Inter Teksaso kaj Novmeksikio aŭ, alie esprimata, inter la branĉaj etenduloj de la Ozarka Montaro, la Blanka Montaro, la Guadalupa Montaro kaj la Gualpaj Montoj, ĉirkaŭata de la altaĵoj, kiuj limigas la supran fluejon de la Riopeko kaj la fontojn de la Ruĝrivero, de la Brazoso, de la Riokonĉo kaj de la Kolorado, situas vasta, timiga regiono, kiun oni povus nomi Usonan Saharon.

Dezertaj spacoj de seka, arda sablo alternas kun nudaj, fajre warmegaj rokaroj, kiuj ne povas koncedi la plej malmultegan kondiĉon por plej malgranda vegetaĵo. Akre kaj eke la malvarma nokto sekvas la varmegecon de la tago. Nenia nura monto, nenia verda valo interrompas, kiel en la Saharo, la dezerton; nenia puto ĉarmas per viviganta humideco malgrandan oazon; eĉ la stepe imagata transiro de la tre arbaraj montregionoj al la sterila, senviva sablomaro tute mankas, kaj la morto ĉie kontraŭiras nekaŝate la okulon kun sia plej timiga formo. Nur kelktie, oni ne konas la povon, kiu kaŭzas ĉi tion, nura, leda Mezkita arbusto staras, kiel mokante la rigardon, kiu sopiras al verda punkto; same mirante oni kelkfoje renkontas sovaĝan kaktospecon, kiu aŭ nur staras kun solaj ekzempleroj aŭ grupiĝas aŭ dense kaŝas vastajn arojn, sen ke oni povas klariĝi ĝian eston.

La sendito de Vinetuo

Sed nek la Mezkito nek la kakto koncedas ĝojan aspekton; griza kaj bruna  estas iliaj koloroj kaj malbelaj iliaj kreskoj; ili estas kovritaj de dika sablopulvo kaj la bedaŭrinda ĉevalo, kia rajdanto estas tiel malatentema konduki ĝin en tiun kaktan savaĝejon! Ĝi tiamaniere estas lezata de la akrapintaj, tranĉegaj kaj ŝtale malmolaj dornoj je la piedoj, ke ĝi neniam iros ĝuste; la rajdanto devas forlasi la bedaŭrindan beston kaj se li ne mortigos ĝin, ĉi tiam ĝi estos okazata longdaŭre fimortiĝi.

Malgraŭ ĉiuj teruraĵoj, kiujn prezentas ĉi tiu dezerto, la homo riskis eniri ĝin. Vojoj trakondukas supren al Santafeo kaj Fuorto Uniono, transen al Elpaso kaj Elpaso Denorda kaj malsupren al la verdantaj prerioj kaj irigaciigataj arbaroj de Teksaso. Sed pri la vorto «vojoj» ne devas pensi oni kiel en civilizitaj landoj. Ja nura ĉasisto aŭ orserĉisto, grupo de kuraĝaj riskemuloj aŭ ambigua trupo de indianoj rajdas tra la dezerto, ja bovoĉararo, rapida kiel heliko, knaras tra la dezerto, sed ĉi tio, kion ni nomas vojon, ĉi tio ne ekzistas, ankaŭ ne la kvaronhore disiĝantaj vetursulkoj, kion oni trovas en la sudamerika pampo aŭ en la Luneburga Erikejo aŭ en la Brandenburga sablo. Ĉiu rajdas  aŭ veturas sur sia propra vojo, dum la tereno ankoraŭ prezentas markojn, per kio li povas scii, ke li ankoraŭ movas sin en la dezirata direkto. Sed ĉi tiuj markoj ĉesas paŝo post paŝo ankaŭ por la plej sperta okulo kaj de ĉi tie oni faris la disponon montri la direkton per fostoj, kiuj samdistance estis ramataj en la teron.

Tamen la dezerto postulas siajn viktimojn, kiuj estas, se oni konsideras la proporcion, tre pli multnumeraj kaj teruraj ol tiuj de la afrika Saharo aŭ la azia Gobo. Homaj skeletoj, bestaj kadavroj, selaj restaĵoj, veturilaj ruinaĵoj kaj aliaj timigaj restaĵoj troviĝas ĉe la vojo kaj rakontadas sensonajn rakontojn, kiujn ne povas aŭdi la orelo, sed la okulo povas des pli klare vidi kaj la fantazio povas plene kompletigi. Kaj super tio ŝvebas alte en la aero la kadavrogrifoj, kiuj sekvas kun timega persisto ĉiun vivantan movon, kiun ili observas malsupre, kvazaŭ ili scias tute certe, ke ilia certa predo ne povos eskapi.

Ĉu la dezerto estas nomata? La loĝantoj de la najbaraj regionoj donas al ĝi diversajn, jen anglan, jen francan aŭ hispanan nomojn; vaste ĝi estas konata pro la enramitaj fostoj, kiuj markas la vojon, kiel Fostata Ebeno. —

Tiel proksimume mi skribis en antaŭa volumo de miaj verkoj, en kiu la hororo de la terura Fostata Ebeno estis priskribata. Kiam mi diris tie, ke nenia puto kaŭzas senhoman oazon, tiam mi elparolis la komunan konvinkiĝon. Tamen en la dezerto ekzistis oazo, kiu ja estis konata nur tre malmultajn, kaj ĝi estis la loĝejo de la viro, pri kiu Winetuo konigis min per papereto, ke li estos atakata de la komanĉoj, nome Sanagovulpo.

La Sangovulpo. Jam ĉi tiu nomo indikas neordinaran biografion. Ĝia nuna nomposedanto apartenis, kiam li estis infano, al elmigrinta karavano, kiu estis atakita de bando de Fostantoj kaj plene mortigita en la Fostata Ebeno. Farmisto kun nomo Helmerso trovis la prirabitajn mortintojn kaj observis iom vivon en la knabo, en kies kapo granda batvundo oscedis ; li bandaĝis lin kaj prenis lin kun si al Helmersa Hejmo, sia farmdomo. Per zorgema flego la infano travivis la danĝeran lezon kaj ree estiĝis sana, sed li tute estis forgesita ĉion, kio estis antaŭ la atako, do ankaŭ sian nomon. Sed la knabo devis havi nomon kaj, kiam li estis trovita, li estis superfluita de sango kaj vundfebre tre ofte diris la nomon Vulpo, tial Helmerso supozis, ke la infana patro nomiĝis, kaj decidis nomigi lin Sangovulpon.

La knabo kreskis bonege, korpe kaj intelekte, sed neniam li povis devigi sian memoron, rememori iom antaŭ la atako. Li sciis ekzakte, kiel aspektis la viro, de kiu li estis ricevinta la baton; li povis imagi al si lian vizaĝon; sed li plie scias nenion, ankaŭ ne kial li tiel ofte diris la nomon Vulpon. Helmerso ĝojas pri la neordinara puberiĝo de sia flegulo kaj nur ne estis kontenta pri una afero; do li ne kutimis lin al la domo. Lia bieno situis ĉe la norda bordo de la Fostata Ebeno kaj apenaŭ la knabo atingis la aĝon, kiam li povas majstri ĉevalon, tiam li ĉirkaŭrajtis en la dezerto, anstataŭ helpi en la kamparo de sia eduka patro. Tion oni ne povis ŝanĝi malgraŭ ĉiaj klopodoj kaj mallaŭdoj. Kiam unufoje Helmerso neordinare koleras, Sangovulpon deklaris:

«La miuloj estis mortigataj de la ‹vulturoj› de la Fostata kaj mi planas ekstermi ĉiun de la ‹vulturoj›. Por tio necesas, ke mi koniĝos la Fostatan tiel, kiel mi konas miajn poŝojn. Se mi ne estos permesata ĉi tion, tiam mi pli ŝate volas ne vivi.»

Li diris tion per tia emfazo, ke Helmerso opiniis saĝe, ke li devas cedi; ja li ankaŭ planis, la knabon farigi al viro, kiu estos kapabla sugesti respekton al la ‹vulturoj›. Sekve Sangovulpo kreskis kun plena libereco, povis iri aŭ veni, kiam li volis kaj estiĝis tia kuraĝa rajdanto kaj armilolerta pafanto, ke mem Vinetuo ne rifuzis sian admiron, kiam poste li koniĝas lin. Helmerso estis naskite germana kaj la patroj de Sangovulvo ŝajnis ankaŭ esti germanoj. Ĉia antaŭo estis malaperinta el lia memoro kaj li ne pli rapide lernis la anglan lingvon ol ia alia infano; sed la germana lingvo estis tiel malfacila por li, ke oni devas supozi ĉiukaze, ke li parolis ĝin antaŭe.

Kio afero nu estis kun la «fostviroj» aŭ la «vulturoj janoestkadaj»? Estis dirate, ke la tielnomigataj vojoj, kiuj kondukas tra la dezerto, de tie, kie la naturaj markoj ĉesas, estas markitaj per fostoj. Krom la honestaj homoj, kiuj uzas la vojojn, ankaŭ ekzistis aliaj, kiu morale estis bankrotitaj kaj malamis la laboradon, mizeraj homoj, kiuj devis eviti la loĝatan orienton, ĉar ili timiĝas tuŝi la kriminalan juĝiston, senskrupulaj kanajloj, kiuj ne havis iom perdi kaj, ĉar iliaj vivoj havas neniajn valorojn, ankaŭ neniel respektis ĉi tiujn de aliaj homoj. Ili vivis per nenio krom rabo kaj por tio la Janoestakado prezentas, kvankam ne la plej profitdonan, sed la plej diskretan ĉasdistrikton. Ili havis siajn kaŝejon ĉe la dezerta bordo kaj proksime ĉe la vojoj embuskis vojaĝantojn, kiuj volis tra la Janoestakado. Al ĉi tiuj aliĝis ili aŭ kiel nura akompananto aŭ gvidanto kaj antaŭsendis siajn aliancanojn, por forigi la fostojn kaj falsedirekte reenmeti; ĉi tial la esprimo fostviroj. Tiu sekvis ĉi tiujn fostojn, kiu estis kondukata de la korekta vojo en la pereonl li mortiĝis la fian morton pro soifo, se li ne estis mortigata jam antaŭe, kaj sia propaĵo falis al la homaj aŭ pli ekzakte senhomiĝitaj vulturoj janoestakadaj.

Tiel estiĝis, ke la ostaroj de centaj kaj multcentaj homoj paliĝas, dum neniu scias, kien la malfeliĉantoj estas venintaj.

La karavano, al kiu Sangovulpo apartenas, ankaŭ estiĝis viktimo de fostvira bando. La teruregaj bildoj estis memortenitaj; pro tio la pasia deziro en li ekstermi ĝislaste ĉi tiujn vulturojn, kaj tiel kuraĝa kaj malfacila la tasko estis, li havis ĉiujn necesajn ecojn, kiujn li bezonas por realigi.

Li trairis iom post iom la Janoestakadon ĉiudirekte; li koniĝis ĉiun ejeton de la dezerto; li lernis ĉiujn ĝiajn riskojn kaj estis tiel feliĉe, kio treege faciligis la realigon de liaj planoj, trovi for en la dezerto verdan oazon kun akvo. Ĉi tio havis tiel valoron kaj pli, kiel li haviĝus cent aliancanojn.

Li tenis ĉi tiun lokon en sekreto. Neniu homo, ankaŭ ne Helmerso, kiun li dankas pri sia vivo, sciiĝis pri tio. Li konstruis iom post iom por si dometon ĉe la akvo kaj plantis surmure dense proliferantajn marakujojn. Li kaptis sovaĝajn ĉevalojn kaj sekrete porti ilin al tie por ĉiam havi ripozatajn ĉevalojn, kiam unu estas rajdita laciĝe. Tio donis al liaj movoj rapidecon, kiun alikaze li ne povas havi; pro tio estis eble al li, nun esti en tiu flanko kaj iom poste en la kontraŭa flanko. Li transportis provizojn kaj pafaĵojn al la dometo. Sed por kulturi la oazon kaj la tie-estantajn ĉevalojn dum lia forestado li bezonis personon, kiun li povos fidi, pri kiu li povos kredi, ke li ne perfidos lian sekreton. Maljuna negrino kun nomo Sano, kiu tre amis lin, akzeptis lian proponon. Ŝi vivis kelkjare en la forta senhomeco sen forsopiri el la dometo kaj estis recompencata por tiu fido per tia maniero, kiu verŝis la plej serenan sunbrilon pri ŝiaj lastjaraj tagoj. Do ŝi estis estinta en Tenesio sklavino de plantisto, kiu forŝiris ŝian nuran kindon, estis knabon, kaj vendis. Poste ankaŭ ŝi estis ŝakrata kaj bolvata per iaj ventoj ĝis la Fosto Enmetita; neniam ŝi povis forgesi sian knabon, sian Bobon; li estis ŝia penso dum tago kaj nokto kaj ŝi ĵuris, ke ŝi ne mortiĝos sen revidi lin. Nun ni venis en la Janoestakadon kaj koniĝis Sangovulpon. Kun ni estis okcidentwiro, kies nedisigebla akompananto estis negro, lia antaŭa servisto. La nigrulo nomis Bobo kaj montriĝis por nia ĝoja surprizo kaj la ravo de la maljuna Sano, ke li estis la vendita negroknabo de Tenesio. De ĉi tiam ili restis kune.

De ĉi tiu momento, kiam Sano estis venita en lian dometon, Sangovulpo tiamaniere, kiel li deziris, povis realigi siajn planojn. Li montriĝis iom post iom pli malofte ĉe sia eduka patro; sed iam li venas, lia patro ĉiam povis rakonti ian novaĵon kaj la novaĵo preskaŭ ĉiam koncernis la morton de fostviro. Oni trovis ĉi tie aŭ tie la kadavron de homo, kiu estis pafita tute ekzakte tra la frunto, kaj kiam oni traserĉas la enhavon de liajn poŝojn, tiam oni certe trovas aĵojn, kiuj devenis de rabo kaj pruvis, ke la mortito apartenis al la fostviroj.

Tiaj okazoj ripetiĝis iom post iom pli ofte kaj la truo en la frunto baldaŭ estis rigardata kiel netrompa pruvo, ke oni devas opinii la trafiton punita vulturo. Sed kiu estis la mistera venĝanto? Neniu sciis tion kaj mem Helmerso ne supozis ion.

Ne estis mirige, ke baldaŭ legendo post legendo estiĝis pri la venĝanto. Ekzistis homoj, kiuj kredis vidi lin, en la forejo sagrapide preterrajdante, neniam tiel proksimume, ke ili povas percepti klare lin. Oni rakontis, ke li portas surmetite la dense vilan haŭton de blanka bubalo, al kiu la kranio estis lasita, kio donis teruran eksteraĵon al li. Hodiaŭ vendisto kredas, ke li vidis lin en la suda loko de la Janoestakado, kaj trovis post unu horo mortiton pafitan tra la frunto; morgaŭ vojaĝa grupo kredos, ke ili aŭdas ĉe la orienta bordo de la dezerto pafilkrakon; rajdanto pensorapide malaperis ĉe la horizonto kaj kiam ili venas al la koncerna loko, homo tie kuŝas morte etendita kaj trafita. Unu tago poste homoj gastiĝis ĉe Helmerso, kiuj kredis, ke ili vidis rajdanton, kiu iuloke aperis, pretergalopis kaj aliloke malaperis. Fine do la superstiĉo ekkaptis ĉi tiun enigman personon: la rajdanto estis nenia homo sed supernatura estaĵo, kiu flugis per la fulma rapideco de Janoestakada fino al alia. Kiel mortemulo farus tian rapidecon kaj kun tia certeco distingus inter la rabisto kaj la honestulo! «La fantomo de la Janoestakado rapidiris super la dezerto», oni rakontis; «la venĝanta fantomo denove kaptis fostviron.»

La honestaj homoj sentis sin senŝarĝa. La fostviroj restis pli kune; ili ne riskis iri en la dezerton nure aŭ malgrandgrupe, sed ili realigis siajn krimajn entreprenojn per pli grandaj grupoj. Sed ankaŭ ĉi tio donis nenias certecon. Ili kampis kun dudek kaj pli multaj personoj; ekde pafis kaj refoje pafis kaj du da ili estis trafitaj tra la frunto; sed proksime al ili la hufrapo de forrapidanta ĉevalo eksonis.

Ĉi tiam estis, kiam mi venas, kiel supre skribite, kun pluraj okcidentviroj al Helmerso por trarajdi la Janoestakadon kaj transe renkonti Vinetuon. Ni sciiĝis tie, ke antaŭ ni estas elmigrantkaravano, kiu ankaŭ volas tra la dezerto. Kelkaj personoj, kiujn ni vidis ĉe Helmerso, suspektiĝis al mi; mi sekvas, kiam ili foris, iliajn spurojn kaj venis al la konvinko, ke la elmigrantoj estas miskondukotaj. La kondukanto, kiun li fidis, estis fostviro kaj siaj kamaradoj atendis la viktimojn. Ekrapide ni ekrajdis por doni helpon al la minacatoj.

Dum la sama tempo Vinetuo, kiu atendis min, renkontis trupon de komanĉoj, kiujn li tiutempe ne devis eviti, ĉar tiumomente estis paco inter ili kaj la apaĉoj. De ili li sciiĝis, ke ili kontraŭrajdas en la Janoestakadon al sia tribestro, kiu venos tra la dezerto sed estas en granda danĝero, ĉar grava nombro de fostviroj kuniĝis, kiuj ŝajnis intenci ian atakon. Tio estis ĉi tiuj vulturoj, kiujn mi malkovris. Ĉar Vinetuo sciis, ke mi laŭ nia interkonsento ankaŭ jam estus proksime, li maltrankvileĝis pri mi kaj decidis ne atendi min sed ankaŭ kontraŭrajdi al mi. Sekve li proponis sian akompanon al la komanĉoj kaj tiuj ŝate akcepti lian proponon, ĉar do povus esti avantaĝe por ili kaj ilia tribestro, se ili havas akampane viron kiel Vinetuon.

Ĉi tial la Janoestakado, kiu alitempe estis tre senhoma, nun estis vivata de kvar grupoj, el kiuj tri movis sin en la saman direkton; la elmigrantoj laŭplane estis kondukitaj de la perfidema kondukanto en la morton, same la fostviroj suden sekvis ilin kaj mi venis kun miaj kamaradoj post ĉi tiuj por malebligi la intencitan agon. De okcidento Vinetuo proksimiĝis kun la komanĉoj, kiuj bedaŭrinde venis tro malfrue, ĉar montriĝis, ke ilia tribestro jam estis mortigita de la vulturoj.

Ĉar ni rajdis suden, la komanĉoj orienten kaj la tempo pro hazardo estis do ekzakte ĝusta, kiel ni estus antaŭfiksitaj, ni devis renkonti ortile kaj pli precize en la proksimo de la oazo, pri kiu tiam ne jam sciis. Sangovulpo ankaŭ sciis kiel ni la intencon de la fostviroj; li volis savi la fremdulojn kaj kontraŭrajdis al ili de sia dezertinsulo por averti antaŭ ĉio. Malfeliĉe anstataŭ ilin li renkontis la vulturojn, kiuj tuj ĉasis lin. Pro la rapideco de sia ĉevalo li savis sin norden kaj renkontis nin, kiujn nun li akompanis. Ni galopis dum tri horoj, sed nur povis atingi la migrantojn, kiam estas mallumiĝite. Ili faris kvarangulon, en kiu ili kampis; iliaj tirbovoj ne povis pluiri pro soifo kaj ankaŭ ili mem estis pereitaj; ilia kondukanto estis traborinta la akvobarelojn; li eskapis, kiam ni venis.

Dum tio Vinetuo atingis la regionon, sen ke mi sciis ĝin, kaj per sia nekomparebla spursento li trovis la fostvirojn. Li rampis al ili, kiuj memkompreneble ne povis fari fajron, kiam la eskapita kondukanto alvenas kaj diras al ili, ke ni estis alvenintaj ĉe la elmigrantoj. Anstataŭ konsideri ĉi tion kiel averto ili ĝojis krome akiri pli grandan predon per ni kaj decidis ataki ni dum la tagiĝo. Vinetuo aŭdis tiun, rerapidis al la komanĉoj kaj venis kun ili al ni. Ĉi tio refoje estis unu de liaj majstroverkoj! Kiel dankema mi estis tiam, ke mi renkontis lin tiel feliĉe kaj ĝusttempe! Lia komanĉgrupo duobligis nian nombron kaj li mem estis nura pli multa ol ili.

Kiam la mateno komenciĝis, ni kaŝe kuŝis post la ĉaroj. La fostviroj venis; ni nombris tridek-kvin. Tiel multnombraj nun ili aperis pro la timo pri la venĝanta fantomo. Ili ne sciis, ke ni sciis pri ilia intenco kaj kredis, ke facila ludo estus. Nia unua salvo trafis ili je kvindek paŝoj kaj ekigis timegon al ili. Estis kaosa volviĝo de homoj brulantaj pro ektimo; la mortantoj kaj gravaj vunditoj falegis; la nuriĝintaj ĉevaloj plimultigis la kaoson; tiam la kaoso finiĝis kaj tiu, kiu povis teni sin en la selo, eskapis suden. Tre eke ni sedis sur niaj ĉevaloj kaj sekve rapidegis ilin. Ĉiuj estis estingataj. La lasta de ili atingis la ĝis nun sekreta oazo de la Sangovulpo. Tie li falegis kun sia ĉevalo kaj refraktiĝis sian nukon. Li estis la fostvirestro kaj eskapis tiel longe nur tial, ĉar li havis la plej rapidan ĉevalon. Ni ekkonis lin kiel fifaman krimulon, kiu estis konata tutregione kun la nomo Ŝtelovulpo. Kaj belega! Sangovulpo plej emocie deklaris nin, ke ĉi tiu estas la viro, kiu tiutempe batis al li la malfermegan kapvundon; oni ne povus dubi pri tio, ĉar li neniam povis forgesi ĉi tiun vizaĝon. La homo nomiĝis Vulpo sed ne Ŝtelovulpo kaj estis la kondukanto de la elmigrantkaravano. Nun oni ja povis facile klarigi, kial la savita knabo dum siaj febrofantazioj elparolis tiel ofte la nomon Vulpo.

Kiom ŝajnis kiel miraklo al ni, ke Sangovulpo tiel neatendite trovis la mortiganton de siaj gepadroj, tiom ankaŭ estis miraklige, kiam montriĝis, ke nia negro Bobo estas la knabo de la maljuna Sano. Kaj kiam ni trovis tempon por doni atento al la loko, ĝi ŝajnis al ni la trian kaj tre pli granda miraklo. Estis ekzistantaj maljunaj ĉasistoj kaj indianoj, kiuj asertis, ke meze en la plej dezerta Janoestakado ekzistus akvejo, kie staras la plej belaj arboj kaj floroj, sed oni ne kredis ilin. Mi mem aŭdis pri tio, sed mi ĉiam dubis pri tio. Nun mi vidis ĝin per propraj okuloj.

Kiam ja mi pensis pri la Saharo, sub kies sabla kaj roka tereno en pli aŭ malpli granda malalto amaso de akvo ekzistas, la oazo ne ŝajnis tiel neklarigebla al mi. La dezerto de la Janoestakado estas separata de la Riopeko per montoĉeno, kiu ofte platiĝis, sed ofte ankaŭ formas kelkajn ĉenojn de altaĵoj, inter kiuj longaj valoj situas. Tiuj mem estas laŭlarge distranĉataj de malvastaj, ravinaj valoj, kiuj fermiĝis al la Janoestakado. Tra tiuj valoj, venantaj de la altejoj, kelkaj malgrandaj akvoj fluas, ĉe kies bordoj arbedoj kaj eĉ arboj povas bone kreski. Tiuj verdaj lokoj situas kiel duoninsuloj en la sablomaron de la Janoestakado. Inter ili herbo trovas sufiĉan nutraĵon. La fluakvoj ĉesas iom post iom, kiam ili tuŝas la sablon; ili ne vaporiĝas. La akvo eniĝas en la malkompaktan grundon kaj devas koncentriĝi tie, kie ĝi trovas firman, nepemerblan bazon. Oni ne devas imagii la Janoestakadon kiel tre horizontalan ebenaĵon sed kiel mallevaĵo, en kies plej malalta loko la akvo devas aperi, hele, klare kaj pure, ĉar ĝi estas filtrita per la sablo.

Bedaŭrinde la longdaŭre gardita sekreto de la Sangovulo nun estis fordonita al nia scio, tamen li adaptiĝis la neeviteblon. Oni povis kredi, ke nun li ne havos kaŭzon dum longa tempo esti la venĝantan fantomon; ni formetis la fostvirojn kaj nuruloj ekzistus ie, tiam ili certe aŭdos pri la morto de la tridek-kvin fostviroj kaj estos avertitaj. La enmigrintoj estis venigataj al la oazo, kie ili restis dum kelkaj tagoj kaj tiam fortiĝe kontinuis sia migrado. Ni akompanis ili ĝis la Riopekon. Ili transiris al Arizono, kie ili senpripense povis rakonti pri la oazo; aŭ oni ne kredus ilian raporton aŭ ne havos ŝancon uzi ĝin. Ni aliaj blankuloj havis pli multajn okazojn veni al la Janoestakado, sed  ni intencis silenti kontraŭ ĉiun pri la verda dezertinsulo.

Alia kazo estis la komanĉoj, kiuj bedaŭrinde ankaŭ sciis la sekreton. Ili ja devis promesi ne paroli pri ĉi tio, sed ni estis konvika, ke ili ne ĉiam plenumos sian promeson. La loko ne estis sen valoro por ilia nacio.

Se oni pensis de ĉi tie, kie ni situis, rektan linion al la okcidento, tiam ĉi tiu trafas trans la rio la plej danĝeran lokon de la fora okcidento. Tie la ĉasregionoj de la komanĉoj kaj apaĉoj tuŝiĝas. Kiu konas la cirkonstancojn, kiu scias, ke daŭra paco ne estos inter ambaŭ nacioj; la reciproka kolero jam estas edukita kaj enmemorigita la geknabojn kaj kiam la Tomahoko de belo inter ili estas enterigata, tiam la plej malgranda kaŭzo sufiĉas denove elterigi ĝin.. Tiaj kaŭzoj povis ekzisti ĉiutage, ĉar la regionoj ne nur bordis, sed ankaŭ situis unu en la aliaj kaj ofte ne ekzakte definitaj. La riproĉon de lima ofendo oni povis haviĝi facile, nekalkulite la cent aliajn kaŭzojn, kiujn oni trovis, kiam oni ja dezirus la batalon. Tial tiuj regionoj tre ŝate estis nomitaj de la okcidentviroj la tondilojn, kio estis tre karakteriza esprimo. La moviĝaj limlinioj malfermiĝis kaj fermiĝis kiel tondiloj kaj tiu, kiu venis inter ili, speciale li estis blankulo, povis ĝoji pri sia feliĉo, se li forvenis sen ia damaĝo.

La oftaj bataloj inter la ambaŭ triboj kutimis ekardis en la tondiloj kaj poste formoviĝis trans la Riopeko; la venkatoj kutime estis pelataj en la Janoestakadon. Kiel avantaĝe estus, se oni havas en la dezerto lokon, kie oni povis kuniĝi kaj ripozi, dum la malamiko kredis, ke oni pereante mortas! Tia loko prezentis la oazo kaj nun la komanĉoj konis ĝin. Ĉu hejme venintaj ili ĉiam silencos pri tio?

Mi ne povis kredi ĝin kaj atentigis Sangovulpon pri la risko, kio devenis por li el la scio de la ruĝuloj. Li prenis ĝi tiel serioza kiel mi kaj diris:

«Vi pravas, sinjoro. Mi gardis mian sekreton dum longdaŭra tempo kaj nun ĝi eke estas fordonita. Pri tio mi mem estas kulpa, ĉar mi estu priskribita hieraŭ la lokon. Jan ne estus malfacile por vi fari tiamaniere, ke la fostviroj ne povis eskapi ĉi tien.»

«Ĉi tio ja estas prava.»

«Tiam nur vi scius ĝin kaj certe ne konigos ian homon. Sed nun estas, ke mi devas atendi viziton de tri partioj.»

«Mi pensas, ke nur de la komanĉoj.»

«Ankaŭ de la apaĉoj!»

«Ne. Ekzistas nur unu apaĉoj, kiu scias tion; tiu estas Vinetuo.»

«Ĉu vi kredas, ke li ne diros hejme?»

«Certe ne, se vi petos lin pri tio.»

«Mi petos lin. Sed la blankuloj!»

«Ankaŭ ili konigos nenion; ĉiuj estas sen escepto diskretaj viroj.»

«Koncedate. Ili ne diros ion al iu, sed notas mian hejmon ĉi tie kaj ree vizitos. Ili ja ŝate povus reveni; sed se ili fari tion, la oazo estos malkaŝita. Ili aŭ siaj spuroj eble estos vidataj de aliuloj, kiuj tiam sekvos ilin. Ĉu ĝi ne estos, sinjoro?»

«Certe. Ni petos ilin, ke ili ne nur silentos, sed ankaŭ neniam revenos ĉi tien.»

«Tio estos tro severa. Povus okazi, ke unu de ili troviĝas en la Janoestakado, estiĝas en danĝeron kaj tiam certe pereos, se li havas permeson iri al la akvo. Tiu kazo estas escepto. Ĉu vi volas paroli tion kun ili, S-ro Bategmano?»

«Plezure.»

«Sed vi kaj Vinetuo estos esceptaj. Vi venu al mi tiel ofte kiel eble kaj vi certe faros tiamaniere, ke nenia homo povos sekvi vin kaj malkaŝi mian dometon.»

«Bone, ni plenumos vian deziron. Kion vi volas fari por protekti vin kontraŭ la vizito de la komanĉoj?»

«Nenion. Ĉu aŭ mi povos konstrui fortreson el mia dometo?»

«Neniel.»

«Ĉu aŭ mi prenos tiom da homojn, ke mi povas defendi atakon?»

«Ankaŭ tio estas malebla.»

«Sekve mi ne povas fari ion. Mi devas lasi la cirkonstancojn, kiel ili estas. La nur ŝanĝo estas, ke Bobo restos ĉi tie ĉe sia patrino; do mi havos helpanton, kiam mi estas ĉi tie, kaj ŝi ne estos nura dum mia foresto.»

Poste mi kelkfoje estis dum la tempo en la oazo kaj sciiĝis, ke Sangovulpo ne ĝenis de neniu komanĉo. Ankaŭ neniu blankulo revizitis ĝin kaj ŝajnis, ke la malkaŝiĝo de la sekreto ne samsignifas la ĝeneralan publikigon. Kio koncernas la vulturojn de la Janoestakado, oni espekte aŭdis nenion dum longa tempo pri ili; tiam estis nuraj raŭboj, kies kaŭzanto estis nura viro, kiun Sangovulpis malkovris kaj kone punis. Ke li estas la venĝanta fantomo, neniu ŝajnis scii krom la tiutempaj atestantoj; ili fide gardis lian sekreton; mi estis en multaj lokoj aŭdanto de la grandiozaj rakontoj pri la fantomo de la Janoestakado kaj neniam aŭdis ian indikon prio tio, kiu faris la fantomludon.

Kiam mi koniĝis Sangovulpon, li ankoraŭ estis juna; oni povas pensi, kia talentulo estis li, ĉar li montris en tiu aĝo kapablecojn, kiuj do mirigis viron kiel Vinetuon. Kion li povis kaj devis estiĝi, se li plue evoluigos tiamaniere!

Kelkaj jaroj sekvis, en kiuj mi ne venis al nordameriko. Tiam mi renkontis Vinetuon en la Negramontetoj kaj sciiĝis, ke Sangovulpo bone fartas kaj ne jam havis viziton de la komanĉoj. Ni disiris supre en Moteto de Misurio por rekuniĝi malsupre en la Patrina Montaro, kaj oni pensas sin, kian impreson mi haviĝis, kiam tie mi legis la paperon de la apaĉo, ke li devos averti Sangovulpon, ĉar la komanĉoj volas ataki lin.

Dum tre longa tempo ili ne intenciis viziti la oazon; kian kaŭzon ili havis fari ĉi tion nun malamike? Ĉu la plano venis de ili aŭ Sanguvulpo iel altiris ilian venĝon? Estis vene nun elparoli tiujn demandojn; poste mi devis haviĝi la respondon de mem.

Pli grava estis la demando, ĉu Vinetuo rekte aŭ nerekte estis rajdinta al la Janoestakado. Li skribis min, ke li volas averti. Sed mi konis la apaĉon tiel bone, ke li ne limigos sin nur averti, sed ankaŭ li aldonos helpon; kaj tiu nur povis konsisti el tio, ke li helpos Sangovulpon per sufiĉan grupo de apaĉoj. Kion de ambaŭ li estis farita? Kiel malfacila la demando ŝajnis, tiel facile oni povis respondi ĝin. Simple koncernas la tempon. Ĉu ĝi estis tro mallonge, tiam Vinetuo tuj rajdis al Sangovulpo; ĉu sed ĝi sufiĉas por venigi helpon, tiam li antaŭe rajdis al la kampo de sia tribo por venigi la sufiĉan nombron de la militantoj.

Kiel Vinetuo povis sciiĝi , ĉu li havos la tempon? Tre simple kiel mi. Li, la neatingebla majstro de kaŝiro, certe rimarkis la komanĉojn, kiujn ni vizitos ĉe la Blua Akvo; se li ne povis kaŝe aŭskulti ilin kaj dum tio sciiĝi, ke ili atendis pluajn cent virojn sub Nalemasiuvo, sed tiam li certe koniĝis pro la kutimaj signoj, ke ili ne rapidas. Verŝajne li renkontis sian tribon antaŭ ĉio.

Eble tio ne estis necesa, ĉar li trovis senditon, kiun li povis sendi tien. La apaĉoj ĉiukase sciiĝis, ke la komanĉoj elterigis la batalhakilon, kaj elsendis skoltojn pro sia certeco. Se Vinetuo renkontis iun, kio estis ebla, tiam li hejmsendis lin kaj mem rajdis al la oazo, ĉar nur li sciis la situon.

Miaj supozoj eĉ pluiĝis, ĉar mi konis mian Vinetuon kaj sciis, kiel zorgeme Vinetuo kutime agis. La tago de mia alveno en la Patrina Montaro estis konata; li diris sin, ke mi trovos la paperon kaj tuj sekvos lin. Mi konis la vojon tute ekzakte kiel li; ne estis malfacile por li determini, en kia regiono mi ĉirkaŭ troviĝis je ia tempo. Se li mem rapidis al la Janoestakado, sekve li devis zorgi, ke liaj militantoj havos fidindan kondukanton al la oazo, kaj tiu kondukanto povis esti nur mi. Tiukaze mi tute certe renkontis apaĉon, kiu havis la taskon atendi kaj sciigi min. Baldaŭ oni vidos, ke mi pravis pri la pensoj de Vinetuo.

Sed nun la tempo ne jam estis. Ni ankoraŭ kampis ĉe la Saskuankujo kaj atendis la tagiĝon por intertrakti kun la komanĉoj. Olda Certmano ja devis rehaviĝi ĉion, kio estis forprenita, speciale siajn armilojn; por tio ni volis liberigi Vupaumugon, ilian kaptitan tribestron.

Ni estis tiome prudentaj ne resti ĉe la bordo, kie la malamikoj kredis nin kaj, ŝirmote de la arbustoj, facile povis ataki nin, sed ni moviĝis iom en la prerion, ĉar tie estis maleble kaŝiri nin.

Tie ni decidis la postenojn kaj la aliuloj povis dormi, se ili volis. Mi ne havis la ideon maldormi ĝis la mateno; oni ne sciis, kiujn klopodoj la sekva tago igis. Mi tre ĝojis vidi Oldan Certmanon per taglumo; nun estis tro malhele rigardi lin. Poste li konfesis, ke li same estis scivolema pri mi. Ni povus interparoli, sed ambaŭ ni ne estis tre parolemaj homoj kaj volis dormi. Sed mi jam nun devis sciis unu aferon; tial mi diris, kiam li etendis sin por ripozi:

«Permesu demandon al mi, sinjoro, antaŭ vifermiĝos la okulojn! Ĉu vi havis intencon kun via rajdado en ĉi tiun regionon?»

«Jes. Mi volis malsupren al la meskaleraj apaĉoj por eble renkonti Vinetuon kaj per lia helpo eble ankaŭ koniĝi vin. Do estas hotinde esti okcidentviron tiom da tempo, sen ke mi vidis Vinetuon kaj Oldan Bategmanon!»

«Ankaŭ ni vin ankoraŭ ne konas; tio tute samas. Sed ni sufiĉe aŭdis pri vi, sinjoro. La dua parto de via deziro vidi min estis plenumigata pli frue, ol vi pensis, kaj la unua parto povos esti kontentata sen rajdi al la Meskaleroj. Ja mi survojas Vinetuon renkonti aliloke.»

«Kie, sinjoro? Kie nun troviĝas li?»

«En la Janoestakado.»

«Jajtago, tio estas brilega! Kun li kaj vi en la danĝera Janoestakado! Ĉu vi kunvenos min, sinjoro?»

«Tre plezure! Ni povos bone bezoni vin kaj vian helpon. Mi rakontos morgaŭ frue la kialon; nun ni necesas dormon por refreŝi energion; provizore mi volas nur diri, ke ĝi estos farumado kun la komanĉoj.»

«Kun tiuj tie ĉi aŭ aliaj?»

«Kun tiuj ĉi kaj aliaj, kiuj certe rakontos ilin. Vi do aŭdis, kio estis paralota de ili. Ĉu ili ne parolis pri la celo de la nuna rajdado?»

«Jes, sed tiel mallaŭte kaj atenteme, ke mi kompreni neniom. Kunvenu min, sinjoro; kunvenu min! Mi ĝojas pri tio, ke mi reguligos la surprizan kapton kontraŭ mi. Kion pensas vi pri mi! Dumjare mi deziris koniĝi vin kaj iamaniere akompani vin, kaj nun la deziro plenumiĝas, tiu okazis tiamaniere, ke mi do devas honti; estas klare, kion diras la Olda Vablo!»

«Pri honto vi ne diru. Mi jam ofte estis kaptita kaj ankaŭ Vinetuo. Treege ĝojas mi, ke mi havis la privilegon komplezeti vin.»

«Mi petegas vin. sinjoro! Tiel eta ne estas ĝi; do mi volus aŭdi, kion vi nomigas grandan! Mi donus multe, se estus kontraŭe, do tiel, ke mi komplezis vin. Do mi esperas, ke mi povos fari saman agon al vi.»

«Mi kredas ĝin okazita kaj pli vole rezignas esti kaptaton de la komanĉoj. Nu ni volas dormi. Bonan nokton, sinjoro!»

«Bonan nokton, S-ro Bategmano! Verŝajne mi dormos pli bone ol transe sur la insulo, kiun mi nur estus forlasonta por esti gvidata torturmorton.»

La malvarmetis kaj miaj vestoj malsekis. Tamen mi profunde dormis je la kvara, kiam mi estis vekata por la lasta vaĉo. Kiam tiu finiĝis  preskaŭ, la tago ekkrepuskiĝis kaj mi baldaŭ havis sufiĉan da lumo por rigardi mian konaton.

Tie li kuŝis antaŭ mi, trankvile dormante, reala giganto je staturo. Liaj egaj membroj tutvestis lede tamen tiel, ke la sunbrunigita brusto estis malkovrata. Lia longa, bruna, silkmola hararo kuŝas kiel kualo suben ĝis la zono kaj ankaŭ endorme, kiam ja la spirita vivo kutimas forlasi la vizaĝon, vidigas sur lia vizaĝo tiomo de tia energio, sen kiu malimagebla estas okcidentviro. Ĝuste tiel, kiel lin vidis mi ĉi tie, mi imagis lin laŭ la multnombraj priskriboj. Neniel pravas imagi al si ĉiun famnoman okcidentkuranton kun tia ĉi staturo. Tiu faras tion – kaj tio efektive okazas ofte – kiu sin ofte sentos tre seniluziigata, kiam li povas vidi la famulon. Kun tia ega staturo famojn ĉasistoj vidis mir nur du: Olda Pafmano kaj Olda Certmano. Oni ja ofte spertas, ke staturaj gigantoj havas infaneman karakteron kaj ne konas nek batalemecon nek batalscipovon, dum malpli staturetaj homoj lasas sin pli prefere disŝirigi anstataŭ fuĝe eskapi. La vivo en la savaĝa okcidento ne helpas formi egan staturon, tamen ĝi igas ferajn muskolojn kaj ŝtalajn tendenojn.

Estis tempo veki la dormantojn; mi faris ĝin, kaj kiam Olda Bategmano rektiĝas, nur nun mi povis fakte vidi, kiel interharmoniis la opaj membroj de lia korpo.

«Bonan matenon, sinjoro!» li salutis min, dume lian rigardon al mi li regis de supre malsupren kaj poste relevigis ĝin je la vizaĝo. «Finfine, finfine mia deziro vidi vi estas plenumigata, ĉar la ion en la hieraŭa vespero oni ne povis nomi vidon. Ĉi tie estas mia mano por la matensaluto kaj ankoraŭfojan dankon pro tio, kion vi riskis pro mi!»

«Ankaŭ mi ĝojegas ekkoni vin. Se taŭgas al vi, do ni volas fide resti kune.»

«Bone, okazos.»

Li streĉiĝis kaj rektiĝis, ekzamenis la manajn kaj piedajn artikojn kaj tiam pluis:

«Mi dormis bone kaj la konsekvencoj de la ligo tute malaperis. Kion ni faros antaŭ ĉio?»

«Ni traktos la tribestron por diri lin, kion de li postulas ni, kaj poste ni sendis la kaptitan indianon transen en la kampejon.»

«Kaj ĝis revenos li, ni matenmanĝegos,» Olda Vablo ekdiris. «Pro kio mi kunportis la amason da viando? Tiu havas manĝon, kiu manĝu; estas klare.»

Ni plezure sekvis la inviton de la maljunulo. Antaŭe ni devis fari al Vupaumugo la intertraktadon; ĉar tiu koncernas Oldan Certmanon, mi opinias, ke li mem komandas la tribestron pri siaj kondiĉoj, kaj do li faris tion. Vupaumugo ja ne hezitis konsenti ilin; li komprenis, ke li ne elvenos pli malsevere. Tiam ni elligis la komanĉon, kiun hieraŭ estis kaptinta Olda Vablo; li ricevis la necesajn ordonojn de la tribestro kaj tiam li foriris por transdiri ilin. Nun ni havis tempon por preni la matenmanĝon.

Post ĉirkaŭ du horoj ni vidis la senditon reveni kun kelkaj indianviroj. Ili kunportis la ĉevalon de Olda Batemano, liajn armilojn kaj ĉiujn aliajn aĵojn, kiuj mankas al li, kaj ankaŭ lian larĝrandaĵan ĉapelon, kiu estis kuŝita sur la insulo. Kiam li deklaris, ke nenio mankas, ni liberdonis la tribestron. Origine ni volis haviĝi la promeson de li ne fari malamikontaĵojn; sed ni diriĝis, ke li ja ne plenumos sian promeson, kaj ĉar per tia postulo la intertraktado estus daŭrigota, tial ni preferis rezigni pri tiu.

Kiam ni estis malkateniginta lin, li faris kelkajn paŝojn por foriĝi, sed ree turnis sin al ni kaj adresis al mi la vortojn:

«La palvizaĝuloj fari facon kun ni; mi demandas ilin, kiom da tempo ĝi daŭru.»

«Tiom vi volas»; mi respondis lin; «ĝi daŭras laŭ via plaĉo.»

«Kial Olda Bategmano ne parolas pli klare? Kial li ne diras fiksan daŭron?»

«Ĉar tion ne povas mi. Ni ne malbonvolemas la ruĝajn virojn kaj volas daŭre amikecas kun ili. Dum la tempo ili daŭradas la pacon je ni, ankaŭ ĉe ni la milita hakilo restos enfose.»

«Uf! Kiun daŭron restos la blankaj viroj en tiu ĉi regiono?»

«Ni tuj ekrajdos.»

«Kien?»

«Demandu la venton, kien iros ĝi! Ĝi blovas ien-tien. Tiajn manierojn ankaŭ havas la okcidenta ĉasisto, kiu neniam povas diri hodiaŭ, kie morgaŭ troviĝos li.»

«Olda Bategmano evitas mian demandon!»

«Mia respondo estas ankaŭ tia, kia estus via, se mi demandus vin.»

«Ne. ĉar mi diros al vi la verecon.»

«Tion do nun volas provi ni. Kiom da tempo la ruĝaj militantoj restos ĉi tie apud la Blua akvo?»

«Dum kelkaj tagoj. Ni alvenis por fiŝadi kaj iros, kiam ni estos faritaj tion.»

«Kien rajdos vi poste?»

«Hejmen al niaj edzinoj kaj infanoj.»

«Estu saĝa kaj agu laŭ viaj vortoj! Ĉiu mensogo samas suksoŝelon, kies kerno estos la puno. Do vi diris, ke vi ne timas Oldan Bategmanon; vi ne devos timi lin krom tiukaze, se vi devigos lin, ke li reguligas aferon kun vi. Mi parolis. Haŭ!»

Li faris fiere defendan mangeston kaj iris; iliaj viroj sekvis lin. Pri liaj konduto kaj vortoj volis interparoli miaj kunuloj; sed mi rapide interrompis la paroladon:

«Miaj sinjoroj, nun ni trankvilas pri tio; poste vi povos interparoli; nun ni devas foren.»

«Ĉu tio estas tiel hasta, sinjoro?» Vebstero demandis. «Ni donis al la ruĝuloj fortan instruon kaj ili gardos sin doni al ni duan eblecon.»

Kontraŭe mi supozas, ke ili trevolas venĝi sin. Estus, ke ili timas nin, sed ili scias same kiel ni, ke atakokaze dek du el ili kontraŭas unu el ni. Ili estis faritaj per Olda Certmanon bonegan kaptaĵon, kiun forprenis ni de ili; ili koleras pri tio kaj klopodegas ne nur kapti lin sed ankaŭ nin. Se ili agresos ĉi tie en la aperta savano, tiam ni ne havos ŝirmon; di ni defendos nin kaj multnombre mortigi ilin sed finfine tamen malvenki. Ne, vi fordevos.»

«Ankaŭ tio ne povos helpi nin, se ja efektive ili intencas kapti nin, tiam ili sekvos nin.»

«Tiam ni povos elekti pli bone taŭgan ejon, ol kiu estas tiu tie ĉi. Ĉiuokaze ili persekutos nin por sciiĝi, kien ni rajdos. Sed ili ne povos foriĝi tro malproksime, ĉar ili volas iri en la Janoestakadon.»

Do ni forrajdis provizita per sufiĉa viandamaso. Mi apudas Oldan Certmanon ĉekape kaj neniu demandis min, kien mi volas direkti min. Ni direktis al la transpasejo, kaj kiam ni estis alvenitaj, mi pelis mian ĉevalon enakven; la aliuloj sekvis min. Sur la transa bordo deĉevaliĝis mi, ligis mian ĉevalon al arbo kaj subensidiĝis. Olda Certmano kaj Olda Vablo tuj faris laŭ mia ekzemplo.

Sed Vebstero kiel la aliuloj restis en la selo kaj demandis:

«Ĉu vi deĉevaliĝas, sinjoro? Ĉu tio aspektas ekzakte tia, kvazaŭ vi volas resti dum longeta tempo?»

«Efektive ni restos ĉi tie, s-ro Vebstero. Ĉu pri tio ja miras vi? Ĉu vi ne komprenas, kial ni rerajdis okcidenten anstataŭ orienten, kien efektive volas ni?»

«Kia demando! Vi ŝajne kredas min tre naivan. La ruĝuloj ne devas scii, ke ni volas orienten, ĉar ni konas ilian militplanon; pro tio antaŭ ĉio nu devos en la kontraŭan direkton por trompi ilin. Sed kial ni haltas jam ĉi tie kaj do trankvile subensidiĝu ni, tio ĉi estas enigmo por mi.»

«Ĉiuokaze jam kelka faro estis enigmo por vi kaj ankaŭ estos al vi pli poste! Komence vi ne forvolis de la Blua Akvo, kvankam tie vi estis elmetataj la plej grandan danĝeron, kaj nun ni troviĝas post la rivero kaj la arbustoj en la plej bona sekureco, tiam vi en la selo gluas kiel muŝo per gluaĵo.»

«Do ĉu vi volas atendi la ruĝulojn?»

«Jes.»

«Sed tio ne necesas! Kiam ili venas, ni devos defendi nin, kaj se ni forrajdas, ne evitos ĉiajn malamikaĵojn; do estus tre pli bone fari la lastan!»

«Por ke ili persekutos niajn spurojn kaj tiam embuskos vespere aŭ nokte, kiam ni ne povas vidi ilin! Kia ruzulo estas vi! Do deĉevaliĝu!»

Vebstero obeu tiun peton, sed dum tio lasis aŭdi senvolan murmuron. Pri tio ĉagreniĝis Olda Vablo kaj bruske parolis al li:

«Kion devas murmuri vi, sinjoro? Senheziteme forrajdu, se ĉi tie ne plaĉas vin. Ĉiukaze mi supozas, ke la regiono, en kiun nun rajdos ni, faros malmultan da ĝojo al vi ĉiuj. Ĉu aŭ iu el ili estis iamfoje en la Janoestakado?»

Li direktis la demandon al siaj kunuloj, kaj kiam vidiĝis, ke neniu estis travaginta la dezerton, tiam li produktis tian priskribon de la dezerto kaj rakontis pri multnombraj malfeliĉokazoj, ke ili komencas timiĝi. Li lasis fari lin, ĉar per tio li senscie laboris laŭ mia deziro.

Ni ne kampis tute apud la akvo, sed post la arbustoj, kiuj staris borde. kaj mi sedis tiel, ke mi povas travidi inter du arbustoj kaj observi la riveran larĝon, sekve la tutan transpasejon. Olda Certmano sidis apude kaj havis la saman elvidon. Ĝuste rakontis Olda Vablo pri rabatako, kiu estis farita en la Janoestakado, kaj ĉar ĉeestis persono, kiun konis mi, mi donis plian atenton al la maljunulo ol la rivero, tiam Olda Certmano ekpuŝis min montrante tra la arbustoj kaj diris:

«Vidu ĉi tien, sijoro; ili venas!»

Olda Vablo pauzigis sian rakonto kaj ni kaŝe observis tra la arbustaron.

Ĉe la transa bordo aperis rajda komanĉaro, kiu konsistis el ĉirkaŭ tridek militantoj, kies vizaĝoj estis kolorigitaj per militkoloroj. Unu, verŝajne la estro, deĉevaliĝis kaj kontemplis tre ekzakte la teron ĉiukaze por vidi, ĉu ni iris enakven aŭ ĉu ni flanken rajdis.

Li vidis, ke estis la unua, reseliĝis kaj rajdis en la akvon; la liaj sekvis lin indiane, unu post alia.

«Kiom nesingardaj estas ili!» Olda Vablo rimarkis. «Ili iras samtempe en la riveron kaj ne sendas cisen iun por certiĝi, ke ni foras. Nun ili ĉiuj venas antaŭ niaj pafiloj. Miaj kugloj pretas servi.»

Li prenas pafprete sian pafilon; sed mi diris:

«Ne estos pafata, sinjoro. Mi atendis lin ĉi tie, ne por mortigi ilin, sed por ŝanĝi ilin pri nia persekuto. Tuj kiam la unua el ili estos sufiĉe proksima, tiam ni vidiĝos; vi direktos la pafilojn al ili, dum mi parolas kun li. Sed pafu nur, se mi lasas paroli mian henripafileton.»

«Kiel vi volas», Olda Vablo murmuris. «Sed estus bli bone, se la tiuj ruĝaj hundoj estus estingigotaj.»

Li ne estis indianamiko kaj sekve ne konsentas pri mia indulgema maniero. Mi atendis, ĝis la estro proksimis nin je dek longoj da ĉevalo; tiam ni salte stariĝis kaj iĝis antaŭ la arbustoj. Ĉiuj niaj pafilok direktis al li kaj la liaj. Ili tuj vidis nin.

«Uf, uf, uf, uf!» Eksonis krioj de miro kaj ekteruro.

«Haltu!» Mi vokis al vi. «Iuj, kiuj plurajdos unu paŝon aŭ levigos sian armilon, estos pafataj!»

Ili ekhaltis; ili povis tion, ĉar iliaj ĉevaloj ne naĝos sed firme surfundis.

«Uf!» La estro kriis. «Olda Bategmano ankoraŭ estas ĉi tie! Kial li kaŝiĝis kaj ne estis plurajdanta, kiel pensis ni?»

«Aĥ, ĉu vi pensis tion?» Mi demandis. «Do vi kredis, ke mi posedas nenian cerbon kaj ne povas pensi, ke vi persekutas nin!»

«Ni ne volis sekvi Oldan Bategmanon.»

«Ja! Kien jen rajdas vi?»

«Je ĉaso.»

«Mi pensas, ke ĉi tie estas vi nur por fiŝi!»

«La plimultajn fiŝas; la ceteraj ĉasas. Ni volas fari viandon por porti ĝin al niaj vigvamoj.»

«Kial vi volas ĉasi sur la cisa flanko de la rivero kaj ne transe?»

«Ĉar ni supozas, ke ni trovos cise pli multan da ĉasbesto.»

«Jes, la ĉasbesto estas ni.»

«Ne, tiuj ĉasbestoj estas la bubaloj kaj antilopoj de la prerio kaj akvovaloj.»

«Ekde kiam la ruĝaj militantoj kutimas kolorigi siajn vizaĝojn, se ili nur intencas ĉasi?»

«Ekde – ekde – ekde–.» Li ne trovis ĝustan respondon kaj pro tio li kolere alvokis min: «Ekde kiam kutimas la ruĝaj militantoj pravigi sin je ĉiu palvizaĝulo pri tio, kion volas aŭ nevolas fari ili?»

«Ekde Olda Bategmano postulas la pravigon! Mi diris Vupaumugon, vian tribestron, ke mi estas amiko de la ruĝaj viroj, sed mi ne indulgos iom, se mi estos atakata.»

«Ni ne volas agresi vin!»

«Do tuj iru kontraŭdirekte!»

«Tion ne faros ni, sed ni preterrajdos por ĉasi!»

«Provu! Neniu el vi pretervenos, sed la rivero pelos laŭflue viajn kadavrojn kaj fluigos alborden.»

«Uf! Kiu komandas ĉi tie, Olda Batemano aŭ la militantoj de la komanĉoj?»

«Olda Bategmano. Vi vidas niajn pafilojn direktitaj al vi; mi ja devas voli, tiam ili ekos, kaj ankaŭ mia sorĉpafileto parolos al vi. Mi donas al vi la tempon, kiun ni blankuloj nomas kvin minutojn; se vi ne estos turnigitaj viajn ĉevalojn por retroiri, tiam neniu el ili povos reveni. Mi parolis!»

Mi prenis la Henripafileton enmane, kvankam mi ne pafpretas al ili, ĉar tio ĉi lacigus min dum kvinminuta daŭro, tamen mi tenis ĝin tiamaniere, ke ĝia buŝo ĝuste direktis al la estro. Li retroturnis sin en la selo kaj parolis kelkajn mallaŭtakn vortojn kun tiuj, kiuj post li haltis en la akvo.; post tiu li returnis al mi.

«Kiom da tempo Olda Bategmano restos apud la rivero?»

«Tiom longe ĝis mi scias, ke la filoj de la komanĉoj ne intencas iun ajn malbonon kontraŭ ni.»

«Tion ĉi ja nun povas scii li!»

«Ne. Ni nun disigos nin kaj vaste okupos la bordon laŭflue kaj kontraŭflue; ĉiuokaze ni vidos ĉiun komanĉon, kiu volas cisen. Unu pafo sufiĉas por rekunigi nin kaj rebati vin. Se ĝis morgaŭ vespere viaj militantoj ne provis atingi la cisan bordon, ni konjektos, ke vi volas la pacon kaj forlasi tiun regionon, en kiun nur venis ni por liberigi Oldan Certmanon.»

«Uf! Ĉu vi fakte iros?»

«Tiam vi jam ne vidos nin; mi diris ĝin kaj mi plenumas mian promeson.»

Ĉi tian promeson mi povis doni sen fari min kulpan pro mensono. Mi estis volita rekte iri al la Janoestakado kaj tiu vojo ne estus kondukinta al la Blua Akvo.

Li ree interparolis kun la postaj kaj denove faris provon je mi:

«Olda Bategmano minacas, ĉar li ne kredas al ni; se ni tamen rajdos antaŭen, do li ne lasos pafi!»

«Mi pafos kaj vi estos la unua, kiu haviĝos mian kuglon engenuen. Cetere ni ne devas atendi plue, ĉar la kvin minutoj estas preteritaj.»

«Uf! Tiam ni rajdos retroen; sed punos Oldan Bategmanon kaj liajn palvizaĝulojn, se dum la tempo ĝis morgaŭ vespere ili riskos kaŝe veni al la Blua Akvo. Ankaŭ ni okupos nian bordon kaj mortigi iujn, kiuj vidiĝos transe. Ankaŭ mi parolis. Haŭ!»

Ili retrorajdis kaj malaperis trans la transpasejo unu post alia malantaŭ la arbustaro. Mi turnis min al Olda Vablo>

«Ja, s-ro Kutero, kion diras vi nun? Ĉu tio ĉi ne estas belegan sukceson? Ili foras!»

«Sed ili revenos!»

«Ne ekideos ili!»

«Ili revenos, mi diras vin. Ili aliloke cisnaĝos.»

«Mi diras vin, ke ili restos transe, ĉar ili kredas mian minacon kiel realan; tio povas eligi ilian kontraŭminacon, ke ankaŭ ili okupos sian bordon. Cetere ili fakte konjektas, ke ni nur venis pro S-ro Certmano kaj ne plu intencas agi kontraŭ ili. Ni estos sekuraj kontraŭ ili.»

«Sed kiam ili okupos sian bordon, ili rimarkos, ke la nia ne estas okupa, kaj tiam li ĉiukaze venos cisen; estas klare!»

«Jes, ili rimarkos ĝin, sed ne tiel rapide, kiel pensas vi. Ili estos devigataj antaŭiri plej singarde. Cisnaĝi ili ne povas por konvinkiĝi; tio estus danĝera por ili. Ĉu cisvidi? Tio estas tro malproksima kaj ne utiligus al ili, ĉar niaj postenoj, se ni restus ĉi tie, staros aperte por vido sed estos tiel inteligentaj kaŝiĝi. Do trian kazon pripensas oni. Ĉu vi pensos ĝin?»

«Ĉu mi? Hm, ne. Sed mi plezure voletas scii, ĉu S-ro Certmano povos pensi la kazon, kiu estas nekona al mi.»

La intenco de la maljunulo estis certa per tiuj vortoj provi la sagacon de Olda Certmano, kaj mi supozis, ke tiu ne konsentos tion; sed la giganta ĉasisto frapis lian ŝultron kaj diris per ĝoja rideto:

«Ĉu vi volas testi min, Olda Vablo? Tio ĝojigos min!»

«Tre ĝojigas min, ke tio ne ofendas vin, sed kontraŭe delektigas vin. Kiam oni aŭdas paroli tiamaniere Oldan Bategmanon, tiam oni kredus, ke li estas ĉioscia; ĉu miras, se oni plezure ekscias, ĉu Olda Certmano ankaŭ scias ion?»

«Tiun peton mi do plenumos al vi, S-ro Kutero. Mi ankaŭ scias ion.»

«Kion?»

«La tria kazo, kiun pensas Olda Certmano, estas la sekvan: La ruĝuloj volas konvinkiĝi, ĉu la randon ni fakte okupas. Tion ne povas vidi ili; rekte transiri ili ne devas dum la vasto, laŭ tiu ni verŝajne troviĝus; sekve ili pli fore iros, naĝos tie trans la riveron kaj cisborde kaŝiros ĉi tien por malkovri niajn postenojn.»

«Ĉu se ili ne trovos iujn, sinjoro? Tiam do okazos, kion mi kredas: Ili postrajdos nin kaj nokte embuskos nin!»

«Tion ĉiuokaze ni devos atendi,» Olda Certmano konsentis la maljunulon. Li estis pruvinta, ke li havas sagacon kaj komprenas min kaj sampensas; sed liajn lastajn vortojn mi ne povis aplaŭdi konsente.

«Ne, ni ne devos atendi, s-ro Certmano. Ne eblas, ke la ruĝuloj atingos ĝis la vespero. Laŭ la suno nun estas ekzakte je la naŭa antaŭtagmeze. Daŭros unu horo, ĝis la komanĉoj, kiuj estis ĉi tie atingi la Saskuankujon. Ili devos raporti, rakonti kaj aŭdi riproĉojn; poste ili interkonsilos kaj tio longete daŭros.»

«Jes, sinjoro; nun mi komprenas vin. Diras ni: raportado kaj interkonsilado necesas du horojn.»

«Bone; tiam estas je la dek dua. Ili venos ĉi tien – estos je la unua. Ili okupos la riveron laŭflue kaj kontraŭflue – denove unu horo, do je la dua. Tiam la skoltoj iros por malproksime laŭ la rivero transnaĝi. Kiom da tempo necesos ili? Minimume unu horon – je la tria. Ili kaŝe iros laŭ la cisa bordo, kion devos fari ili tre gardeme, do tre malrapide. Kiom da tempo ili daŭros, ĝis la tuta bordo estos serĉita senrezulte?»

«Certe tri horojn.»

«Ni vole diras nur du; tiam jam estas je la kvina. Poste ree ili interkonsilos; estos elektate homojn, kiuj persekuti ni laŭ nia spuro. Ankaŭ tio oni povas fari nur tre gardeme kaj per granda tempoperdo, ĉar la ruĝuloj devos kalkuli, ke vi ne forlasis la regionon, sed nur ni nur kurbigis por trompi ilin kaj kaŝe reveni de la alia flanko. Mi taksas, ke almenaŭ unu horon daŭros, ke la komanĉoj konvinkiĝas, ke ni fakte forestas. Do estos, kiam la esenca persekuto komencas, jam je la sesa; tio donas, kiam ni tuj forrajdas, antaŭecon de naŭ horoj. Ĉu ja eblas, ke ni estos atingataj?»

«Pa! Neniakaze!»

«Al ili vidiĝos ĉiokaze nur la spuro, kiun ni faros nun kaj dum la sekvontaj du horoj; morgaŭ ili perceptos eĉ nenion kaj ne povos scii, kien estas ni. Kiam nun ni do rajdos duhore okcidenten kaj ili persekutos nin, tiam kredos ili, ke ni reiris tien, de kie venis ni. Ĉu vi ne opinias, S-ro Certmano?»

«Ĉiuokaze via kalkulo korektas», li kapjesis konsentige, sed pripenseme pludiris: «se per tio ili ne estos gvidataj al la ĝusta iedo, ke tamen ni lerte superruzis ilin.»

«Ĉiuokaze tiun ideon haviĝos ili; sed ili ne haviĝos la korektan, sed la falsan ideon. Ja ili ne pensos, ke ni revenis, sed estos konvinkataj, ke ni nur forlasis la riveron tiel rapide por haviĝi sufiĉan antaŭecon, dum ili senrezulte serĉas, kaj escapi ilian persekuton. Ja, se ili suspektus, ke ni scias, kien volas ili!»

«Tiun ne suspektas ili. Do vi pravas. Kiam ni ekiras tuj, tiam ni povos turni jam post du horoj; ili ne perceptos ĝin.»

«Mi ja havas la konvinkon, ke ili ankoraŭ nun troviĝas transe apud la transpasejo. Di ni ne pavas trinkigi niajn ĉevalojn. Ili vidus tion kaj konkludus, ke ni volas foren. Malgraŭ tio la bestoj baldaŭ havos akvon, ĉar mi ne vojos, sur kiu venis ni, sed ni iros al la rivereton, laŭ kiu la du komanĉoj venis ĉi tien. Ne ni atendu pli longe; estas la ĝusta tempo.»

Ni ekiris kaj rajdis apud la rivero laŭflue, lasante tiom da arbustaro inter ĝi kaj ni, kiom ni povis, por esti nevideblaj por transaj skoltoj. Post ĉirkaŭ unu horo atinginte la enfluejon ni turnis en ties ĉi valon por komence lasi trinki la ĉevalojn kaj poste apud la akvo rajdi kontraŭflue. Sekve nia direkto okcidentiĝis, kvankam ni volis orienten.

Dum la rajdado mi ne trovis tempon por nure paroli kun Olda Certmano; mi estis okupata de la aliaj. La Vablaj rakontoj pri la Janoestakadaj riskoj estis impresintaj peze la aŭdintojn. Apenaŭ ni estis foririntaj la transpasejon, li devis plurakonti. Mi faris miajn diraĵon pri tio kaj pro tio estis petata ankaŭ rakonti, kion tre ĝoje faris mi. Baldaŭ kontentiĝe rimarkis mi, ke la intencita sukceso ne restis fore; la homoj pripensiĝis kaj plipripensiĝis. Tiel, kiel ĝin priskribis mi kaj la maljuna Vablo estis priskribita, ili eĉ ne imagis la Janoestakadon kaj opiniis treege danĝeran aliri tian regionon. Tion ja ili ne diris, sed mi rigardis ĝin ĉe ili; ili intervidis, kio perfidis iliajn pensojn al mi.

Se mi volis forigi tiujn homojn, tiam baldaŭ devos okazi. La plej bona momento por interdisigi estis venonta, kiam post la du preterpasataj horoj ni deviigos el la nuna direkto. Do la rakontojn, kiuj eĉ ne estis troigaĵoj, mi daŭrigis tiel longe, ĝis la tempo preskaŭ plene estis preterfluita; tiam mi retiriĝis por doni al ili okazon, ke ili senateste interŝanĝas iliajn kredojn.

Tiu ruzo gvidis al la dezirata celo. Ili interapude kuniĝis kaj sekrete interparolis. Mi vidis, ke iu konsolas la alian kaj kuraĝigas lin; por kion, tion mi povis pensi.

Mi sciis, ke nun ni atingos baldaŭ malgrandan, mallarĝan rojon, kiu de maldekstre enfluis en la apudan rivereton. Tiu ĉi estis la taŭga lokopor deturni, ĉar la rojo donis la eblecon, kaŝigi nia spuro. Pro tio mi haltis antaŭe iom da vojo kaj diris:

«Miaj sinjoroj, la du horoj preterpasis kaj ni ne plu necesas rajdi okcidenten. Ĉu vi ankaŭ opinias?»

Olda Certmano, Olda Vablo, Vebstero kaj Holejo konsentis. La ceteraj embarasiĝis; ili interŝanĝis komprenplenajn vidojn; la unu puŝis la alian; kaj tiu pludonis la puŝon, ĝis la plejkuraĝulo el ili plenumis la tian, senteblan peton kaj sinrigarde la riskon de nia malaprobo demandis min:

«Ĉu vi iam estis en Elpaso Denorda, sinjoro?»

«Kelkfoje», mi respondis.

«Kiom longe oni necesas por veni de ĉi tie tien?»

«Kiu ekzakte konas la regionon kaj bonĉevale rajdas, tiu povas esti tie post kvin aŭ ses tagoj. Kial vi demandas min pri tiu loko, s-ro Vreno?»

Tio estis la nomo de la viro. Li respondis:

«Tion mi volonte diras al vi, se mi scius, ke vi ne kredas nin malbonajn.»

«Ĉu kredi vin malbonajn? Kial mi faru tion!»

«Ni ne volas esti miskomprenataj. Do ja estas – hm! Estas – hm, hm!»

Li ektuŝis la kolon per la mano; li gratis sin post orelo; ĝi ne volis eliĝi tiel, kiel ĝi eliĝu. Tiam li pluis ĉirkaŭvoje:

«Vi scias, ke origine ni volis malsupren al Teksaso; sed ni nun alie pensis pri ĝin.»

«Ĉu ja?»

«Jes, ja! Kiam hieraŭ vespere vi forestis kun s-ro Kutero de la kampejo, ni parolis pri tio. En Elpaso kaj trans la Riogrando estos do pli multa da troveblo por ni ol en Teksaso. Ĉu vi ne opinias?»

«Kion opinias mi, tio ne gravas; estas nur grave, kion pensas vi.»

«Prave, tre prave! Ni ja pensas, ke estas pli bone, ke ni iros Elpason aŭ fakte trans la Riograndon.»

«Tion diras vi, kvazaŭ ĝi necesus senkulpon, s-ro Vreno?»

«Ĉiuokaze. Ni ja venu kun vi en la Janoestakadon.»

«Ĉu vi venu? Mi pensis, ke vi volis!»

«Jes, ni volis, sed tiam ni alie pripensis. Espere vi ne kredas nin timantojn de la Janoestakado.?»

«Kial mi kredu tion? Ĉar vi ŝanĝis vian decidon? Vi ja estas liberaj viroj kaj do faras, ke vi volas.»

«Tre ĝojante, ke vi opinias tion ĉi. Ni bedaŭrus, se vi kredus nin senkuraĝajn. Ĉu do vi ne kontraŭas, ke ni disigas de vi?»

«Neniom. Sed diru, kiam la disigo okazos.»

«Tuj nun.»

«Kial tuj?»

«Ĉar alikaze ni perdos tempon kaj faros grandan, tute nenecesan ĉirkaŭvojon. Vi ja volas retroiri.»

«Jes, vi pravas pri tio. Se vi volas al la Riogrando, vi devas plurajdi tiudirekten.»

«Kaj vi volas retroturni, ni devas disigi de li ĉi tie, tiom ni bedaŭras tiun ĉi. Nur pro tio estas plifaciligite, ke vi ne koleras pri ĝi.»

«Ĉu koleri? Mi ne povas ekpensi tion ĉi. Vi gardas vian bonsorton kaj fari tion estas rajto kaj devo de ĉiu homo.»

Olda Vablo aŭskultis per la plej indiferenta mieno, sed tiamaniere ne Vebstero kaj Holejo; iliaj vizaĝoj esprimis koleregan miron. Kiam mi estis diritaj miajn lastajn vortojn, Vebstero volege ekdiris:

«Ĉu rajto kaj devo? Tion diris vi tiel senemocie, sinjoro? Ĉi tiuj homoj promesis rajdi en la Janoestakadon kun ni. Ĉu vi scias, kial ili nun ne volas retroiri, s-ro Bategmano? Ĉar ili timas la Janoestakadon; tio ĉi estas!»

«Ni ne pensas ĝib!» Vreno kriis. «Pri timo ne estas parolata.»

«Ho! Vi diris, ke pri tio vi parolis hieraŭ vespere iri al Elpaso anstataŭ Teksaso. Iom da tio mi devus scii, ĉar mi ne forlasis la kampejon dum la tuta tempo; sed mi ne aŭdis iun ajn vorton.»

Ŝuo Holejo konsentis lin.

La vorta kverelo daŭris iom da tempo, ĝis mi montris al ili kaŝan, ne miskompreneblan signon kaj konsentis kun la renegato:

«Ĉiu povas fari kaj lasi, kion volas li. Se tiuj ĉi sinjoroj volas disigi de ni, tiam ni ne havas rajton malhelpi ilin. Ja ni ankaŭ êc estas devaj subteni ilin pri tio.»

«Ankaŭ eĉ subteni!» Vebstero koleris. «Kia subteno do estos ĝi?»

«Ni provizigas ilin.»

«Do ni estus stultaj!»

Olda Vablo supozis, kial mi kondutis tiamaniere, ĉar nun li diris al Vebstero:

«Ĉu stulta? Kiu estas stulta, sinjoro? Do nur tiu ĉi, kiu ne scias, kiu disponas la provizon! Kaj kiu povas disponi ĉi tion? Do ja tiu, kiu alportis ĝin! Kaj tiu estas mi! Kaj mi diras vin, ke mi donas al tiuj homoj tiom da viando, kiom ni ne bezonos. Ĉu ili foriros de ni pro timo aŭ ia aliakaŭzo, tio ne interesas min. Ili ricevos viandon, ĉar ili devos manĝi dumvojaĝe; estas klare. Do tiu volas foren, kiu povas diri ĝin, por ke oni scias, laŭ kio situacias!»

Ili ĉiuj forvolis krom Vebstero Holejo. La ambaŭaj deklaris, ke ili devus honti, ke ili rajdis kun tiaj fimalkuraĝuloj ĝis nun. La rezulto estis, ke la ok viroj ricevis provizon da viando kaj plurajdis post mallonga, nemilda adiaŭo. Holejo silentis; sed Vebstero fidiris.

Mi demandis lin:

«Mi pensas, ke antaŭe vi vidis mian signon. Ĉu vi ankaŭ komprenis ĝin?»

«Jes. Mi lasu foriri la fivirojn.»

«Kial vi ne faras ĝin?»

«Ĉar mi malĝojas pro tiuj.»

«Via malĝojo estas nenecesa. Ni aliaj ĝojas pri tio, ke ili forestas. Ni ensituacios, kiam ni bezonas tutajn virojn, sed ne fimalkuraĝulojn. Kaj se la esprimo fimalkuraĝulo estus tro forta, do ili almenaŭ ne estis personoj, kiujn oni povas aĝfidi.»

Do serena trajto traviziĝis kaj li kontentsone demandis:

«Ĉu kaj min ne forsendos vi?»

«Ne.»

«Ĉu sekve vi kredas, ke vi aĝe fidos min?»

«Hm! Mi opinias, ke mi verŝajne koniĝos kun vi kiel fida viro. Tia estas la afero.»

«Do unue koniĝi!» Olda Vablo akcentis, dum tio li ride skuiĝas siajn membrojn. «Do estu klopodema, s-ro Vebstero, ke vi ne maltrafos viajn venontajn elkojn!»

«Tia mallaŭdo tute ne necesas, s-ro Kutero. Ĝis nun mi ja trafis ĉiun elkon.»

«Ĉu ankaŭ la unuan tiutempe? Pri tion ĉi dubas mi.»

«Ĝin scias vi; mi pruvis ĝin.»

«Jes, estas pruvitate, kion tiutempe trafis vi, tute pruvitate. Ĉu vi scias kion?»

«Nu, kion?» Vebstero demandis nun atentante pri la konduto de la maljunulo.

Tiu ĉi nun li plifaldigis sian vizaĝon, ol ĝis nun havis ĝi, li fermis okulon, vaste malfermis la alian, skuis la brakojn tra la aero kaj poste respondis:

«Azeno pafis vi, azenon! Hahahaha!»

«Kiel – ki – ki – kion? Kiun ajn azenon?»

«Jes, azenon, aŭ plie beston, kion vi kredas azenon, sed kiu fakte estis elkido: la juna ido de la elko!»

Li akcentis la kvin lastajn vortojn fortege elparolante ilin tre rapide.

«La juna ido – de – de – kion vi volas diri per tio?»

«Ke tiumomente blagis vi. Vi eĉ ne intencis pafi la elkon; kontraŭe vi fuĝegis ĝin!»

«Ĉu – fu – ĝe – gis?! Tio ĉi estas kalumnio, kiu – kiu – kiu…!»

«Do kio, kiu – kiu – kiu…? Ĉu vi eĉ ne rampis en la truon, en kiun poste la fibesto enigis sian kapon, dume ĝi forte spiregis vin, ke vi perdis preskaŭ la racion?»

«Ĉu truo? Kian truon?»

«La truo en la ŝtonmuro, en kiun malaperis vi tiel rapide, kiel vi rampis en truon neniam antaŭe dum via tuta vivo!»

Vebstero profunde enspiris kaj diris pro honto preskaŭ balbutante:

«S-ro Kutero, mi ne komprenas vin. La elkon, kiun mi estis pafinta, vi vidis per viaj propraj okuloj!»

«Jes, per miaj propraj okuloj, sed la elkon, kiun estis pafinta la tribestro de la panaŝtoj!»

«De la panaŝtoj! La diablo kaptu min, se mi povas…»

«… pafi elkon?» La maljunulo interrompis lian parolon. «Jes, mi estas konvinka pri tio. La tribestro donacis al vi la elkon pro tio, ke vi estis avertinta lin kontraŭ mi, kaj permesis vin diri, ke vi pafis ĝin. Ĉu estas tiel aŭ ne, S-ro Vebstero?»

«Se – se – kaj – kaj – kaj…», la demandito balbutis tre premate.

«Ne respondu al mi per ‹se› kaj ‹kaj›, sed korekte, kiel kutimas!»

«Oni devis rakonti fabelon al vi!»

«Jes, tiutempe al mi ŝajnis efetive esti fabelon, kiam vi portis la elkon kaj raportas, ke ĝi estas pafita de vi. Tia ajn verdulo, kion estas vi tiumomente, kaj tia gigantega elko! Sed mi do kredis ĝin, ĉar pli poste vi hazarde bonŝancis je pafo. Sed nun finiĝis tiu opinio!»

«Mi pafis ĝin! Kiu estas la fiviro, kiu tree mensogis vin?»

«Ĉu la fiviro? Ĉu mensogis? Vere, tute vere! La fiviro estas vi, vi mem, S-ro Vebstero. Ĉu aŭ vi kontestas, ke vi mem rakontis kaj konfesis ĝin?»

«Ĉu mi mem? Kiun kaj kie?»

«Viajn kunulojn, kiuj forrajdis antaŭe; supre trans la Erarkanjono en la soldata kampejo.»

«Aĥ, tiuj, tiuj ĉi diris ĝin! Bedaurinde ili forestas! Ili devas konfesi la mensogon kaj peti min pro pardono. Kiu rakontis ĝin al vi?»

«Vreno, la honesta Vreno, kiu antaŭe parolis bonege la vorton de la malkuraĝo.»

«Kiam?»

«Ĉi-nokte, kiam ni kune vaĉis kaj mallongigis la tempon per rakontoj»

«Per mensojoj vi devas diri!»

«Ho! Vi opinias povi kontesti, ĉar tiuj homoj forestis. Sed aliuloj estas tie, S-ro Bategmano kaj Ŝuo Holejo; tiuj ĉi ankaŭ sidis apude, kiam vi rakontis ĝin. Ĉu tio estas vera aŭ ne, Holejo?»

Se li direktus la demandon al mi, tiam mi respondus per ŝerco. Sed la honora Holejo severe deklaris:

«Jes, tion rakontis li; tiutempe li ne pafis la elkon. Kio estas vera, tio devas resti vera.»

Do Vebstero kolere kriis lin:

«Tenu la bekon ferma, eĉja ŝafkapo! Kial vi povas pretendi, ke tiu estas vera! Oni rakontas tian kelkon, kio okazis tute alie.»

«Kial oni rakontus tiun ĉi alifakte?»

«Ĉar oni ne scias ĝin korektan aŭ ĉar oni volas fari ŝercon, kaj tio okazis dum mia rakonto.»

«Neniam pretekston!» Olda Vablo interrompis. «Nenia okcidentviro rakontus, ke li ne pafis ĉasbeston, eĉ gigantelkon, se li pafis ĝin. Kaj vi diste pluiris trans tiu ĉi abnegacio dirante, ke ruĝulo pafis ĝin. Mi scias kiel prijuĝi la aferon. Nun ni devas pensi pri pli gravajn aferojn. Ĉu ni nun retroiras ĉi tie, S-ro Bategmano?»

«Ne ĉi tie, sed iom da vojo pli poste. Tie ekzistas flua akvo, kiu kuras flanken. Se vi rajdos en tiu ĉi, nia spuro restos tute kaŝa al la ruĝuloj, se ili jam venos antaŭ la vesperon.»

«Tiel ruza! Ili sekvos la spuro de nia ok nefidaj kunuloj kaj pensos, ke ni estas ĉe ili, dum ni ja estas deviigintaj flanken. Tio esta tia bona penso, ke ĝin oni lasu presi en libron; estas klare!»

Nur de minutojn daŭros, ĝis ni atingis la rojon. Ni lasis vadi la ĉevalojn en la akvo. Dume tio diris Olda Vablo min:

«Sinjoro, ĉu vi kredas, ke mi nun divenis iun de viaj ruzaĵoj?»

«Kaj kiun?»

«Ke ni ne rajdis kune kun la ok viroj ĝis ĉi supre. Bone pripensate vi haltis jam tie malsupre.»

«Kial tion?»

«Pro la persekutontaj. Venonte ili deĉevaliĝos kaj ekzamenos la lokon por sciiĝi, kial haltis ni. Se ĉe rojo ni haltintus, do la loko estus esplorata kaj dum tio verŝajne observus ili, ke kvin de la dek tri rajdantoj regis siajn ĉevalojn en la akvon. Nia nuna, nova spuro estus malkaŝigata. Por eviti tiun, vi zorgis por tio, ke la disigo okazis jam antaŭe. Ĉu mi pravas, sinjoro?»

«Jes, vi divenis miajn intencojn, S-ro Kutero. Povas utiligi, se ni daŭre komprenos tiel bone.»

La kurado en la akvo malfacilis por la ĉevaloj, ĉar ĝia vasto kaj malalto ŝanĝiĝis ofte kaj rapide; malgraŭ tio ni lasi iri ilin ĉirkaŭ dum unu horo, antaŭ ol ilin regis ni sur sekan teron. Tion faris ni apud roka loko, kie restis nenia hufspuro, kiu povis perfidi nin. Per tio sufiĉas la singardemo kaj ni povis konvinkataj farinte ĉion por eviti malkaŝigon. La akvo laŭis suden dum la pasita horo; nun ni forlasis ĝin kaj direktis orienten por reatingi la Riopekon. Laŭ mia kalkulo tio okazos ĉe loko, kiu estis du da tuta horo fore de la transpasejo, kaj  se ne okazus malbonŝanca harzado, ni ne povis renkonti iun ajn komanĉon.

La amba˘y akvovaloj, en kiuj ĝis nun ni moviĝis supren, sekvis multajn kurbiĝojn. Nun nin rajdis malsupren, kaj ĉar tie ni povis kuri rektege, ni bezonis tre pli malmulte da tempo ol supren.

Estis ĉirkaŭ je la unu kaj duono, kiam ni reatingis la Riopekon. Ni serĉis kaj trovis baldaŭ lokon, kies pace fluanta akvo faciligis transigon kaj poste ni galopis tra la ebena prerio, kiu situis inter la Riopeko kaj la antaŭe menciita montetvico.

Ĉar tiu ĉeno de altaĵoj ne laŭkuras je la rivero, sed ĝi proksimiĝas jen kaj malproksimiĝas jen, tial la savano ne samvastas ĉie. Jen ĝi estas kunpremata, ke nur mallarĝa strio estas ĝi, kaj jen ĝi etendiĝas senlime antaŭ la vidoj. Ni ŝtorme kuregis tra la herba ebenaĵo kaj estis ĝojego dum tio vidi flugante la longan neĝblankan hararon de Olda Vablo kaj la preskaŭ pli longa bruna de Olda Certmano. La lasta rajdis meksikan vulpon des hispana sango, kiu ne povsamis mian nigran ĉevalon kaj, konvenante la pezon de ĝia rajdanto, havis firman staturon, sed tamen facile kunkuris.

Olda Certmano kaj Olda Vablo, du tiaj rajdantoj ĉe mia flanko! Mi ĵetis ĝojkriante la ĉapelon alten kaj dumkurege rekolektis ĝin.

«Ŝajnas al mi, ke vi estas en bona humoro», Olda Certmano diris ride.

«Jes», mi respondis. «Kaj ĝi estiĝos pli bona, kiam jam Vinetuo estas ĉe ni. Lia negra hararo estas belega. Tiam ĉirkaŭ mi flugos tri hararoj.»

«Kiam lin renkontos ni?»

«Ankoraŭ tio estas malcerta. Li antaŭiris, kion al vi jam diris mi, en la Janoestakadon. Mi supozas, ke jam hodiaŭ ni renkontos senditon de li.»

«Kie? Ĉu la loko estas fiksita?»

«Ne, sed la linio. Mi ja parolis nur pri supozo. Vi sciiĝos detalojn, kiam ni kampos. Vinetuo scias, ke mi rajdas per rekta linio de la Erarkanjono al la oazo. Se li restigis senditon, tiu ci atendos min en ia punkto de la linio.»

«Ĉu ni troviĝas nun en la linio?»

«Ankoraŭ ne. De ĝi mi devis devii Saskuankuen por liberigi vin. Nun ni reproksimiĝas ĝin kaj post unu horo ĝin alvenos ni. Bedaŭrinde ni denove devas rajdi malrapide, ĉar alikaze Vebstero kaj Holejo postrestos. Je la vespero ni atingos lokon, kiun nomigas la apaĉoj Alĉezeĉion; tiu estus la ĝusta loko por la sendito atendi min. Tie li povas kaŝi sin.»

«Ĉu tie ekzistas arbustoj kaj arboj?»

«Kial vi venas al tiu demando?»

«Ĉar la apaĉa vorto ĉirkaŭe signifas Malgranda Arbaro.»

«Ĉu vi scias tiun? Ĉu do vi scipovas la apaĉan?»

«Sufiĉete.»

«Tio ĉi estas avantaĝa por ni. Sed mi pensas, ke vi ne jam estis en iu apaĉujo!»

«Certe ne. Miaj antaŭaj ĉasdistriktoj situis pli norde. Sed mi longe kunis kun konuloj de la apaĉaj dialektoj kaj lernis de ili, kion bezonis mi. Mi treege ĝojas paroli al Vinetuo per lia gepatra lingvo. Ĉu li nome konas min?»

«Tre bone. Mi devas kaŝige diri vin, ke li havas tre bonan juĝon pri vi.»

«Dankon, sinjoro!»

«Ni longe ĉirkaŭvojaĝis kune ĝis la nordlimo de la usono kaj fakte estas miro, ke ni ne renkontis vin iufoje.»

«Tio estas tre klara al mi kaj ankaŭ vi ne jam miras pri tio, kiam vi sciiĝos poste, kiel kaj kie mi vivas kaj moviĝas.»

«Ĉu tio sekretas?»

«Jes kaj ne, kia oni juĝas ĝin. Mi ne kutimas priparoli.»

Duone li forturniĝis kaj malhela ombro flugis super lia vizaĝo. Ĉu ĝi tamen estis sekreto, kiu nun estis tuŝita? Ŝajnis al mi, kvazaŭ doloras tiu tuŝo. Ni ambaŭ silentis. Eble tiu korpe kaj spirite malofta viro havis strangan sorton post si. Do neniam ekzistas okcidentviro, kies vivo pasas kutime!

Post la nomita tempo de unu horo la verda herbstrio de la Riopeko jam delonge ne estis videbla post ni; antaŭ ni situis la mejlovasta prerio; ĉirkaŭ ne ekzistis punkto, ĉe kiu la okulo povis trovi ion ajn por kalkuli, sed tamen mi sciis, ke mi nun estis en la antaŭe dirita linio.

Tio estis la loksenso aŭ pli ekzakte la lokinstinkto, kiun havas la vagbesto, kaj sen kiu ankaŭ la okcidentviro venas en cent kaj cent danĝerojn. Kiu ne posedas ĝin, tiu en la prerio aŭ pereos aŭ restos ĉasisto de la plej simpla kategorio. Ni devis fari nur iomete da turno por direktigi nin enlinien el la ĝisnuna direkto.

Nun estis je la tria posttagmeze kaj devis neeble por la komanĉoj trovi nian spuron aŭ eĉ postveni nin. Ili povis alveni nur nun ĉe la transa, dekstra bordo de la Riopeko por serĉi niajn vaĉojn aŭ postenojn, sed kiuj ne staris aŭ estis staritaj tie.

La pensado de Olda Certmano ŝajnis enigita pro la lasta parto de nia mallonga parolado, ĉar li estis pelita sian ĉevalon kaj rajdis sole antaŭen penseme kliniginta la kapon. Subite li bridis sian ĉevalon, deĉevaliĝis kaj ekzamenis la teron. Kiam ilin atingis ni kaj mi sekvis liajn okulojn mi vidis, ke li estis rimarkinta spuron, kaj mi ankaŭ deĉevaliĝis. Olda Vablo sekvis niajn ekzemplojn, ekzamenis la malsupren  tretite mallongan herbon kaj diris:

«Tio estis ĉevaloj, miaj sinjoroj, sesope, kaj posedate indianojn. La viroj rajdis laŭvice, sed miaj maljunaj okuloj tamen nombras tiujn ĉi ses tute ekzakte. Ili rajdis orienten kaj pretervenis ĉi tie antaŭ du horoj.»

Olda Certmano ĵetis al mi rigardon, en kiu klare videblis la miro pri la maljunulo, kaj mi redonis tiun ĉi rigardon, ĉar la spuron mi ne povus legi pli ekzakte. Tie ĉi en la aperta savano la maljunulo montriĝis kiel la antaŭa reĝo de vakeroj, kiel la eksperto, kiu ne estis trompebla. Li ne estis vidanta niajn rigardojn , kaj ĉar neniu respondis tuj, demandis li:

«Ĉu vi aliopinias?»

«Ne», mi respondis. «Vi vidis korekte.»

«Tiom diras la spuro, jes, sinjoro. Sed la ceteran mi devas cedi al vi, ĉar mi ne konas la regionon kaj ruĝulojn, kiuj ĉirkaŭvagas tie ĉi.»

«Povas esti nur apaĉoj aŭ komanĉoj.»

«Kiun de ambaŭ nacioj apartenas tiuj homoj ĉi tie?»

«Vi demandas tiel firme,S-ro Kutero, kvazaŭ estus facilege doni respondon pri tio!»

«Ĉar mi konjektas, ke Olda Bategmano ne bezonas rompiĝi la kapon por trovi la malfalsan respondon.»

«Mi dankas vin pri la bona juĝo. Oni devas pripensi, tamen oni ne devas rompiĝi la kapon. La komanĉoj ekmarŝis kaj proksimas, tie flanke post ni. La apaĉoj scias, ke la komanĉoj elfosis la milithakilon; ili estas devigitaj gardemi sin kaj elsendis skoltojn. La spuro iras orienten; do ĝi montras al la Janoestakado. Sed kiu de ambaŭ estas, kiu havas nun la Janoestakadon enokule?»

«La komanĉoj.»

«Korekte! Mi kredas, ke nur unu sola apaĉo scias la intencon komanĉan je la Janoestakadon; tiu estas Vinetuo. Liaj meskaleroj jam nur estos sciigataj pri tio de li mem kaj ia sendito. Ili ne jam povas esti ĉi tie kaj sekve ne povis antaŭsendi skoltojn al la Janoestakado. Krome aldonite, ke de ĉi tie la loĝejoj situas en la sudo. Se ili rekte sendus skoltojn aŭ sendatojn , tiam ilia vojo ne kondukus tiom norden.»

«Do jen estas klare; ni scias kiel prijuĝi la aferon kaj –»

«Haltu!» Mi interrompis lin. «Kion diras mi, estas plia supozo ol konvinko. Ni devas certigi ĝin. La afero tiom gravas, ke ni devas riski iom da perdo de tempo. Ĉu kuraĝas vi rapide rajdonte bone sekvi la spuron?»

«Kia demando! Ĉu vi kredas min blindan?»

«Do ĉevaliĝu kaj retrogalopu laŭ ĝi dum kvin minutoj! Mi volas scii la direkton, ĉu ĝi rektas aŭ iel kurbiĝas dum la longa vojo.»

«Bone, estos tuj okazi!»

Li ĉevaliĝis kaj retrorapidegis sur la spuro en la direkton, el kiu estis venintaj la ses rajdantoj. Lia figuro rapide malgrandiĝis ĝis ĝi por niaj okuloj malaperis, kvankam la tereno estis tute ebena.

Tiam li reaperis kiel mova punkto, kiu pli kaj pli grandiĝis ĝis finfine li rehaltis ĉe ni per tuta vivgrando.

«Ĉu nun?» Mi demandi lin.

«Ĝi nur rektas kiel ŝnuro.»

«Tio sufiĉe diras min. Ĉu vi scias, kien venos oni, se oni sekvas tiun rektan linion?»

«Al la Blua Akvo supozas mi.»

«Jes, Saskuankujon. La tribestro Vupaumugo elsendis tiujn ses homojn kiel skoltojn. Ni tuj postdevas.»

«Kial tiel rapide? Ĉu atingi ilin?»

«Jes.»

«Tio estus eraro, sinjoro! Ne estu ofendata, sed tio certe estus eraro!»

«Kial?»

«Do vi ne estas indianmortiganto!»

«Certe ne.»

«Ĉu kaj tamen vi volas postiri ilin? Tiu do kontraŭdiriĝas. Ĉu vi ne komprenas? Vi ne vole estas mordonto kaj tamen estos devigata estingi la ses ruĝulojn, kiam ilin atingos ni. Ili ne devas scii, ke ni estas en tiu regiono. Kaj do ankaŭ estus malkaŝigote, se nur unu el ili eskapus. Nia avantaĝo estas tiu, ke Vupaumugo konvinkas, ke ni rajdus okcidenten!»

«Vi pravas kaj ankaŭ ne, S-ro Kutero. Dependas de la cirkumstancoj, ĉu ni vidigos nin al tiuj skoltoj aŭ ne. Ilia vojo ekzakte kondukas Alĉezeĉion, Malgrandan Arbaron, kie antaŭe dirinte mi konjektas senditon de Vinetuo. Se ili preteras, do bonas; sed se ili rimarkos lin, lin mem aŭ ian signon de li, do ili atakos lin. Unu viro kontraŭ ses viroj; la fino povas pensi vi. Tiukaze li estos aŭ morta aŭ kaptita. Se li estas kaptita, tiam ni devas liberigi lin je ia ajn kosto. Sekve antaŭigu nun, miaj sinjoroj!»

Ni surĉevaliĝis kaj rapidegis per tiom, kiom povis kuri la ĉevaloj de Vebstero kaj Holejo. La skoltoj troviĝis antaŭ ni je du horoj; sed ili estis rajdantaj malrapide. Se ili daŭrigis tian irmanieron, tiukaze eblis, ke ni jam atingos ilin antaŭ Alĉezeĉio.

Bedaŭrinde vidiĝis, ke la ĉevaloj de la ambaŭ menciitaj ne povis iri same kun niaj; mi ordonis sekve, ke Vebstero kaj Holejo sekvos nian spuron tiel rapide kiel eble, kaj rajdis kun Olda Certmano kaj Olda Vablo antaŭen. De tempo al tempo haltis unu el ni por sciiĝi la rapidecon de la rajdantoj per ilia spuro kaj poste reatingis la ambaŭ aliajn. Baldaŭ vidiĝis, ke poste la komanĉoj estis rajdantaj tre pli rapide, kaj tial mia espero malpliiĝis iom post iom ĝuste atingi ilin aŭ ja preterpasi, kio estus bone ebla per duoncirkla rajdo.

Pasis unu horo kaj poste la dua. Ni kelktempe devis lasi ripozi la ĉevalojn per rajdante pli malrapide. Post plua duona horo aperis malhela punkto en nia horizonto. Mi montris mane al ĝi kaj diris:

«Tio estas la Malgranda Arbaro, la celo de nia kurego. Se vi volus rajdi rekten, ni estus tie post kvaronhoro.»

«Sed tion ne devas ni», Olda Vablo avertis.

«Ne, ĉar la komanĉoj verŝajne restis internaj.»

«Sed ni devas ĉi tien! Kion faros ni?»

«Estas fortuno, ke mi konas la lokaron ekzakte. Venu dekstren al la sudo! Ni devas rajdi kurbon.»

Dum ni faris tion, demandis plue Olda Vablo:

«Ĉu vi kredas, ke ni alvenos per tia maniero sen esti vidigota?»

«Jes. Vi sciu, ke el la oriente situaj altaĵoj venas akvo, kiu subteriĝas en la ebenaĵo, sed poste, kie la tero descendas, resurteriĝas malgrandan lageton. Tiu lageto havas nur diametron ĉirkaŭ kvindek metrojn, malgraŭ tio vivigis arbareton, kies diametro estas minimume la dekoble pli granda. Tio estas la alĉezeĉio, la Malgranda Arbaro, kies okcidenta kaj orienta flankoj estas tre maldensaj, dum ke ĉe la ambaŭ aliaj flankoj, precipe la suda, ĝi stariĝas tie dense, ke oni preskaŭ ne povas traigi. Tiel estis, kiam lastfoje mi troviĝis ĉi tie antaŭ tri jaroj, kaj tiel jen ankaŭ estos hodiaŭ. Ĉar la suda flanko estas plej kreska, tial ni rajdos kurbe tien. En la densa arbustaĵo, kie kreskegas tie, neniu homo havas sian kampon, kaj pro tio mi pensas, ke ni povos proksimiĝi plej bone sen esti vidate. Se vi ne volas atendi la nokton, tiukaze mi scias nenian alian manieron por atingi la arbareton.»

«Bone, do ni devos provi ĝin kaj estos pretaj por alvenante ricevi kelkajn dolĉajn kuglojn inter la ripojn aŭ do en la kapojn; estas klare!»

Olda Certmano ankoraŭ plu kondutis silente, sed mi legis sur lia vizaĝo jenan senhezitan decidemon, kiu ne timas ian danĝeron, se ekzistas almenaŭ iom da verŝajneco travivi feliĉe. Li ŝajnis al mi pli kaj pli viron, kiu pli volonte agas ol parolas, kaj poste videĝis, kiel bonege li konvenis tiurilate al Vinetuo.

Do ni deviis dekstren kaj restis rajdante duoncirklon tiom fore de la arbaro, ke ĝi ĉiam situis antaŭ ni per ŝajne sama grando. Kiam ni troviĝis ekzakte sude de ĝi, haltis mi kaj prenis mian teleskopon, kiu jam ofte estis tre servega al mi en la malproksima okcidento kaj eĉ savis mian vivon, el la selsako por serĉi la arbustaĵan randon. Mi ne povis observi ian suspektaĵon.

«Ĉu vi vidas ion, sinjoro?» Olda Vablo demandis.

«Ne. Mi povas observi iun ajn vivaĵon nek homo nek besto kaj supozas, ke nin nun tuj rekte rajdos antaŭen. Ĉu kunvenu?»

«Se vi ne volas alie, tiam eku!» Olda Vablo murmuris. «Sed estas kaj restas riske!»

Do Olda Certmano delonge aŭdigas per tio, ke per senpacienca kaj akra toni elkriis li:

«Riskema! Se ne ekzistas alia elekto kiel la akvo, tiukaze oni ja ensaltas kaj tuj lernas naĝi. Se timiĝas vi, Olda Vablo, tiukaze restu halti ĉi tie ĝis vi estos enkreskinta; sed ni atakos sturme la arbareton. Ekiru, S-ro Bategmano, ekiru!»

Li ekkuregis sur sia ĉevalo kaj mi sekvis lin per sama rapideco. Olda Vablo do ne restis poste. Li flugis post ni kaj kolere furiozis:

«Mi timiĝas! Kion nur kredas tiuj ĉi ambaŭ junaj homoj! Olda Vablo jam ne konis timon, kiam li ne estis naskita, jen tre pli malmulte poste. La nuna junularo kelktempe ja havas strangajn kaj enigmajn ideojn! Estas klare!»

Estis kuraĝa imago de li nomigi nin la nunan junularon! Mi devis ridi malgraŭ la severo de nia situacio pri tio. Li aŭdis ĝin kaj kriis pli kolore:

«Kial ridas vi, sinjoro? Ridu tiam, kiam vi sedas tie jen en la arbaro, ne antaŭe!»

Ni pelis niajn ĉevalojn, ke ŝajnis, ke la Malgranda Arbaro estus flugata al ni. La herbtero estis mola, do la hufbato apenaŭ aŭdeblis. Dum tio ni akre observis nian celon por ĝuste ekrigardi ian danĝeron. Sed ekzistas neniu kaj ni feliĉe atingis la arbarorandon. Tie ni desaltis, prenis prete la pafilojn en la manojn kaj ĉirkaŭaudis.

Nenio moviĝis. Ni provis traigi la arbustaron per niaj rigardoj; ankaŭ tiel nenio vidiĝis. Do Olda Certmano flustris nin:

«Haltu mian ĉevalon! Baldaŭ mi revenos.»

«Kien volas vi?»

«Skolti. Ne zorgu! Mi scipovas tiun ĉi.»

Estus ofendo, se mi ofertas mian akompanon al li aŭ eĉ malakcelas lin. Tial lin mi lasis iri. Daŭris tre longe, ĝis li revenis por sciigi nin:

«Ni grande fortunis, ke ni ne estis observataj. La komanĉoj troviĝas en la arbaro.»

«Ĉu vi vidis ilin?» Mi mallaŭte demandis.

«Ne; sed vi ja scias, ke ilia spuro kondukis al la arbaro, kaj mi konvinkiĝis nun, ke ĝi ne elkondukas. Do ili ankoraŭ internas. Tio estas, kion mi nuntempe volis scii. Ni devas kaŝe iri al ili.»

«Bone», Olda Vablo kapjesis. «Tiun faros nur du, ĉar la tria devas resti ĉi tie ĉe la ĉevaloj. Kiu estos, S-ro Bategmano?»

«Vi mem», Olda Certmano respondis, kvankam la maljunulo estis demandinta min.

«Mi ne pensas tiun ĉi! Nefare resti ĉi tie! Mi ankaŭ rampos en la arbaro, ĉar mi pruvis vin, ke mi posedas nenian timon.»

«Tion ni jam scias, do tia pruvo estas plene malnecesa. Mi ne bezonas diri, kiom mi konas kaj estimas vin, kaj pro tio vi estos ofendata memorigante vin, ke la ‹ĉirkaŭrampi en arbaro› ne estas via firmaĝo. Vi estas sur la aperta savano pli hejma. Do restu ĉe la ĉevaloj!»

«Plene laŭ via volo», Olda Vablo respondis per movo de senpacienco. «Ne estas la loko kaj la tempo por interkvereli. Sekve mi submetiĝos kiel plisaĝulon. Faru vian serĉon; sed se vi revenos mortinte, tiukaze mi ne volos aŭdi riproĉojn!»

Li firme prenis la ĉevalojn per la bridoj kaj nin mansignifis foren. Ni teren kuŝis niajn pafilojn, kiuj malhelpus nin kaŝiri. Olda Certmano demande vidis min. Mi respondis:

«Disiro estas tro riska; ankoraŭ estas hela tago. Facile eblas, ke ni estos rigardantaj kaj tiukaze iu devas helpi rapide la alian.»

«Prave, sinjoro! Sed kien iros ni?»

«Ĉu vi antaŭe forinte ne rimarkis ian lokon, kie la enigo ne estas tro malfacila kaj bruna?»

«Mi opinias koni iun. Venu!»

Li gvidis min ĉirkaŭ kelkaj arbustanguloj kaj poste montris la arbustraĵon, kiu staris ĉi tie pli dense ol alie. Mi kapjesis, suben kuŝis kaj enrampis; li sekvis min.

Kiel dirite ni havis ankoraŭ helan tagon. La ruĝuloj do povis vidi iun ajn pli grandan movon de la arbustraro. Tio malfaciligis nian taskon tiamaniere, ke nur treege malrapide ni antaŭis. Dum duona horo ni postlasis trionon da nia vojo; tiam estiĝis pli bone. Ni devis al la arbareta mezo, kie situis la akvo, apud kiu ĉiukaze troviĝis la komanĉoj. Post plua kvarona horo aŭdis mi antaŭ ni spiregi ĉevalon. Ankaŭ Olda Certmano estis aŭdinta ĝin, ĉar li puŝetis min por atentigi min pri tio. Ĉu la besto nur hazarde estis spirinta aŭ volinta per tio sian posedanton averti kontraŭ ni laŭ la maniero de la indianaj ĉevaloj? Tiukaze la danĝero estis duoble granda al ni.

Mi devas diri, ke mi miras Oldan Certmanon. Komence li restis post mi, nun li antaŭrampis apud mi, pli precize per tia persisto, prudento kaj lerto, kian preskaŭ neniam mi estis vidinta ĉe iuj blankuloj. Ĉiu breĉo estis uzata kaj ĉiu malhelpaĵo estis aŭ evitata aŭ sensone forigata. Se la lerteco de la manoj ne sufiĉis, devis helpi la tranĉilo, kaj se branĉeto aŭ ega branĉo deve estis movata, okazis tio per tia konstanta malrapideco, ke iu alia ne povas rimarki ĝin. Estis plezuro por okcidentviro spekti lin.

Tiamaniere ni venis malrapide, sed senriske plu kaj plu, ĝis ni aŭdis voĉojn. La vortojn ni ne povis kompreni, ĉar ni estis ankoraŭ tro malproksimaj. Ju pli proksime venis ni des pli klare ni aŭdis ilin, ĝis ni vidis finfine tiujn, kiuj interparolis. Do ne estis tio, kio oni nomas interparoladon, sed oni povis nomi ĝin pli korekte kunsido de preritribunalo.

Ni estis alvenintaj post ne tro densa arbustaĵo, tra kiu ni povis vidi sufiĉete. Antaŭ ni situis la akvo, dekstre estis alligataj ses ĉevaloj, dum ke maldekstre nura ĉevalo staris katenate per la brido.. Tiu lasta estis apaĉa ĉevalo, dum ke la aliaj apartenis al la komanĉoj, kiujn estis sekvintaj ni. El tiuj ses ankoraŭ vivis nur tri.

Ili sidis inter ni kaj la akvo. La sangaj kadavroj de iliaj kamaradoj  kuŝis ne malproksime de ili. Antaŭ ili staris nura arbo, al kiu estis ligita apaĉo. Ĉar li vidigis la dorson al ni,  tial ni ne povis vidi lian vizaĝon. Li estis vundata, ĉar liaj piedos staris en sangoflako, kvankam la sanga perdo ŝajne ne tre estis malfortiginta lin, ĉar ĵus vidante la grupon ni aŭdis lin diri per forta voĉo:

«La hundoj de la komanĉoj mortigos min, sed tamen ne atingos ilian intencon. Peŝndatseho ridas pri ili. Ili estis ses; li mortigis tri el ili antaŭ ol ili povis venki lin. Li mortos kun la kantado de la morto sur la lipoj kaj montri nenian reakcion, kaj la animoj de tiuj tri devos servi lin en eternaj ĉasejoj.»

Longa Tranĉilo! Lin bone konis mi. Li estis riskema kaj ruza militanto, kiu havis bonan renoon ĉe la tribo de meskaleroj kaj kam ofte estretis. Se temis pri riska skoltfaro, kiu necesis kuraĝon kaj ruzon, kutime li estis elektata.

Ĉiukaze li troviĝis en la Alĉezeĉio por atendi min. Do mi ne estis erarinta supozinte, ke Vinetuo hazarde estis renkontinta skolton de sia tribo kaj postlasinta sendaton por mi.

Unu el la komanĉoj faris fiigan manmovon kaj respondis:

«Longa Tranĉilo fetoras kiel peco da putrinta viando. Lia animo estos forĵetata kaj ne havos servojn en la eternaj ĉasejoj, ĉar ni prenos la skalpon de li, antaŭ ol ni sendos lin morten per grandaj torturoj. Li povis mortigi tri el ni, ĉar li kaŝiĝis malkuraĝe, kiam ni alvenas. Se li montriĝis aperte, do nur lia sango fluus kaj neniom da guto de nia.»

«Jes, la hundoj de la komanĉoj riskus bati kontraŭ mi ĉar ili havis dek du branĉojn kontraŭ mi, kvankam mi nur estis unuopa. Se ili ne estis multaj, do ili forkurus de mi kiel kojoto, kiuj ja hurlas sed ne mordas. Kiam vi sendos min al eternaj ĉasejoj, tiam mi trovos tie nur apaĉojn sed neniun komanĉon, ĉar nur la animoj de kuraĝemaj viroj sed ne malkuraĝuloj alvenas tien. Kion estas vi, tion montros mi al vi; vidu min!»

Li forte sputis trioble. La komanĉoj diris per la sama antaŭa tono:

«Tiu ne celas nin sed vin mem. Vi faras grandajn vortojn por kaŝigi la malgrandon de via kuraĝo. La timo pri la morto skribiĝas en vian vizaĝon. Vi scias, ke ni dekorpe tranĉos pece la haŭton kaj la karnon, kaj via viera parolo nur kaŝigu la timveadon, kiun interne aŭdas vi.

Sed ni pretas kompatemi kaj mortigi vin rapide kaj sentorture, se vi diros al ni la verecon kaj respondos la demandon, kiun nun al vi starigas mi.»

Longa Tranĉilo suprigis fiere la kapon sed diras ŝajne voleme:

«La komanĉo diru.»

«Ĉu viaj militantoj ekmarŝis kontraŭ la komanĉoj?»

«Ne.»

«Mi ne kredas vi.»

«Vi povas kredi ĝin. Aŭ ĉu vi opinias, ke la forta urso ekpensus ekmarŝi pro bato kontraŭ malsana rato?»

«Uf! Se vi daŭros ofendi nin, do vi ne havigos kompaton! Kie nun troviĝas la mesacaleroj?»

«Hejme en iliaj loĝejoj.»

«Kie estas Vinetuo, ilia tribestro?»

«Forsupre en la nordo ĉe indianoj, kiuj nomiĝas serpentoj.»

Li diris tion por kredigi ilin, ke ilia fama kontraŭulo ne timindas nun.

«Ankaŭ tio ĉi malveras. Ni vidis Olda Bategmanon kaj kie estas li, tie ankaŭ Vinetuo ne estas malproksima.»

Mi vidis, ke Longa Tranĉilo subprenis ekkrion de la ĝojo; li devigis sin je trankvilo kaj pacienco kaj diris per konvinka tono:

«La komanĉo mensogas, li volas trompi min. Olda Bategmano estas nek sur la ebenaĵo nek en la montoj; li iris trans la Granda Akvo en sian hejmon kaj revenos nur post du aŭ tri vintroj.»

«Mi ne mensogas!» La komanĉoj alkriis lin kolere. «Ni vidis lin.»

«Kie?»

«En nia kampejo. Li venis por kaŝiri nin; sed ni kaptis lin kaj li mortos per la torturfosto.»

«Ĉu Olda Bategmano? Mortonte per la torturfosto?» La apaĉo ridis moke. «Ĉiom da komanĉoj ne kune kapablas ĉi tiun blankan ĉasiston torturfostigi. Ankaŭ tiam, kiam ili kaptis lin, malgraŭ ĉiuj katenoj li ekmalaperus kiel la aglo, kiun ne povas halti dekoblo da cent paseroj. Sed li ne estas kapta; li do ne troviĝas en tiu ĉi lando sed tie, kie li estis naskita.»

Ĉiuokaze estis lia intenco dirigi la komanĉon pro ĉagreno; li do atingis sian intencon, ĉar la kontraŭulo kolere kriis:

«Ni havas lin! La militantoj de la komanĉoj ne estas paseroj sed agloj, kiuj disrompigos aŭ formanĝos tiun paserton! Mi diras vere, sed vi mensogas. Do vi povas pretendi, ke viaj tribanoj hejmas! Ili troviĝas voje, do alikaze ili ne elsendis skolton!»

«Ĉu ili faris ĝin? Kiam jen?»

«Nun. Vi mem estas!»

«Ĉu mi? Kiu sciigas vin, ke Longa Tranĉilo forrajdis kiel skolto? Ĉu mi havas militkolorojn envizaĝe?»

«Pro ruzo vi malfaris kolorigi vin.»

«Kie loĝas la komanĉoj kaj kie la meskaleraj apaĉoj? En la nordo kaj en la sudo. Kie mi troviĝas nun? Malproksime en la oriento. Ĉu mi forrajdus tiom orienten, se mi iru al vi norden kiel skolto?»

«Vi eksciis, kien movos ni!»

«Uf, uf, uf! Ĉu vi ne rimarkas, ke vi senmaskiĝis? Sekve la hundoj de la komanĉoj elrampis siajn truojn ne por marŝi kontraŭ la apaĉoj sed rajdi orienten! Nun scias mi, kion kaj kien volas vi!»

La komanĉoj konsciiĝis superruzite kaj furioze pri si mem alkriis la kaptiton:

«Silentu, bufaĉo! Mi povas dir tion, kion diris mi, ĉar mi scias, ke vi neniam rakontos iom al iu ajn. Ni kunvenigos vin kaj vi estos mortanta samtempe kun Olda Bategmano torturfoste.»

«Tiam mi vivos ankoraŭ longe, ĉar kaptinte la faman palvizaĝulon estas mensogo.»

«Ĝi veras. Ni havas lin! Kaj ni havas ne nur lin, sed ankaŭ plurajn palvizaĝulojn mortontajn.»

«Nomu ilin!»

«Oldan Vablon, la multjaran indianmortiganto.»

«Uf!»

«Ankaŭ Oldan Certmanon, la gigantan palvizaĝulon.»

«Uf, uf! Daŭrigu!»

«Ĉu mi daŭrigu? Ĉu ne sufiĉas?»

«Jes, tio ĉi sufiĉas. Se vi fakte kaptis tiujn tri famajn ĉasistojn kaj venigos min en vian kampejon, do mi ne mortos, sed ni liberiĝos kaj estos inter la filoj de la komanĉoj kiel la bubaloj, kiuj atakas malkuraĝan luparon. Olda Bategmano premsufokos unu komanĉon po manpremo. Estas por –»

«Maldiru pri tiu hundo!» La aliulo interrompis lin. «Li neniam vinkis iun ajn komanĉon!»

«Ĉar neniom da komanĉo malamikis lin! Kaj Olda Vablo, kiu estas ŝtormo traante la savanon –»

«Mortos, mortos!» La komanĉo kriegis denove interrompante la paroladon. «Eble li ne mortos, ĉar tiu ĉi maljuna plavizaĝulo estas mizera fihundo, kiun oni ne mortu, sed batade forpelu. Tiu malkuraĝulo –»

Li ekhaltis dum la parolo; nun estis li, kiu estis interrompata, sed ne de la apaĉo al tiu parolis li sed tute aliflanke. Ni direktis niajn okulojn nur al li. Kiam li nun interrompiĝas subite kaj videble timigite rigardis flanken, ni ankaŭ turnis niajn rigardojn tien kaj samtempe aŭdis la vortojn:

«Kio estas mi? Ĉu malkuraĝulo, ĉu fihundo? Fihundo ruĝa! Mi montros vin, ĉu mi kuraĝas aŭ ne. Kiu movas iun ajn membron kaj prenas armilon, kiu havigos mian kuglon enkapen! Supru manojn!»

Estis la maljuna Vablo. Li ne estis moviĝinta tra la densa arbustaro, sed li venis tre komforte tra la okcidenta, mallarĝa breĉo de la arbaro, tra kiu ankaŭ la komanĉoj estis atingintaj la akvon.

La pafilon vangokuŝante kaj la montran fingron premiltuŝante li estis antaŭirinta de post la apuda arbusto kaj malrapide paŝis proksimen.

«Supru manojn!» Li rediris, ĉar la ruĝuloj ne tuj sekvis lian ordonon.

Tiu ĉi voko estas malnova moro en la Sovaĝa Okcidento. Kiu altigas la manojn, tiu ne povas kapti armilojn kaj defendi sin. «Supru manojn!» Tiu estas atakata kaj aldirata per tiuj vortoj, kies vivo ne valoras iom. Tion ĉi scias ankaŭ la indianoj. Tial la komanĉoj nun altigis la manojn dum la revoko.

«Ja, nun mi havas vin, vi ruĝaj fiviroj!» Li ridis. «Kiu malltiĝos eĉ nur unu manon, tiu havigos kuglon. Mi ne ŝercas. Do mi malkuraĝas! Ja, ja! Kaj min kaptis vi! Kaj ankaŭ Oldan Bategmanon kaj Oldan Certmanon! Ĉu pravas, vi fiulo?»

La ruĝulo ne respondis.

«Ha! Via spiro estingiĝas! Sed atendu, ni tuj respirigos vin! Mi ja devas vidigi al vi kelkajn bonajn amikojn, tre famajn virojn, pri kiuj treege ĝojos vi, kiam vi vidas ilin. Kie ili ja troviĝas?»

Memkompreneble li celis nin, Oldan Certmanon kaj min. Lian pafilon ankoraŭ celante al la komanĉoj li serĉis okule en la orienta arbetaĵo, en kiu konjektis li nin kaj ankaŭ ni vere entroviĝis.

Ne surprizis, ke la ruĝuloj laŭordone suprentenis siajn brakojn, ĉar li aspektis devigante respekton. Lia aspekto ja estis ekstereca kaj krome aldoniĝis, ke li estis armata per kvar armiloj, ĉar li enmanis la sian kaj surdorse portis la Certmana fusilo, miajn ursomortigilon kaj henripafileton. Certe ne aŭdacis ili rezistigi lin.

Tamen mi ne konsentis pri lia neatendita apero. Li devis resti ekstere apud la ĉevaloj.

Mi intencis postuli klarigon pri tio, kvankam li ne estis farita male la aferon. Nun li volis havigi nin apude; mi signigis Oldan Certmanon. Ni stariĝis kaj igis liberen tra la arbetaĵaro. Vidante nin li kriis la komanĉojn:

«Tie estas la viroj, kiujn volas mi montri al vi, vi fiuloj. Ĉu vi konas ilin?»

«Olda Bategmano!» ĝojege elvokis Longa Tranĉilo.

«Olda Certmano!» kriis surprizate la komanĉo.

Mi alparolas la lastan:

«Jes, estas ni, pri kiuj vi diris, ke ili estus viaj kaptitoj. S-ro Kutero, forprenu de ili la armilojn!»

Mi tiris la revolveron kaj tenis ĝin kontraŭ la komanĉoj. Ili de aŭdacis moviĝi.

«Malkatenigu la apaĉojn, S-ro Kutero!»

Li faris ĝin. Apenaŭ sentante libere siajn membrojn Longa Tranĉilo kliniĝis kaj prenis tomahokon kaj – du rapidaj batoj kaj du komanĉoj falis posten. Mi kaptis lin ĉe brako kaj kriis:

«Kion faras mia ruĝa frato! Mi alparolis la militantojn de la komanĉoj kaj…»

Li ne plu aŭskultis min sed deŝiriĝis kaj tiel rapide, ke mi ne povis malhelpi ĝin, mortige batis ankaŭ la trian. Tiam li respondis min:

«Mia fama, blanka frato pardonu min, ke mi agis alie ol li deziris. Mi scias, ke li ne ŝatas verŝi sangon; tial ci ĝin verŝis mi.»

«Sed ĝi ne estu verŝita!»

Li montris al sia dekstra brust kaj demandis:

«Ĉu ne fluas ankaŭ la mia? Kiam la milithakilo estas elfosita, tiam validas vivo por vivo, sango por sango!»

«Tiam laŭ mi mortigu tiujn, kiujn konvinkis vi; sed tiuj tri ne apartenas al vi sed ni. Kiam perdis la fieraj militantoj de la apaĉoj, tiel ke ili mortigas malamikojn, kiuj estas konvinkitaj de aliaj homoj? Ĉu ekde mi forlasis vin, nun vi garnigas vin per heroagaĵoj, kiujn ne faris vi?»

Jen la fiera viro petis:

«Mi agis malĝuste: Ĉu Olda Bategmano pardonos al mi la rapidon de la faraĵo?»

«Ĝi okazis kaj neniel eblos ŝanĝi. Mi pardonas vin, kvankam verŝajne vi faris grandan damaĝon al ni.»

«Damaĝo? Kial mia blanka tribestro povas paroli pri damaĝo?»

«Mi volis alparoli tiujn homojn kaj certe sciiĝus de ili, kion mi volas scii.»

«Ili dirus neniom.»

«Ili dirus. Ĉu mia ruĝa frato kredis min tiom malruza, ke mi dirus al ili, kion mi volas scii? Ĉu li ne scias, ke la parolo kaj la demando de sagaca viro estas kaptilo, en kiu ankaŭ povos kaptati ruzulo?»

«Mi scias ĝin. Sed Olda Bategmano ne necesas demandi tiujn hundojn de la komanĉoj. Mi scias ĉion; mi sciiĝis tion.»

«Cu vi alparolis ilin?»

«Ne. Mi subaŭskultis ilin.»

«Bone. Ni vidos, ĉu vi vere sufiĉigos min. Nun vidigu vian vundon! Ĉu ĝi gravas?»

«Mi ne scias. Ĝi ne povas vivdanĝeri.»

Li pravis; ankaŭ ĝi ne gravis. La tranĉilo eniĝis de la flanko nur en la dekstran brustmuskolon kaj deglitis pro ripo. Por indianoj ĝi estas nur malgravavundo, kvankam li ne eskapus la vundfebron. Dum mi bandaĝis lin, Vebstero kaj Holejo venis kaj ne malmulte miriĝis pri tio, kion vidis ili.

«Jen vidas vi, miaj sinjoroj, kiel rapide finigis ni pri la fiuloj», Olda Vablo diris ilin. «Kiam mi alvenos, tri el ili jam estis mortaj. Mi kontraŭus ĉiuj ses. Tiom bele la viroj levis la manojn alten!»

«Kaj tiom bele vi povus kuŝiĝi enurtike, s-ro Kutero!» Mi aldiris.

«Ĉu mi?» Surprize demandis li. «Kial?»

«Ĉu se ili ne levintus la manojn alten?»

«Do mi mortpafus ilin.»

«Unu; jes. Sed tiam la aliuloj kaptis vin haŭte. Kiel vi povus defendi vin per malplena pafilo enmane kaj la tri aliaj sur la dorso? Tiun ĉi batalon certe malvenkus vi.»

«Hm, jes! Sed tamen mi ne misagus, ĉar nenio povis okazi min.»

«Ha, do ĉar mi kaj S-ro Certmano proksimis? Do vi eraras. Se la ruĝuloj ne estis tiel surprizitaj sed tre rapide reagus, tiam vi haviĝis kuglon aŭ tranĉilpikon, sen ke eblus malhelpi ĝin per ni. Kaj ankaŭ vi pravus pri ĉio, tiel vi ne pravas pri tio, ke vi agis kotraŭ mia ordono. Estis decida, ke vi restis ekstere ĉe la ĉevaloj.»

«Sinjoro, la tempo tro longiĝis al mi.»

«Tio ĉi ne estas kaŭzo fari stultaĵojn!»

«Stultaĵoj? Mi ne konsentas, S-ro Bategmano! Olda Vablo ne kutimas fari stultaĵojn!»

«Pa! Vi ĉiukaze devas resti en la posteno, kiu estis gardata al vi. Kion estiĝos, se ĉiu foriras de la loko, kiun gardas li? Kiel eblus apartenigi vin ĉe riskaj faroj? Vi scias, ke tio, kion intencas ni, havos grandajn danĝerojn. Do oni povas firmege fidi reciproke. Se tio ĉi ne estas ebla, do mi plurajdos kaj forlasos vin!»

«Pravu, pravu!» Kriis Vebstero.

Do Olda Vablo alkolerigis lin:

«Kion fikriegas vi? Tian kriegon ne toleras mi!»

«Tion kredas mi!» Respondis Vebstero. «Mi toleru, kiam estas parolata al mi pri forlaso, sed vi ne volas aŭdi ĝin, maljuna Vablo! Ni ne ĉeestis. Kian faron misegis vi?»

«Nenian! Sed se vi ne tuj fermas vian buŝon, tiel mi misfaros ion, pli ekzakte iun, kaj tiu estos vi; estas klare!»

Li rankore forturniĝis.

Unue mi zorgis pri nia sekureco, pro tio mi lasis alvenigi la ĉevalojn kaj poste igis postenojn. Holejo estis la unua. Li devis vagi ĉirkaŭ la arbareto kaj raporti ĉiujn kromaĵojn. La mortaj komanĉoj dume estis portataj eĝen. Tiam ni kunsidiĝis por paroli pri nia situacio. La vespero krepuskiĝis; sed ne estus ruza ekbruli fajron. La brilo do ne estis videbla de eksterejo, ĉar la arbareto sufiĉe densis; sed la komanĉoj, kiuj pli poste venis laŭvoje, ne trovu ian signon de nia kampado.

Nun ĉefis tio, kion estis dironta al mi Peŝendatseho, Longa Tranĉilo. Kiam mi demandis lin, ĉu li renkontis Vinetuon, respondis li:

«Jes. La militantoj de la apaĉoj eksciis, ke la komanĉoj elfosis la milithakilojn, kaj tuj elsendis skoltojn por esplori, kontraŭ kiu direktiĝis la atakado. Mi apartenas al tiuj skoltoj kaj apudas pluan militanton. Ni rajdis supren laŭ la akvo de la Riopeko, kie la komanĉoj troviĝeblis, kaj trovis ilin ĉe la Sakuankujo, kiun ni apaĉoj nomas Doklisto, la Blua Akvo. Ni ne povis observi ilin nek malpliege kaŝe aŭskulti, ĉar ili ĉase ĉirkaŭvagis en la tereno por fari viandon.»

«Sed dum la vespero oni do ne kutimas ĉasi!»

«Olda Bategmano pravas kaj ni ankaŭ sciis tion ĉi. Ni restigis niajn ĉevalojn kaj kaŝiris piede al la Blua Akvo. Ni alvenis tie, kiam estas malhela.»

«Ĉu vi aŭdis ion?»

«Ne. Ni klopodegis sed ne fortunis. Mia blanka frato kredos tion kaj ne riproĉos ĝin. Povas okazi, ke la plej kuraĝa kaj riska skolto malgraŭ ĉio devas iri hejmen sen ekscii ion ajn.»

«Certe! Mi konas vin kaj mi ne ekpensas kredi vin malmultan. Kie vi renkontis Vinetuon?»

«Ni kaŝiris dum du vesperoj al la Blua Akvo. Dum la unua malsukcesis ni; dum la dua ni renkontis Vinetuon, kiu estis veninta jam antaŭ ni kaj ordonis, ke ni ne plu riskemas sed iras kun li.»

«Ah, jen li certe estis eksciinta ion!»

«Jes, li eksciis ion, pri kio miros mia fama, blanka frato. En la granda dezerto, kiu estas nomata Janoestakado de la blankuloj, ekzistas bela verda insulo kun multo da akvo, apud kio staras la plej belegaj arboj, arbustoj kaj floroj. Apude staras domo, en kiu loĝas tri personoj, kiuj estas nigrulo, nigrulino, kiu estas lia patrino, kaj blanka ĉasisto. Tiu ĉi estas la mastro de la tereno kaj estas nomata Sangovulpo. Vinetuo estis vidinta lin kaj fuminta la kalumeton de la amikeco.»

«Mi ankaǔ konas lin.»

«Uf!» Elvokis mire la ruĝulo. «Ĉu Olda Bategmano ankaŭ vidis lin? Ĉu do ankaŭ la akvo kaj la domo en la dezerto?»

«Jes.»

«Do mia fama, blanka frato scias trovi la vojon tien?»

«Memkompreneble! Mi estis tie kelkfoje. Ĉu Vinetuo ne diris tion ĉi al vi?»

«Ne. Vinetuo, la granda tribestro de la apaĉoj, ne ŝatas longajn rakontojn. Li diras neniom da vorto pli multe ol necesas. Sekve vi ankaŭ konas la regionon kaj scias la vojon! Ĉi tial mi atendu vin kaj alportu al vi la mesaĝon de la tribestro!»

Li miris. Mi ekkonis laŭ liaj vortoj, kiom silentemis Vinetuo ankaŭ pri tiu ĉi afero. Neniam li parolis pri la oazo en la Janoestakado iom da vorto.

La apaĉo pluis:

«Iam antaŭe la komanĉoj estis ĉe Sangovulpo, kion sciiĝis mi laŭ la tribestraj vortoj.»

«Tutcerte. Tie estis ili kun li kaj mi. La juna Ŝibabiko estris ilin.»

«Ŝibabiko? Mi aŭdas, ke Olda Bategmano korekte scias ĉion, ĉar tiu juna tribestro nun gvidu la komanĉojn al la insulo en la dezerto.»

«Ĉu vi eble eksciis, pro kio la komanĉoj tien direktos sian militfaradon?»

«Vinetuo aũskultigis ĝin. Sangovulpo venis el la dezerto por ĉasi kaj renkontis komanĉaron. Ili atakis lin por mortigi lin. Li defendiĝis kaj mortpafis plurajn el ili. Liaj kugloj enis mezfrunte. Unu el ili antaŭe estis estinta en la dezerto ĉe li kaj rekonigis lin.»

«Ĉu li eskapis ilin?»

«Neniom da ilia kuglo trafis lin kaj neniom da ilia tranĉilo vundetis lian haŭton.»

«Danku Dion! Nun ili faros venĝadon por mortigi lin?»

«Jes, ili volas mortigi lin kaj detrui la domon kaj la arbojn, tiel ke la insulo estiĝos dezerto. Tion ĉi subaŭskultis Vinetuo.»

«Sed tion li ne povis ekscii nur ĉi tie ĉe la Blua Akvo, sed li jam devis scii ĝin antaŭe, ĉar mi jam ricevis noton supre en la Patrina Montaro.»

«Du komanĉoj estis ĉasanta tie kaj parolis pri tio sen koni lin. Li hazarde renkontis lin kaj ŝajnigis esti kejovo. Ili fidis ĝin.»

«Tiam iliaj animoj forestis. Pluu!»

«Vinetuo tuj estis ekirata de la Patrina Montaro or averti Sangovulpon. Li vidis laŭ sia vojo la spurojn de la komanĉoj kaj sevkis ilin ĝis la Blua Akvo, kie ilin subaŭskulti li renkontante nin. Li hejmsendis la militanton, kiu ĉeestis min, por ke tri cent apaĉojn, kiuj estu bonarmilaj kaj sufiĉe viandigotaj, rapide gvidos li al la Pluvmonto, kie ili atendu Oldan Bategmanon. Min venigis li ĉi tien en la Malgrandan Arbareton. Tie ĉi li restigis min por atendi Oldan Bategmanon kaj lin diri, ke li rajdu al la Pluvmonton por estri niajn militantojn kaj sekvi lin en la Janoestakadon.»

«Bone, bone! Tion pensis mi! Ĉu tio ĉi estas ĉio, kion al mi komisiis vi?»

«Jes, ĉio.»

«Sekve al la Pluvmonto! Se oni bone rajdas, de ĉi tie oni estas tie post duona tago. La loko estas elektita bone, ĉar pli ol tri cent viroj povas kuŝiĝi tie tiamaniere, ke nenia amiko povas trovi ilin. Kiel bedaŭrinde, ke vi mortigis la tri komanĉoj! Se ili ankoraŭ vivus, tiam mi certe demandus el ili kelkajn aĵojn, kiuj utilus nin scii.»

«Kion Olda Bategmano volas scii?»

«Kiu estas la komanĉestro?»

«Ŝibabiko. Mi jam diris ĝin.»

«Pri tio mi dubas, ĉar li estas tro juna pri tio. Ĉe la Blua Akvo komandis Vupaumugo. Tiu ne obeos pli junan militanton kaj jen ankaŭ estas Nalemasiuvo, kiu certe ankaŭ estas tro fiera subordigi sin al Ferkoro.»

«Uf! Nalemasiuvo, kiu havas nur kvar fingron po mano?»

«Ĉu tiu ĉi ankaŭ volas veni?»

«Jes, kun cent viroj.»

«Kial Olda Bategmano scias ĝin?»

«Mi kaŝe aŭskultis ĝin ĉe la Blua Akvo.»

«Uf, uf! Olda Bategmano ankaŭ estis ĉe la Blua Akvo. Kaj ĉu li sukcesis la komanĉajn hundojn kaŝe iri? Kion sukcesas neniu alia militanto, tion certe finfaras du. Vinetuo kaj Olda Bategmano!»

«Ankaŭ ekzistas aliaj, kiuj sukcese samfaras. Iam jam dirite estus tre avantaĝe scii al ni, kiu estas la vera komanĉestro. De Vupaumugo kaj Nalemasiuvo ni ne havigos iom da bono. Sed Ŝibabiko ŝuldas dankon al mi, ĉar ni tiutempe savis lian vivon kaj sekure irigis lin tra la Janoestakado. Tamen li estas pli juna ol la ambaŭ aliuloj kaj apenaŭ ili subordigos sin al li, sed li estas la filo de la fama Tevuaŝoho, kiu antaŭe estis la ĉefa militantestro de ĉiuj komanĉtriboj. Mi ne kredas maleble, ke pro la famo, kiun akiris tiu, kaj la sukcesaĵoj, kiujn havis li, lia rango ankaŭ estis fariĝinta al lia filo. Se vivus la tri komanĉoj ĉi tie, tiam mi certe eksciis ĝin de ili.»

Kvankam tiuj vortoj ne estis direktata Longan Tranĉilon, li respondis:

«Olda Certmano pardonis, kion faris mi. Ĉu mi ne rakontos pri ses mortaj komanĉoj?»

«Faru ĝin. Kiu unue observas kiun aŭ kiujn, vi ilin aŭ ili vin?»

«Mi vidis ili antaŭ ili min. Dum mi atendis Oldan Bategmanon, facile komanĉoj povis veni ĉi tien. Sekve mi malriskemis kaj kaŝigis mian ĉevalon profunde en la arbustaro. samtempe mi atentemis fari spuron. Sed tamen mi devis iri ien-tien. Mi ankaŭ devis trinkigi la ĉevalon kaj tio ĉi kaŭzis mian malkaŝigon. Mi venigis la beston al la akvo kaj, dum ĝi trinkas, mi iris eksteren ĝis la eĝo de la Malgranda Arbaro pro vidi, ĉu mi estus sekura. Di mi vidis veni la ses hundojn de la komanĉoj kaj apenaŭ trovis tiom da tempo revenigi mian beston en la kaŝejon. La hufspureron ne povis forviŝi mi. Ili venis, vidis la spuron kaj laŭsekvis en la arbustaron. Mi ne povis fuĝi; ili jam estis tro proksimaj. Mi mortpafis la unuan kaj pikmortigis la duan kaj trian. La aliuloj kaptis min. Mi estis vundata, kuŝigata kaj katenata. Tiam ili ligis min al la arbo. Kiam vi venis, mi mortigis ilin. Olda Bategmano povas demandi ilin neniom, sed mi aŭdis de ili ion, kion mi volas diri al li.»

«Kion?»

«Ili volis al la insulo en la dezerto por kapti Sangovulpon kaj la maljunan nigrulino kaj venigi ilin al la granda vilaĝo de lakomanĉoj. Mi eksciis, dum ili interparolis, kie nun troviĝas ilia vilaĝo.»

«Do ĝi gravas. Kie ĝi situas?»

«Mi ne konas la lokon kaj neniam aŭdis ĝian nomon. Ĝi estis nomata de ili Kaamkulano.»

«Vi eraris kaj certe konas la lokon. La komanĉoj fakte nomas la lokon tiel, de vi ĝi estas nomata Kaĉlonasto, la Leporvalo.»

«Kaĉlonasto? Tiun valon memkomreneble konas mi. Ĝi situas de ĉi tie norden per unu longa tagrajdado. Tien estos venigataj Sangovulpo kun la nigrulino por morti per la torturfostoj. La nigrulo jam estas tie.»

«Kion?» terurite demandis mi. «Kiu nigrulo?»

«La filo de la maljuna, negra virino, kiu loĝas kun Sangovulpo en la dezerto.»

«Ah! Tio ĉi ja estas tre grava sed ankaŭ tre malĝoja novaĵo. Ĉu vi aŭskultis korekte?»

«Mia orelo ne misaŭdis.»

«Ili povus paroli pri alia nigrulo!»

«Nur pri la nigrulo en la dezerto. La komanĉaj hundoj diris lian nomon: Lia nomo estas Bobo.»

«Kiel li trafis en iliajn manojn? Ĉu ili ne parolis pri tio?»

«Pri tio parolis ili. Li estis ĉasanta kun Sangovulpo, kiam tiu estas embuskata de la komanĉoj. Sangovulpo mortigis kelkajn el ili kaj eskapis, sed la nigrulo falis en iliajn manojn kaj estis venigata en la Leporvalon. Tie li estas kaptita, ĝis Sangovulpo kaj la nigrulino estos venigataj. Tiam la tri torture mortos.»

«Tio ĉi ne okazos! Pri tio mi zorgos. Bobo estos liberigata. Mi tuj rajdos tien!»

Mi eksaltis, ĉar mi ekscititis, kvankam alikaze ne estas facile ekscitigi min. La aliuloj miris, la apaĉe pleje, ĉar la nigrulon malestimas pli multege la ruĝulo ol la blankulo; sed li ne aŭdacis diri iom.

Por la maljuna Vablo, la antaŭa vakero, nigrulo staris preskaŭ profundee kiel hundo. Ne eblas por li silenti.

«Kio estas je li, sinjoro?» demandis li. «Mi kredas jen, ke tiu Bobo ekscitigas vin tiel ege.?»

«Ne li sed la afero, ke li estas kaptinto de la komanĉoj kaj estu mortigata.»

«Pa! Nigrulo, nigraĉulo!»

«Nigraĉulo? Nigrulo volus diri vi, S-ro Kutero!»

«Nigraĉulo diris mi. Mi neniam alie prononcis tiun vorton tutvive.»

«Tion bedaŭras mi! Ŝajnas al mi, ke vi ne rigardas nigrulojn kiel homojn.»

«En la naturscieco ili fakte estas rigardataj inter la homspecoj; sekve ili estas sciece tiaj ĉi, sed gardu min Dio, fie kiaj!»

«Ĉiuokaze tiel bonaj kiel ĉiuj alikoloraj!»

«Pa! Nigraĉulo estas tiamaniere malnobla estaĵo, ke ne valoras paroli pri li!»

«Ĉu tiu ĉi fakte estas via opinio?»

«Jes!»

«Do mi bedaŭras vin, ĉar per tio pretendo pruvas vi, ke vi staras pli profunde sub la nigraĉulo!»

«La diablo! Ĉu vi seriozas, sinjoro?»

«Mi seriozegas!»

«Do mi ankaŭ bedaŭras vin kiel vi min! Kolora homo ne estas vera homo, alie Dio ne kolorigis lin!»

«Per tiom da rajto nigrulo povus diri, ke blankulo ne estas vera homo, alie Dio ne kreis lin sen koloro. Mi ĉirkaŭis en la mondo iom pli vasta ol li kaj trovis inter nigraj, brunaj, ruĝaj kaj flavaj nacioj iujn honestajn virojn. Oni devas lasi ekzistecrajton por ĉiu raso. Ĉu vi komprenas min, s-ro Kutero?»

«Kion trovis vi, mi ne tuŝas. Mi neniam konatiĝis ununuran nigraĉulon, apud kiun mi volus sidiĝi.»

«Ĉar vi traktis dekomence ĉiun, ke maleblas al li amikeci vin. Kaj kio koncernas tiun Bobon, li estas honesta viro, kiun povas fidi oni. Mi ne scias, ĉu mi povas diri senhezite la saman pri vi.»

«Fulmo kaj tondro, tio estas flataĵo! Vi povas esti kromege ĝentila, S-ro Bategmano, estas klare!»

«Mi intencis veremi sed ne ĝentili. Mi ne estas ĝentila al homoj, kiuj malestimas senhezite aliulojn. Unue oni devas esplori homojn ekzaktege, antaŭ ol oni forestigas lin, ĉar li eble estas nur kolorulo. Tion ja koncedos vi, kaj nun bonvolu kaj nomigu al mi viajn apartajn preferaĵon! Ĉiuj homoj estas Diaj kreaĵoj kaj infanoj de Dio, kaj se vi orgojlas, ke li estis faranta vin per multvalorega aĵo kaj vi estas lia preferato, tiam vi kredas eraron, kiun ne perceptas mi. Mi ĝojis koniĝi vin; ĉu nun finu pri la ĝojo?»

Estis malheliginta kaj mi ne povas vidi lian vizaĝon. Sed miaj vortoj ŝajnis trafi lin. Li klinis la kapon maj murmuris:

«Ho! Bedaŭrinde, bedaŭrindege, ke vi estiĝis okcidentviron! Vi estiĝus pli bona pastro kaj predikeja parolisto; estas klare!»

«Okcidentviro estas mi nur pro okazo. Antaŭ ĉio mi estas homo, kaj se alia homo bezonas helpon kaj mi povas helpi, tiam mi ne demandas, ĉu lia haŭto havas verdan aŭ bluan koloron. Tiun Bobon mi ne lasis ĉe la komanĉoj!»

«Tio egalas al mi! Mi ja ne volas malhelpi. Mi volas eĉ helpi vin, sed nun ni havas neniom da tempo pri tio.»

«Sed tio devas okazi ĝuste nun!»

«Kiel? Kio? Ja ni devas al la Pluvmonto por renkonti la apaĉojn tie!»

«Tiu ĉi ankoaŭ havas iom da tempo.!»

«Ankoraŭ tempo? Mi ne perceptas vin!»

«Ĉu vi ne povas kalkuli, S-ro Kutero?» Ĉu vi pensas, ke la apaĉoj jam povus esti tie?»

«Jen vi devas scii pli bone ol mi. Mi do pensas malpli pri tiuj ol pri la komanĉoj, antaŭ kiuj ni devas agi.»

«Ankaŭ tiu ne necesas hastecon. De hieraŭ vespere dum tri tagoj, sekve ĝis postmorgaŭ vespere, venos Nalemasiuvo kun siaj cent viroj al la Blua Akvo. Ĉu vi pensas, ke tiam ili tuj ekrajdos?»

«Ne, ĉar tiuj homoj devas kaj siaj ĉevaloj devas ripozi antaŭ aliaj.»

«Minimume unu tagon ripozos; sekve ni havos de nun tri tagojn da tempo. El ili mi bezonas nur du por liberigi Bobon.»

La maljunulo denove volis respondi. Sed tiumomente Olda Certmano antaŭis lin:

«Bonvole diru, S-ro Bategmano, mi aŭdis rakonti pri vi okazon, kiu tre katenis min. Vi havis supre en la nacia protektejo renkontaferon kontraŭ la Suoj. Vi havis grupon de kuraĝaj viroj kun vi kaj ankaŭ nigrulon Bobo, se mi rememoras korekte. Ĉu li estis la sama?»

«Jes.»

«Ha, tiam vi tute pravas! Tiun ni ne lasu resti; tiu estu eligota!»

«Ĉu do vi volas kune?»

«Ĉiukaze. Kiam ni forrajdos de ĉi tie?»

«Dum tagiĝo.»

«Ĉu tio ne estas tro malfrue?»

«Ne. De ĉi tie ĝis la Kaamkulano do estas tre longa tagrajdado. Sed mi tre bone konas la regionon kaj ni havas bonegan ĉevalojn. Ne necesas la ĉevalojn tre streĉe kaj tamen ni estos tie antaŭ vespero.»

«Jes, iomete antaŭ vespero ĉiam estas plej bone. Tiam havas tiom da tempo konigi al si la lokon kaj esplori okazaĵojn. Post malheliĝis la faro estos farata. Mi ĝojas pri tio. Ĉu vi supozas kiom da homo lôgas tie?»

«Ne. Tie estos nur la tendovilaĝo de Vupaumugo kaj mi supozas, ke tie ne troviĝos multaj, junaj, viglaj militantoj.»

«Sekve batalo kontraŭ maljunaj virinoj! Fi!»

«Hm! Tiel facila ne estos ĝi por ni. Dum ĉiu militirado restas iom da militanto por gardi la kampejon, kaj tiukaze ankaŭ pro gardo de la kaptito. Kontraŭ ili eble batalos ni.»

«Sed mi dubas, ke ĉiuj niaj ĉevaloj eltenos la rajdadon.»

«Ĉu ĉiuj? Kiom da ĉevalo kredas vi?»

«Nu, tiom kiom havas ni!»

«Sekve du, tio estas mia kaj via.»

«Ho! Ĉu vi pensas, ke nur ni du faras la rajdadon?»

«Jes. Ni intencas tien kaj reen rajdadon, kiun eltenos nur niaj ambaŭ ĉevaloj. Pri S-ro Vebstero kaj S-ro Holejo sekve ne povas diri oni. Iliaj ĉevaloj nun lacas kaj survoje kolapsus.»

Vebstero diris neniom. Verŝajne li komprenis, ke mi pravas.

Sed Ŝuo sentis grandan simpation al mi. Ŝajnis malfacile al li disiĝi de mi.

«Ĉu do ne eblas, ke mi kunvenos?» demandis li. «Vi ja scias, kiom mi ŝatas esti kun vi, sinjoro!»

«Mi scias ĝin, sed tio ne eblas, S-ro Holejo. La ĉevalo ne povas tiel, kiel volas vi.»

«Tiam Olda Vablo pruntedonos sian al mi.»

«Kion pensas vi?» elvokis la maljunulo. «Mi ja estos kunrajdanta!»

«Ĉu vi?» demandis mi. «Mi pensas, ke vi restos ĉe la aliuloj!»

«Kial? Mia ĉevalo bonas. Aŭ ĉu vi opinias, ke ĝi ne eltenos la rajdadon?»

«Verŝajne ĝi eltenus ĝin, sed ĝi rifuzos kaj ne estos forigata, ĉar koncernas nigrulon.»

«Ha! Ĉu vi kredas tiel? Nu tion ne decidos mia ĉevalo sed mi!»

«Aŭ mi, S-ro Kutero. Mi ne intencas ĝeni vin pri iu ajn nigrulo.»

«Pa, tio ne ĝenos min. Mi plezuras fari ĝin!»

«Antaŭe alie sonis ĝi!»

«Jes, antaŭe! Ĉu mi sinceras, S-ro Bategmano?»

«Ĉu nu?»

«De vi ne estis dirate ĝentile kaj senteme tion pri la demando, ĉu oni povas fidi Oldan Vablon. Sed ĝi eniĝis min kaj mi pensas, ke vi ne malpravas iomete. Mian malruzaĵon mi volas rebonigi per tio, ke mi helpos vian Bobon eskapi, kaj tial ĉi mi petas vin kunvenigi min! Ĉu volas vi, sinjoro?»

«Hm! Kiam vi parolas tiamaniere, tiam mi ja volas, sed tamen ĝi ne eblas!»

«Kial ne?»

«Ĉar oni ne povas fidi vin. Vi pruvis ĝin hodiaŭ. Pripensu, kion intencas ni! Ni volas liberigi kaptiton el indiana vilaĝo. Dum tio ni ne havas tiom da tempo, ke ni povus atendi bonan ŝancon, ĉar la faro estos farata dum plej mallonga daŭro. Tio aferas pri vivo kaj morto kaj vi certe komprenas, ke mi ne kunvenigos vin.»

«Mi ne timas la morton!»

«Tion mi scias; sed mi timas, ne ni rajdos mortiĝe, se ni kunvenigos vin. Ne timi la morton kaj renkonti la morton pro malsingardemo tio ĉi estas du aferoj. Oni ne povas fidi vin.»

«Ĉu ĉar mi ne restis ekstere ĉe la ĉevaloj? Sinjoro. Tio estis la lasta fojo, ke tia ĉi okazis. Kredu min je ĝi! Donu al mi la manon kaj kunvenigu min!»

Kion mi faru! Li petis tre ege. Ĉu mi malakceptu kiel verdulo lin, kiu estis maljuna, sperta kaj naŭdek-jara okcidentviro? Mi povis ĝin sed donis la manon al li.

«Do bone, do kunvenu! Sed mi esperas, ke via juneca petolemo ne denove superas la prudenton.!»

«Bone! Tio estas la vorto! Vi estos sufiĉa pri mi. Sed kio estos kun la aliuloj? Ĉu ili restos ĉi tie?»

«Ne, ili forrajdos al la Pluvmonto, kie ni renkontos la apaĉojn. Ĉu Longa Tranĉilo konas la vojon tien?»

La ruĝulo, al kiu mi direktis la demandon, respondis:

«Mi konas ĝin tute ekzakte. Kiam ni rajdu?»

«Morgaŭ frue, kiam ni ekrajdos.»

«Ĉu la komanĉojn ni lasos kuŝitie ĉi?»

«Ne, ili devos malaperi sen ia signo. Ankaŭ ili ne estos enterigataj ĉi tie. Rajdante al la dezerto ili venos tra tiu ĉi arbareto kaj trovus la tombojn.»

«Ĉu estas permetate, ke la militanto de la apaĉoj faras propono? Li ligos la mortintojn sur iliaj ĉevaloj kaj kunvenigos ilin al la Pluvmonto, kie ni enterigos ilin.»

«Jes, tio estas la plej bona, kion oni povas fari. Kunvenigu ilin!»

«Al kiu apartenas iliaj ĉevaloj, armiloj kaj posedaĵoj?»

«Al vi. Ni volas nenion kun escepto de tio, ke S-ro Vebstero kaj S-ro Holejo volos interŝangi iliajn ĉevalojn. Tiam ili elektu du bestojn, kiuj plaĉas al ili.»

«Tiel estos farate. Sed la skalpojn mi prenos; ili ankaŭ prenus la mian. Haŭ!»

Sekve la afero estis decidata. Ni manĝis kaj kuŝis dorme. Antaŭe proponis Vebstero, Holejo kaj la indiano gardi tutnokte, ĉar ni aliuloj intencis morgaŭ tre lacigan rajdadon. Kompreneble akceptis ni.