallarĝa. Sur la piedoj li portis spronojn, kies radoj havis imponan grandon; la magraj gamboj troviĝis en pantalo, kiu ŝajnis havi almenaŭ unu jarcenton. La treege malpura ĉemizo malkovris la kolon kaj la torakon kaj super tio vastfalde pendis jako, kies koloro estis apenaŭ plu perceptebla. Lia malnova ĉapelo havis treege vastan randaĵon kaj konvenis malalte en la nuko; sub tio li portis tukon, kies pintoj poste pendis malsupren ĝis la ŝultroj. En la orelaj loboj mi vidis grandajn, pezajn arĝentringojn. En la zono estis malnova, longa boŭtranĉilo kaj per la osta, dekstra mano li tenis pafilon, kies konstruaĵon ne povis percepti mi. La vizaĝo estis ekzakte tiel, kiel Vebstero priskribis ĝin hieraŭ. Ĉe tiu, kiu antaŭe estis la ‹reĝo de la vakeroj›, plej multe frapis la blankaj haroj, kiuj kiel arĝentaj kolharoj elpendis el la ĉapelo kaj el la tuko kaj preskaŭ atingis ĝis la zono.


Li ĉirkaŭĵetis rapidan, precize esploran rigardon, vablis per supera movo de siaj membroj senorde kaj respondis al la perdonantaj vortoj de Vebstero:

«Pa! Mi scias, ke oni nomas al mi Oldan Vablon, kaj havas nenion kontraŭ tio, ke vi ankaŭ faras ĝin. Vi estas terure nesingardaj viroj. Vi brulas fajron, kiun oni flaras dudek mejloj longe, kaj krias, ke oni aŭdas ĝin ankoraŭ dek mejloj plue! Se ses ruĝuloj anstataŭas min, do ili estingus vin en pli malmulte ol unu minuto; estas klare. Ekzistas homoj, kiuj ne estiĝas ruzaj. Ĉu de kie vi ja venis, knaboj?»

«De la Ĝilo.» Respondis Vebstero.

«Kaj kien vi volas?»

«Al la Peko malsupren.»

«Tio estas bona. Mi povas bezoni vin tie. Ĉu vi eble preterpasis la trupkampejo, kiu situas tie supre kelkaj rajda horoj post la Erarkanjono?»

«Ni kampis tie dum unu nokto.»

«Ĉu la uniformhomoj estis ankoraŭ tie?»

«Jes.»

«Bone, tre bone! Mi devas ja ree supren al ili. Mi havas gravan peton al ili; mi bezonas ilian helpon. Mi rakontos al vi tion, sed mi volas alporti mian ĉevalon, kiun mi alligigis pli malsupre, kiam mi flaras vian fajron, por kaŝe aliri vin. Mi baldaŭ reestas ĉi tie.»

Li saltis trans la rivereto kaj malaperis. La dek viroj ankoraŭ staris tie, preskaŭ rigidaj pro la surprizo. Nun, kiam li estas fore, ili esprimis sian surprizon; mi silentis kiel ĝis nun.

Mia ĉevalo ankoraŭ kuŝis sur la tero. Ĉar ĝi ne povis manĝi, mi alvokis ĝin: ‹Si si!› Ĝi tuj eksaltis kaj ree komencis paŝtiĝi. Post iom da tempo revenis Olda Vablo kondukante sian ĉevalon per la kundukilo. Kiam li estis transaltinta kun ĝi la rivereton, li sidiĝis ĉe la fajron kaj diris:

«Ĉi tiu flamo vere estas tro granda; estas klare. Sed mi venis antaŭ iomete da tempo kaj sekve scias, ke la loko estas sendanĝera, do ni povas plue bruli ĝin. Kie longe vi volas resti ĉi tie?»


«Nur ĉi tiu nokto.»

«Vi ankaŭ kampos morgaŭ kaj la sekvanta nokto.»

«Apenaŭ!»

«Certe! Vi tuj sciiĝos kial. Mi nur volas scii antaŭe, kiuj estas vi. Ralfon Vebsteron, kiu tiutempe pafis sian unuan elkon ĉe mi, konas mi. Kiuj estas la aliuloj?»

Vebstero diris iliajn nomojn, tiam montris al mi kaj kontinuis:

«Kaj ĉi tiu estas S-ro Karlo, germana erudito, kiu serĉas malnovajn indiantombojn.»

Olda Vablo direktis siajn okulojn al mi, ĉar mi trankvile restis kuŝi, kaj diris:

«Ĉu indiantombojn? Kurioza okupo! Ĉu sed ankaŭ okcidentviro?»

«Ne.» Kontinuis Vebstero. «Li hodiaŭ devis fari tri provpafojn kaj mistrafis pli ol dudek paŝoj.»

«Hm, mi konas tion, mi vidis tiujn esploristojn, kiuj venis en la savanon pro fari librojn, libroj pri la lingvo kaj la deveno de la opaj, ruĝaj triboj. Mi estis ilia kondukisto kaj malsane ĉagreniĝis. Neniu de ili povis preni la tranĉilon aŭ la pafilon korekte. La erudicio ruinigas la homojn; estas klare. Sed nun grava demando al vi? Ĉu vi volas haviĝi kelkajn dek indianajn skalpojn?»

«Kial ne! Ĉu de kiu tribo?»

«Komanĉoj. Sed sendube ĝi ne estas tro facila. Ĉu vi timas vin?»

«Tio ne; sed mi kutimas ludi ne antaŭ mi konas la kartojn. Do mi kredas korekte, ke vi diros antaŭe, kion ĝi koncernas.»

«Ĉu vi aŭdis la nomon: Olda Certmano?»

Ĉe tiu nomo ĉiuj ekmovis pro la surprizo kaj Vebstero rapide demandis:

«Ĉu Olda Certmano? Ĉu tio koncernas lin?»

«Jes. Ĉu vi do konas lin?»


«Certe, ni ĉiuj, kvankam ni ja ne vidis lin. Li estas la plej bona pafanto en la sovaĝa okcidento!»

«Tio eble estas tro multa dirita. Lia kuglo ja neniam maltrafas, tial lia nomo; sed Vinetuo kaj Olda Bategmano ankaŭ pafas tiel certe. Mi koniĝis kun Olda Certmano antaŭ iom da tempo kaj ricevis ĉiun estimon al li. Ni disiris antaŭ mallonga tempo, ĉar mi devis en la regionon de Fuerto Stantono kaj li volis al la Riopeko al la meskaleroj por demandi pri Vinetuo kaj koniĝi lin kaj Oldan Bategmanon. Mallonge post nia disiro mi eksciis, ke la komanĉoj elfosis la militajn hakilojn. Li ne sciis tion, kaj ĉar lia vojo kondukis tra ilia teritorio, li estis en granda danĝero; do mi rapide redirektis por averti lin. Tio ne estis malfacile, ĉar mi sciis lian vojon. Ankaŭ mi atingis lin; sed la satano ludis: Ni ne jam ĉeestis dum kvarona horo, kiam ni estas surprize prenataj kaj atakataj de komanĉa bando.»

«Ĉieloj! Ĉu ili estis multaj?»

«Pli ol cent.»

«Ĉu kaj vi eskapis malgraŭ tio?»

«Mi jes, sed li ne.» Respondis Olda Vablo kaj igis sian vizaĝon ruzfalde.

«Ĉu vi lasis lin sole? Diablo! Ĉu tio estis ĝusta de vi?»

Jen la maljunulo rektigis sian korpon kaj, fariĝis senfinan orgojlan vizaĝon kaj demandis:

«Ĉu vi volas fari riproĉojn al mi, Fredo Kutero, kiun oni nomas Oldan Vablon? Jen vi ne estas la viro por tio! Unu gramo da ruzaĵo ofte estas pli bone ol dek kilogramoj da pulvro. Jes, mi foriris. Kial ne? Batalo estis senutila; tial Olda Certmano libervole kapitulacis. Mi vidis, ke li ne estis vundata. Ĉu mi ankaŭ kapitulacu? Tiam ni ambaŭ estus kaptitaj, ne povus utili al nin nenion kaj neniu scius pri nia fatalo. La komanĉoj masakrus nin ĉe la torturfosto kaj estus konata post nia beata morto, ke ni falis en iliajn manojn kaj estis donacita de ili per bileto al la eternaj ĉasdistriktoj. Ne, tiujn pudelojn ne pafis Olda Vablo! Pli vole mi foriris. Iliaj kugloj ja postflugis al mi, sed ili ne trafis min, estas klare; ĉar alikaze oni vidus la truojn. Nun mi estas libera kaj povos helpi eksteren Oldan Certmanon.»


«Kiel vi volas komenci tion? Ĝi estas riska afero!»

«Tion scias mi bone; ĉu sed mi lasu tiun faman ĉasiston? Mi tuj pensis al la dragonoj, kiuj kampas tie supre post la Erarkanjono, kaj rekte rajdis supren por alporti ilin pro helpo.»

«Ĉu ili kunvenos?»

«Mi vere supozas, ke ili rifuzos, ĉar ili celas alian komanĉtribon, sed mi tiel longe petos aŭ minacos, ĝis ili faros mian volon.»

«Se tiam ankoraŭ estos la tempo!»

«Bone, ĝi do urĝegas. La atako okazis hodiaŭ dum la tagiĝo, Ĉi tie mi devas lasi halti mian hastitan ĉevalon kaj sekve atendos la trupojn nur morgaŭ vespere. Eĉ se ili tuj ekmarŝos, daŭros du tagoj, ĝis ni venos en la ĝustan lokon, kie ni certe jam ne trovos la komanĉojn. Ni ja devos postiri ilin kaj denove povos daŭri dutage aŭ pli, antaŭ ol ni atingos ilin. Dume ili povos murdigintaj Oldan Certmanon. Sed bedaŭrinde mi ne scias alian manieron por savi lin. Ankaŭ mi kalkulas kun vi, S-ro Vebstero.»

«Kial?»

«La komandanto de la trupoj verŝajne kundonos nur parton de siaj viroj. Tial mi petas vin resti ĉi tie, ĝis mi venos kun ili postmorgaŭ. Tiam aliĝu al ni. Dek okcidentviroj kun dek bonaj pafiloj estos granda helpo.»

«Mi ne diras ne kaj mi konas miajn kunulojn, ili ankaŭ estos pretaj. Mi nur timas, ke ni venos tro malfrue. Ĉu ni ne povos provi la savon sole kaj sen trupoj? Gajnus pro tio minimume du tagojn. Pripensu unufoje tion, sinjoro!»

Olda Vablo lasis cirkle ĉirkauiri esplorantan rigardon; la rezulto sajnis ne kontentigi, ĉar li igis sian vizaĝon en suspektigajn faldojn.

«Via propono estas tre honora, sinjoro; sed tio estas treege riska entrepreno. Ĉu tiuj viroj estas pretaj riski siajn vivojn pro fremdulo, ankaŭ do li estas Olda Certmano?»


«Hm! Demandu ilin mem, S-ro Kutero!»

Kiam Olda Vablo poste demandas unuope, nur Vebstero kaj Holejo respondis per decida, 1d;oja tono; la ceterulojn povis aŭskulti oni, kvankam ili ankaŭ diras jes, ke ili deziris, ke la aventuro estus tre malpli riska.

«Bone.» Serioze kapjesis la maljunulo. «Mi scias kiel konduti.» Kaj montrante al mi li aldonis: «Kaj la malnovaĵulo tie, kiu dudekpaŝe preterpafas, ankaŭ povos utili nenion. Se mi nur havus manpleno da decidemaj kaj spertaj viroj, tiam ĝi ne estus tiel granda risko; oni devas nur povi fidi la homojn. Do pensu, kiel ofte Olda Bategmano kaj Vinetuo tute sen ia helpo faris eĉ multe pli malfacilaj kaj pli riskaj aferoj! Unue mi havis la penson serĉi Vinetuon; sed mi ne scias, ĉe kiu loko de la Riopeko lia meskalertribo estas trovebla.»

Li haltis. Mia virĉevalo kutimis resti sole kaj ne akcepti fremdan, al ĝi nekonatan ĉevalon; nun la ĉevalo de Olda Vablo estis veninta tro proksimume al ĝi; ĝi mordis ĝin, ĝi remordis kaj ili konfliktis.

«Tio ja estas tiu fia ĉevalo, kiu molestas mian ĉevalon!» Vokis la maljunulo, dum li eksaltas.

Li alkuris kaj prenis la nigran ĉevalon per la kondukilo por forŝiri ĝin de sia ĉevalaĉo; sed la virĉevalo kandelrekte starigis supren, tiregis lin kun si kaj ĵetegis lin flanken, ke li flugas malsupren apud min. Li eksaltis kun malbeno kaj volis ree ekpreni; tiam mi avertis lin:

«Prenu nur vian ĉevalon, sed ja ne la mian; ĝi obeas nur min kaj atakus vin per la hufoj!»

La virĉevalo vere estis jam preparinta por rebati kaj staris preta por meti la posthufojn al la kapo aŭ la torako de la maljunulo; ĝi returnis ĉe tio la belan kapon al li kaj, lumata de la fajro, estis rigardo, kiu devis ravigi ĉiun ĉevalspertulon. Olda Vablo antaŭe tute ne rigardis la belegan kreaĵon; nun li reiris kelkajn paŝojn kaj mire vokis:


«Ĉe Dio, kia besto estas tio! Tion oni devas rigardi pli ekzakte !»

Li iris singardeme detenante sin ĉirkau la virĉevalon. Kiel estinta ‹reĝo de la vakeroj› li certe estis bona ĉevalspertulo.

Lia maljuna vizaĝo prenis pli kaj pli la esprimon de la ravo.

«Tian ĉevalon ankoraŭ neniam vidis mi!» Konfesis li. «Ekzistas nur unu da tia gento kaj tiu estas bredata ĉe la meskaleroj. De ĝi devenas du nigraj ĉevaloj kiel tiuj ĉi, kies mastroj...»

Li interrompis sin kaj starigis sin al mi, kiu ankorad; kuŝis sur la herbo, ekzakte rigardis min, kliniĝis, prenis miajn ursomortigilon kaj henripafileton, kiu ankoraŭ estis en la pafilujo, inspektis la du pafilojn, remetis ilin kaj demandis min:

«Ĉu tiu virĉevalo estas via, sinjoro?»

«Jes.» Kapjesis mi.

«Ĉu vi aĉetis ĝin?»

«Ne.»

«Ĉu ĝi estas donacita?»

«Jes.»

Tiam nedireble ruza rideto moviĝis trans la faldoj de la maljuna vizaĝo; li kapjesis per la kapo, dum liaj okuloj komencis ĝoje lumi kaj plue demandis:

«Ĉu la caŝvestaĵo ankaŭ estas donacita al vi kaj la pantolono, kiu vi portas, sinjoro?»

«Jes.»

«Ĉu kaj vi vere serĉas malnovajn tombojn?»

«Ĉu kaj vi nomas Karlo?»

«Certe.»

«Bone! Mi aŭdis rakonti pri blankulo, kiun lia sangofrato nomas Karlo, kaj deziras al vi esti tre sukcese ĉe viaj malnovaĵoserĉoj. Pardonu, ke mi preskaŭ malĝuste estus tuŝinta vian ĉevalon; mi ne farus tion ree; estas klare!»

Li reiris al la fajro kaj sidiĝis tie; li estis ekkoninta min kaj ne volis malkaŝi mian inkogniton. La aliuloj ne komprenis liajn agmanieron kaj vortojn kaj rigardis lin mirige kaj demande. Sed kiam li montras al ili indiferentan vizaĝon kaj ne respondas, kontinuiĝis la interparolon sen plue pripensi pri ĝi. Sed mi stariĝis kaj preteriris ilin por forlasi la kampejon kaj kun vizaĝesprimo, kvazaŭ mi ne havus specialan kaŭzon por tio. Mi ne volis altiri lian atenton.


Sed fakte ekzistis bonega kaŭzo por mi unufoje foriri. Olda Certmano kaj Olda Vablo estis atakitaj: la lasta fugis kaj, mallongedire, sukcesis. Li estis unu da la plej kapablaj, plej spertaj kaj plej ruzaj okcidentviroj; tial mi miris pri tio, ke li sentis sin tiel sendanĝere. Estis fakto por mi, ke li estis persukita de la komanĉoj. Ili devis scii, ke li venigos helpon por Olda Certmano, kaj ili devis atingi lin por fari lin nedanĝere. Li ja estis tre rapida, sed mi supozis, ke oni elektis por lia persuko la plej bone provizitajn per rajdbestoj, kaj sekve la antaŭeco, kiun li havis antaŭ ili, ne povis esti tre granda.

Eble ili jam kampis ĉe la komenco de la vespero; ĉar sed ili devis supozi, ke li plurajdis en la facile irebla valo, tiam estis eble, ke ili ankaŭ faris tion. Tiukaze ili povis esti en nia proksimo.

Kiam mi estis saltinta trans la rivereto, mi direktis min malsupren. Miaj mallume kutimintaj okuloj faciligis por mi orienti min. Mi elektis por iri tiajn lokojn, kiujn rajdanto devis eviti, kaj sekve mi sentis tre sendanĝere.

Tamen mi havis la boŭtranĉilon en la mano kaj tenis preta por la plej rapida defendo, ĉar la ruĝuloj povis flarintaj la fajron kaj piede kaŝiri.

Sekve mi neaŭdeble iris plue kaj plue neniun paŝon riskonte, ĝis mi konvinkiĝis havi neniun malamikon antaŭ mi. Kiam la fajro apenaŭ jam ne estas flaranta, mi haltis. Ĉi tio estis la kritika punkto, la decidonta loko, kaj mi sidiĝis malsupren por atendi. Kiam la persukantoj kampis, tiam ili ne venis kaj ni devis morgaŭ matene renkonti ili; kiam ili plurajdas malgraŭ la malheleco, tiam la fumo devis tuŝi ĉi tie iliajn nazojn kaj verŝajne ili haltus por konsiliĝi.


Atendinte ĉirkaŭ unu horo mi diris min, ke mia vojo estis sensukcesa kaj la renkonto okazos morgaŭ. Mi stariĝis por reveni. Tiumomente mi kredis, kvazaŭ mi aŭdus de malsupre brueton; mi haltis kaj aŭskultis. Jes, iu venis. Tuj mi kaŭriĝis teren post arbusto.

La brueto proksimiĝis; mi perceptis la obtuzan hufpaŝon de ĉevaloj sur la mola herbtero; ili nur povis esti maksimume tri. Nun mi vidis la rajdantojn; ili estis nur du kaj pli precize indianoj.

Ĉar ili sidis alte en la selo, mi povis percepti klare la iliajn figurojn kontraŭ la ĉielo. Ili rajdis senhalte preter mi; mi flanke glitiris apud ili. Se mi kaŭzis ĉe tio mallaŭtan brueton, tiam ĝi estis supersonata de la paŝoj de la ĉevaloj. Cetere mi ne longe devis sekvi ilin, ĉar la unu subite haltis, aŭdeble sorbis la aeron kaj diris per la lingvo de la komanĉoj, kiu mi bone konas kaj estas simila al tiu de la ŝoŝonoj:

«Uf! Ĉu ne odoras je fumo?»

La aliuloj ankaŭ flarumi kaj respondis tiam:

«Jes, tio estas fumo.»

«La blanka hundo estas tiel nesingarda ekbruligi fajron.»

«Ĉar li faris tion, li ne povas esti fama militanto, ĉar tiu ne estus farinta tiun gravan nesingardecon.»

«Jes, li estas tute normala kaj neesperta militanto kaj ne kaŭzos malfacilaĵojn por ni preni la skalpon de li.»

«Sekve sufiĉis, ke nur ambaŭ ni postiris lin. Mia frato volis kampi, kiam malheliĝis. Kiel bone, ke li postrajdis min, kiam mi plurajdis! Ni alportos la skalpon kaj tuj reiris al la Saskuankujo [Blua Akvo], kien antaŭiris niaj militantoj.»

Ili deĉevaliĝis de la bestoj kaj alligis tiujn; tiam ili kaŝiris plue, mi post ili. Ili direktis sian atenton nur antaŭen; mi estis nur ok paŝoj fora de la lasta de ambaŭ. Ĉu mi atendu, ĝis ili kaŝiĝi ĉe nia fajro en la arbustojn? Ne; tiu estus granda eraro. Mi nun devis ataki ilin kaj ne hezitis.


Mi enmetis la tranĉilon kaj tiris la revolveron. Tri, kvar rapidaj, longaj saltoj, mi atingis la postulon kaj batis al li la prenilon de la armilo tiamaniere al la kapo, ke li falas teren.

La antaŭiranto aŭdis tion, haltis, revidis kaj demandis:

«Kio estis tio? Kion faris mia frato...»

Li ne povis pluparoli; mi estis saltinta al li, kaptis per la maldekstra mano la kolon kaj donis baton al li per la dekstra, ke ankaŭ li falas teren. Ili kunhavis lazojn; mi kuŝigis la senkonsciulojn kune per la dorsoj kaj volvis la nedisŝireblajn rimenojn tiel fortike de supre al malsupre ĉirkaŭ si, ke ili certe ne povos movi post siaj vekiĝoj. Ĉar eblis ilin forruliĝi, tial mi trenis ilin al la proksima arbo kaj firmligis ilin al tio. Nun ili neniukaze povis malligi kaj mi reiris al nia kampo.

Tie alveninte mi diris nenion, saltis trans la rivereton kaj kuŝiĝis teren tie, kie mi kuŝis antaŭe. Olda Vablo esplore rigardis min. La aliuloj ja ne estis notintaj mian longan foreston.

«Vi ne estis ĉi tie, sinjoro, kaj sekve ne scias, kio dume estis priparolita. Mi do ne rajdos supren al la trupkampo.» Diris li.

«Ĉu al vi venis alia ideo?» Demandis mi. «Ĉu eble nova plano?»

«Jes. Mi forgesis ion, pri tio mi tuj povus pensi. Ĉu vi aŭdis pri Olda Bategmano?»

«Certe.»

«Nu, tiu ĉasisto troviĝas en la proksimo de la Riopeko; mi havas la volon serĉi lin kaj peti helpon. Ĉu vi opinias, ke li koncedos ĝin al ni?»

«Mi estas konvinka.»

«Pah!» Interdiris Vebstero per aĉa sono. «Kiel S-ro Karlo povas scii, kion tia viro kiel Olda Bategmano faros aŭ lasos!»

«Nu, tiel nescia, kiel vi opinias, mi ja ne estas.» Defendis mi min. «Se mi ankaŭ ne apartenas al la famaj okcidentviroj, tamen mi eble ne farus tiajn erarojn, kiel vi faris.»


«Ĉu ni? Ĉu erarojn?»

«Jes. Vi lasis surprizi de S-ro Kutero sen noti sian proksimiĝon.»

«Ĉu vi do notis ĝin?»

«Jes.»

«Ne rakontu tian babilaĵon, S-ro Karlo!»

«Pah! Mi povas pruvi ĝin. S-ro Kutero, ja diru: Ĉu vi detranĉis branĉon por povi vidi pli bone, kiam vi kuŝas tie en la arbusto?»

«Jes, tio estas prava. Sekve vi vidis tion, sinjoro, alikaze vi ne povas scii ĝin.»

«Se vi vidis ĝin, kial vi ne diris tiam ĝin al ni?» Demandis Vebstero. «Se li estus ruĝulo!»

«Mi sciis, ke li estas blankulo.»

«Neeble!»

«Vi volas esti okcidentviro kaj ne scias, kiel oni distingas dum malhela nokto blankulon de ruĝulo sen vidi lin! Kaj tre pli grandan eraron faris vi. Tia eraro povas kosti vian vivon.»

«Ba! Ja konigu al mi la vivdanĝeran eraron, se vi havas la bonvolon!»

«Tiun deziron mi volas plenumi al vi. Ĉu vi eble povas diri al mi, kion la ruĝuloj kutimas fari, kiam li fuĝas de ili?»

«Certe mi povas tion. Ili rajdas post li por kapti lin. Tiun ja scias ĉiu!»

«Nu! Do! S-ro Kutero eskapis de la komanĉoj. Ĉu vi opinias, ke ili ne persekutas lin?»

«Infero kaj malbeno!» Do vokis Olda Vablo kaj batis sin per la mano al la frunto. «Tio estas vere korekta, sinjoro. Kiamaniere mi povis tute neatenti tiun riskon! La ruĝuloj certe estas post mi kaj provos ĉion por haviĝi min.»

«Kaj vi ja ne postenigis tie gardantojn!»

«Tiu tuj faru.»

«Sed ĝi ne sufiĉas.»

«Kion ankoraŭ, sinjoro? Diru ĝin rapide! Mi faros, kion vi kredas necesan.»

Nun estis al mi vera ĝuo vidi la vizaĝojn de la aliuloj.


Ili mire rigardis de li al mi ĉi-transen kaj de mi al li transen kaj Vebstero demandis lin farante grandajn okulojn:

«Kion tiu viro kredos necesan? Ĉu vi ja pensas, ke S-ro Karlo scios, kio devos okazi en situacio kiel nia?»

«Jes, tiun pensas mi.» Respondis la demandito. «Vi ja aŭdis, ke li plie celis nian sekurecon ol ni mem. Do, S-ro Karlo, kion vi konsilias al ni?»

Mi diris:

«Kiam la persekutantoj venas, ili devos flari nian fajron. Eble ili jam estas ĉi tie por kaŝiri nin. Mi en via situacio elsendus kelkajn skoltojn, kiuj devas esplori la vojon tiel longe, kiel la odoro de la fumo etendiĝas.»

«Bone, sinjoro, tre bone! Ni neniumomente hezitos fari tiun. S-ro Vebstero, lasu iri tri aŭ kvar da viaj viroj por inspekti! Vi komprenas, ke tiu estas necesa.»

«Jes.» Respondis la nomito. «Estas kurioze, ke ni mem ne havis la ideon kaj nun devas diri ĝin al ni malnovaĵulo, kiu ja ne estas okcidentviro. Mi mem kuniros kaj kunvenigos kvar virojn.»

«Sed tiuj malfermu la okulojn kaj ankaŭ la orelojn, alikaze ili vidos kaj aŭdos nenion; estas klare.»

Vebstero elektis kvar da siaj homoj kaj foriris kun ili.

Mi supozis, ke ili trovos la ambaŭ katenitajn komanĉojn kaj iliajn ĉevalojn kaj jam ĝojis antaŭe pro la perpleksaj vizaĝoj.

Tiuj ĉefajraj postrestintoj interparolis malparoleme; mi kuŝis silente en la ombro de la arbustoj kaj atendis la revenon de la skoltoj.

Daŭris multe pli ol unu horo, ĝis ili venis. Antaŭe iris Vebstero; post li sekvis du kun la indianĉevaloj kaj du kune po unu da la komanĉoj; kiujn oni estis disliginta.

Vebstero vokis, antaŭ li atingis la fajron:

«S-ro Kutero, vidu ĉi tien, kion ni alportas ĉi tie!»

Olda Vablo eksaltis, fikse rigardis la ambaŭ ruĝulojn, kiuj nun ree konscias, kaj vokis:


«Du indianoj, du komanĉoj, kiel oni vidas pro la militkoloroj! De kie vi ja havas tiujn?»

«Trovante.»

«Sed malamikajn indianojn ja ne trovas oni, sed oni devas kapti ilin.»

«Tion mi ankaŭ pensis ĝis nun, sed ĝi ne estas korekta. Ni vere trovis ilin, vorte trovis, kune katenitaj kaj aligitaj al arbo. Post malmulta tempo ni ankaŭ trovis iliajn ĉevalojn.»

«Kiu kredu, ke tio estas ebla.»

«Ja, oni povas apenaŭ kredi. Sed kion oni vidas per siaj propraj okuloj, pri tio oni ja ne povas dubi. Kiu subigis kaj katenis ilin? Devas esti proksime blankuloj, kiuj faris ĝin sen scii, ke ni troviĝas ĉi tie.»

En tiu tempo la maljunulo ĵetis al mi mallongan rigardon, kapjesis kaj diris:

«Jes, blankuloj; sed ne estis kelkaj, sed nur estis unu.»

«Ĉu unu?»

«Jes. Ĉu la ruĝuloj estas vunditaj?»

«Ne. Ne. Ne estas videbla pri vundo.»

«Sekve neniu batalo antaŭokazis; ili estis subigataj sen povi defendi sin. Pensu unufoje pri la okcidentviro, kies nomon antaŭe nomis mi!»

«Be! Ĉu vi parolas pri Olda Bategmano? Ĉu li terenbatis kaj katenis ilin?»

«Ĝi ne estas alia.»

«Sekve vi pravis, kiam vi opiniis, ke li troviĝas en la ĉirkaŭejo. Ni devas serĉi lin.»

«Ne necesas serĉi lin. Li certe scias, ke ni estas ĉi tie kaj atendas lian helpon. Fidu tion, ke li certe vidigos sin je la ĝusta tempo!»

«Vi ja parolas apenaŭ tiele, kvazaŭ li estas ĉiuscia, S-ro Kutero! Li estas ja nur homo kaj povas nur scii, ke li vidas kaj aŭdas. Sed ni ne kverelu inter ni, sinjoro! Pli bone diru al ni, kio okazu al tiuj ambaŭ kaptitoj? Ĉu vi ja ne opinias, ke ni kunprenos? Ĉi tio estus ŝarĝo por ni kaj krome ne sendanĝera. Sed ni ankaŭ ne povas liberdoni ilin.»

«Tio estus stultaĵo; estas klare.»


«Sekve kuglo en la kapon; tiu estas la plej bona; tiam ni estas seniĝitaj kaj ili meritis ĝin.»

«Ja ne agu tro frue, sinjoro! Ni ne kaptis la ambaŭ sed Olda Bategmano. Vi ja aŭdis, ke tiu nur mortigas ruĝulon, kiam li nepre estas devigata por tio.»

«Tio ne koncernas min. Unue ne estas certe, ke li troviĝas ĉi tie; krome la viraĉoj ne estas liaj kaptitoj, sed la niaj, kaj trie – nu trie ni nun interkonsiliĝos pri ili kaj lasos paroli la leĝon de la prerio. Ĉu vi certe faras kune?»

«Ne. Tiuj ĉi indianoj ne koncernas min. Sed aŭskulti, tion faros mi.»

«Mi havas nenion kontraŭ tio. Do ĝi komencu!»

La ambaŭ komanĉoj kuŝis katenitaj sur la tero apud la fajro, apud tiun la blankuloj sidiĝis pro interkonsiliĝo. Ĉu la ruĝuloj komprenis la anglan kaj sekve sciis, kio estis parolita, oni ne rimarkis ĝin al ili. Por ne adigi la interkonsiliĝo nur daŭris kelkajn minutojn kaj ĝia rezulto estis, ke la kaptitoj tuj estu pafotaj. Nur Ŝuo Holejo voĉdonis kontraŭ la juĝo.

Vebstero ankaŭ vere faris rapidan procedon; li ordonis tri da liaj homoj forporti la kaptitojn kaj ekzekuti la juĝon en la proksimo.

Tiam mi kredis konvene finfine ankaŭ diri vorton.

«Haltu, S-ro Vebstero! Atendu pluan tempeton! Dum via savanjuĝejo okazis eraro, kiu malvalidigas la juĝon.»

«Kion vi scias pri savanjuĝejo! Pri kiu eraro parolas vi?»

«Vere ili estas kelkaj. Unue unu ne kunkonsiliĝis, kiu devis kunparoli.»

«S-ro Kutero ja ne volis.»

«Pri tiu mi ne parolas, sed mi. Mi apartenas al la grupo kaj ne devas ekskludita de tia grava juĝdebato.»

«Kion ne diras vi!» Ridis Vebstero. «Vi neniel apartenas al nia grupo, sed vi nur estas sub ĝia gardo; tio estas la fakto, sinjoro. Se ni fortiros la manon, vi estas sendanĝera nenian momenton plue.»


«Tiuj estas opinioj, S-ro Vebstero, pri tio mi ne volas disputi kun vi. Do ni lasu mian personon ekster la afero! La dua eraro estas tiu, ke vi parolis kun la ruĝuloj nenian solan vorton. Oni ja kondamnis neniun al morto sen pridemandadi lin antaŭe! Kaj finfine kaptito kaj sia vivo estas nur la propraĵo de la venkinto, ne la de aliulo. Sed kiu de vi povas aserti vinkinte kaj kaptinte la komanĉojn?»

«Ne diru tiajn stultaĵojn! Tiuj viroj estas propraĵo de ni, aŭ alikaze vi povas diri nin, kiu estis la mistera viro, kiu venkis ilin kaj nun ne vidigas sin.»

«Mi povas diri kaj li ne kaŝiĝism sed li vidigis sin, S-ro Vebstero.»

«Tiam montru lin al mi!» Ridis li.

«Li kuŝas antaŭ vi; mi estas mem.»

«Ĉu vi? Ba! Vi, vi volis venkinta kaj kateninta la ruĝulojn?! Se vi sukcesas venki batale nur unu solan indianon kaj kateni lin vive, kiel tiuj ĉi tie, tiam mi estis neniam okcidentviro!»

«Bone, tiam vi estis neniu.»

«Oho! Tion sukcesi, por tio oni bezonas la potencon de Olda Bategmano. Ĉu vi pretendas havi ĝin?»

«Ne pretendi, sed pruvi. Atentemu!»

Mi restis kuŝe dum la disputo sur la tero.

Nun mi stariĝis, prenis lin per la dekstra mano ĉe la zono, kelkfoje svingis lin ĉirkaŭ mia kapo, ĝis li laŭte ekvokas, remetis lin tiam certe sur liaj gamboj kaj demandis:

«Ĉu tio sufiĉas aŭ mi montru vin, kiel estas, kiam vi ricevas mian pugnon al la kapo?»

Antaŭ li povas respondi, unu da la kaptitoj elvokis per laŭta voĉo:

«Olda Bategmano! Tio estas Olda Bategmano!»

«Li ne povis rimarki min antaŭe, ĉar mi kuŝis en la ombro, sed nun li estis vidinta en la lumo de la fajro mian stariĝitan figuron.

Mi iris al li kaj demandis:

«Ĉu la kaptita militanto de la komanĉoj konas min?»

«Jes.» Respondis li.

«Kie vi vidis min?»


«En la Janoestakado. Mi troviĝis inter la dudek militantoj, kiuj renkonte rajdis al sia tribestro Tevuaŝoho [Fajroŝtono] kaj lia filo Ŝibabiko [Ferkoro] por protekti ilin kontraŭ la ‹Vulturoj›. Bedaŭrinde ni venis tro malfrue; Tevuaŝoho jam estis viktimo de la kugloj de la murdistoj.»

«Tio estas ĝusta. Vi parolas la lingvon de la palvizaĝuloj tre bone kaj sekve komprenis, kio estis parolita ĉi tie?»

«Jes. Ni ankaŭ aŭdis, ke Olda Bategmano pledi pri nia vivo.»

«Tion faras mi ĉiam. Mi estas amiko de la ruĝaj militantoj kaj bedaŭras, kiam ili levas siajn tomahokojn kontraŭ la palvizaĝuloj, ĉar mi scias, ke ili ja unufoje povas venki, sed des pli certe detruiĝos. Ankaŭ vi sciiĝu, ke mi ne volas la morton de la ruĝaj viroj.»

«Ni estas kuraĝaj militantoj kaj tial ni ne timas la morton.»

«Tion scias mi; sed la vivo tamen estas pli bone ol la morto kaj estas nenia gloro por vi, se via tribo sciiĝis, ke vi estas sen ia batalo venkitaj kaj tiam pafitaj. Dependos de viaj respondoj, ĉu mi donacos al vi la vivon. Kio estas la nomo de la tribestro, al kiu obeas via tribo?»

«Estas Vupaumugo, kiu neniam estas venkita.»

«Kie troviĝas la tendoj de viaj vilaĝoj?»

«Tion ne diras mi.»

«Ĉu viaj militantoj ekmarŝis pro batalo?»

«Jes.»

«Kiom da kapoj estas ili?»

«Mi silentas.»

«Kie ili troviĝas nun?»

«Mi ne scias.»

«Kontraŭ kiun marŝas ili?»

«Mi scias sed ne malkaŝos ĝin.»

«Vi estas diskreta kaj sekve kapabla militanto, kiu preferas riski sian vivon anstataŭ perfidi la siajn. Tio devas bone plaĉi ĉiun bravan viron. Iru hejmen kaj diru al viaj tribestroj kaj al ĉiuj viaj viroj, ke Olda Bategmano aprezas la kuraĝon kaj la diskretecon!»


Mi malsuprenfleksiĝis por liberigi ilin de iliaj katenoj.

Kiam ĉi tiu estis farita, ili ekstariĝis kaj tiu, kiu parolis ĝis nun, vokis:

«Olda Bategmano malkatenas nin kaj diras, ke ni iru hejmen. Ĉu sekve ni estas liberaj kaj povas iri, kien volas ni?»

«Jes.»

«Kio okazos niajn armilojn kaj ĉevalojn?»

«Tiujn vi nun ricevas. Olda Bategmano ne estas ŝtelisto aŭ rabisto, kiu forprenas fremdan posedaĵon.»

«Uf, uf! Olda Bategmano neniam antaŭe rompis sian promeson; li estas la plej nobla de la palvizaĝuloj. Ni rakontos ĝin, kiam ni venos al niaj tendoj.»

«Ekzistas ankoraŭ multaj palvizaĝuloj, kiuj same pensas kiel mi. Ĉi tie kuŝas viaj armiloj kaj tie staras viaj ĉevaloj. Forrajdu! Sed ni treege gardos tiun loko; se vi restos ĉi tie aŭ revenos kaj kaŝe iros al ni, niaj kugloj certe trafos vin.»

«Ni forrajdos sen nur unufoje revidi. Haŭ!»

Neniu de la blankuloj ĝis nun kontraŭdiris ankaŭ nur per unu vorto; sed nun Vebstero iris al mi kaj demandis:

«Ĉu vi serioze opinias tion, sinjoro? Ĉu vi vere volas doni al ili la liberecon?»

«Jes.»

«Ne estu ofendita, sinjoro, sed mi devas diri al vi, ke ĉi tio estas eraro, kiu...»

Tiam mi interrompis lin per la mallonga demando:

«Ĉu vi nun scias, kiu mi estas?»

«Jes.»

«Sekve ne la S-ro Karlo, kiun vi kredis tiel duonan idioton kaj tutan stultulon?»

«Ne, sed Olda Bategmano, sinjoro.»

«Sekve silentu kaj ne komencu ordoni min aŭ kritiki tion, kion faras mi! Vi povas esti bona homo kaj taŭga okcidentviro, sed mi estis trans via kritiko, antaŭ mi faris mian unuan paŝon en la sovaĝan okcidenton. Kiu povas kredi Hatatitlon, la faman virĉevalon de Olda Bategmano, tiel kaleŝa ĉevalo, kiu ne havas la permeson por doni al mi bonajn instruojn. Bastaŭ!»


Post tiu mallaŭdo mi forturniĝis de li kaj lasis resti.

Mi havis mian kaŭzon paroli per tiu tono kun li. Se ni restos kune kaj li persistos en sia memfido, tiam li facile povos igi nin en gravajn malfacilaĵojn; pro tio mia maniero de mallaŭdo, kiun mi alikaze ne propis.

La komanĉoj surĉevaliĝis siajn ĉevalojn, danke kapjesis al mi kaj forrajdis sen noti la aliulojn per unu vido. Ĉi tio estis eĉ tro multa por Olda Vablo, kiu diris nenion, kvankam li ne konsentis al mi.

«Obstinaj viroj!» Grumblis li. «Kvazaŭ ni ne estus ekzistantaj! Ĉu vi ne opinias, ke vi estis tro bonege al vi, S-ro Bategmano?»

«Ne.»

«Mi ne ekpensas juĝi vian agon. Sed eble vi ne estu promesinta, ke ni ne spione sekvos. Se ni volas savi Oldan Certmanon, ni ja devas scii, kien li estas alportita.»

«Mi scias ĝin; mi kaŝe aŭskultis ilin, antaŭ mi batis teren ilin. Ili portis lin al la Saskuankujo, la Blua Akvo.»

«Tio estas bona. Ĉu vi scias, kie ĝi situas, sinjoro?»

«Jes. Mi dufoje estis tie.»

«Sed mi timas, ili raportos tie, kio okazis kaj ke ni venos.»

«Kontraŭe! Ĉu mi liberiĝus la kaptitojn? Ĝuste tio estis ŝakmovo, kiu certe alportos al ni avantaĝon. Cetere mi eĉ ne menciis vorteton pri Olda Certmano. Ili pensos, ke mi aŭ jam ne scias pri li aŭ havas nenian kaŭzon zorgi pri li. Kredu min, S-ro Kutero, mi ne faris eraron. Ni ankoraŭ havas la avantaĝon forhavi la ambaŭ komanĉoj; ili estus treege malkomfortiĝontaj kaj mi ne konsentus pri ilia morto.»

«Vi pravas, sinjoro; estas klare. Ĉu kaj vi vere pensas, ke la viroj ne revenos perfide?»


«Ili ne revenos. Por ne esti nesingardemaj ni volas forlasi tiun lokon, estingi la fajron kaj serĉi alian. Tiu tuj faru.»

Kiam la fajro estis piede estingita, ni rajdis reen mallongan vojon, kie ekzistis taŭga loko. Tie ni kuŝiĝis por dormi posteniginte du gardoj. Mi ankoraŭ longe maldormis kaj tiel longe aŭdis interflustri la kamaradojn.

La temon de ilia mallaŭta interparolo povis imagi mi; ili parolis pri la stranga afero, ke tiu S-ro Karlo faris ŝercon al ili kaj vere estis Olda Bategmano. Ĉiukaze Olda Vablo sentis ne malmultan kontentigon pri tio, ke li ekkonis min unue.