Alimatene gravis ekscii antaŭ ĉio, kiuj de la kamaradoj plezure kunrajdos al la Saskuankujo kaj kiuj ne. Kiam mi demandis, ĉiuj petegis kunvenigi ilin.
Nun kiam ili sciis, kiu estas mi, finiĝis ĉiaj duboj kaj ĉiu estis konvinka, ke la rajdo estos eventoplena kaj finos bone. Mem Ralfo Vebstero montris malgraŭ la hieraŭa mallaŭdo entuziasmon, kiu certe venis el la koro kaj Ŝuo Holejo uzis la ŝancon diri al mi sen atestantoj:
«Kiu pensis, sinjoro, ke vi estas Olda Bategmano! Sed ĉar tio estas tiel, ĝojigas min duoble, ke vi trankviligis mian koron per via rakonto. Mi estas maljuna, simpla okcidentviro; sed starigu min tien, kie mi estas uzebla, kiam vi vidos, ke mi ne kontigos.»
Kiam ni estis ekrajdintaj, mi sekvis komence la akvon, ĉe kiu ni kampis, eble dum unu horo; tiam la valo deviis de la ĝisnuna orienta direkto kaj etendiĝis suden. Ĉe tiu ĉi loko la herbo estis premita kaj dispremita malsupren kaj Olda Vablo deĉevaliĝis, por ekzameni la spurojn.
«Ĉu vi ne pli bone lasas ĉi tion, S-ro Kutero?» Petis mi lin. «Mi kredas ĝin unue nenecese kaj due ĝi estas malpermesita nin. Mi promesis al la komanĉoj ne sekve esplori ilin.»
Ĉe la blua akvo
«Sekve vi opinias, ke ili estas iliaj spuroj? Hm! Mi dubas ĝin. Se ili rajdis ĉi tien, ni estus vidintaj iliajn hufprenaĵojn ankaŭ jam dumvoje.»
«Ne. Inter la ilia ekrajdo kaj nia pasis tiel multa tempo, ke la herbo dumtempe stariĝas; sed ĉi tie, kie ili kampis kaj verŝajne forrajdis ne antaŭ longa tempo, ĝi restis kuŝe.»
«Ĉi tiu pruvo ŝajnas pravi, sinjoro, tamen mi diru al mi, ke ne estas tre prudente de ĉi tiuj indianviroj, se ili pasigis la nokton nur unu horo for de nia kampejo.»
«Kial? Mi donis al ili la liberecon kaj promesis ne persekuti ilin; do ili sencis tute certe ĉi tie. Aldoniĝas, ke oni dumtage rajdas pli bone kaj pli rapide ol dumnokte. Ruza viro sekve ne ripozas dum la tago, sed dum la nokto, kaj mi ne havas kaŭzon kredi, ke la komanĉoj ne havas tiun ruzecon. Poste ili preskaŭ unu horo foriris de ni, ili povis halti senduboj, pro atendi la tagon; tiam ili plurajdis, kiel vi vidas pri la spuroj; kiuj kondukas tie dekstre ĉe la akvo malsupren kaj estas tiel netas, ke ili ne povas deveni de hodiaŭ nokte aŭ ja de hieraŭ vespere.»
Tiam Olda Vablo faris orgojlan vizaĝon kaj ridete diris: «Vi parolas pri tio, ke vi volas plenumi vian promeson kaj ne ekzameni la spurojn; sed mi pensas, ke ĉi tio ne eblas.»
«Kial ne?»
«Ĉar ni do rajdos kaj estos devigitaj rigardi la spurojn. Ĉu aŭ vi opinias, ke ni fermu la okulojn?»
«Ne, ĉar ni tute certe ne sekvos la spurojn.»
«Ĉu finfine nur pro via promeso?»
«Ĉi tio estus stultaĵo; ekzistas alia kaj multe pli grava kaŭzo. La ruĝuloj sekvas, verŝajne pro povi trinkigi iame la ĉevalojn, ĉi tiun akvon, kiu ankaŭ, sed per longa kurbo, kondukas al la Riopeko; ili sekve faros ĉirkaŭvojon. Ni kontraŭe lasos la akvon ĉi tie kaj rajdos en rektan, orientan direkton al la Riopeko; sekve ni venos pli frue ol ili al la Saskuankujo. Kiel avantaĝa estas ĉi tio por ni, mi ja ne devas klarigi al vi.»
Tiam la orgojla rideto malaperis el la vizaĝo de Olda Vablo kaj li diris:
«Ja, se ĝi estas tiel, S-ro Bategmano, mi volas akcepti ĝin. Mi komprenas, ke mi povas ankoraŭ lerni de vi, estas klare. Sed diru, ĉu la vojo, al kiu vi pensas, estas tre peniga?»
«Tute ne. Ĉiam ĝi malsupreniĝas; la regiono ofte estas ebena, kelkfoje roka, kelkfoje sabla; akvo do ne ekzistas; tiurilate ni devos atendi ĝis la Riopeko.
«Ĉe tiu kuŝas la komanĉoj. Ĉu tio ĉi ne malhelpas atingi la akvon, kiun ni necesas tiel treege post tia rajdo?»
«Ne. Mi ekzakte scias la situon de la Saskuankujo. Ni atingos la riveron ĉe tute alia loko kaj povos sendanĝere trinkigi la ĉevalojn.»
«Bone, tiam mi estas trankviligita. Ĉar mi vidas, se vi estas nia kondukanto, ni povas havi la konvinkon, ke ĉio okazos, kio estas necesa por nia sekureco. Kaj mi volas diri ion al vi: Mi estas pli maljuna, tre pli maljuna ol vi, kaj ĉi tial estus memkompreneble, ke vi elektu min kial estron; malgraŭ mi volas – hm –, ja, mi volas – »
Ŝajnis, ke li ne facile elparoli la decidon, kun li faris; li volvadas; li premadas, por elporti la vortojn; li movis la brakojn kaj gambojn; li ĉirkaŭiĝis kaj turnis la ostecan korpon, kvazaŭ ĉiuj ostoj estis malfirmiĝitaj; ĉiu nura membro ŝanceliĝis kaj vablis ĉe li, ĝis li fine elparolegis:
«Jes, mi volas rezigni pri tio kaj starigis min sub vi; vi estu nia komandanto, kiun ni obeu. Tion faris Olda Vablo ankoraŭ neniam. Kion vi diras pri tio, he? Vi akceptos ĝin kaj laŭde kaj dankeme, S-ro Bategmano; estas klare.»
Jes, li estis la viro, kiu neniam submetiĝas al aliulo; tiun scias mi. Oni ankaŭ nete rigardas al li, tian sinvenkon kostis al li, nun unufoje faras ĝin, kaj ke li atendas pro tio grandan laŭdon de mi.
Li atendeme rigardis min per grandaj okuloj kaj vaste malferma buŝo; sed lia atendo ne plenumiĝis, ĉar mi respondis:
«Ne, ĉi tio ne estas tiel klare, kiel vi pensas. Ni estas liberaj okcidentviroj kaj ne soldatoj, ĉe kiuj ĉiam plirangulo superas aliulojn; pri komandanto kiel ĉe la armeo oni ne povas paroli ĉe ni, sed unu havas la samajn rajtojn kaj devojn kiel la aliulo.»
«Sed, sinjoro, vi ja ne povas postuli, ke ni ĉiuj ĉiam havas la saman opinion. Kio okazu tiam, kiam ni kverelos?»
«Kvereli? Tio ĉi ne incidentas kun prudentaj viroj. Se opinidiferencoj okazos, tiam ni interparolos, S-ro Kutero.»
«Bone, ni interparolos. Ĉu kaj tiam?»
«Tiam ni agos laŭ ĉi tiu opinio, kiu estas la ĝusta.»
«Ĉu kaj la aliuloj ne pensos ĵus pri ĉi tiu opinio kiel la ĝusta?»
«Tiam ili estas stultaj kaj mi ne kutimas renkontiĝi kun stultaj homoj.»
«Kiel-ki-kio?» Demandis li.
Estis vere ridiga vizaĝo, kiun li nun vidigis, duone la vizaĝo de ruza vulpo kaj duone ĉi tiu de ŝafo, kiam ĝi volas bleki. Li restis dum iometa tempo se movo, tiam li vablis siajn membrojn rapide senorde kaj kontinuis:
«Stultaj, do stultaj, kaj kun stultaj homoj ne renkontiĝis vi! Do vi opinias, ke nur estas ni, kiuj povos esti stultaj?»
«Mi nur opinias, ke mi ĉiam gardi min, kontraŭigi bonan kaj korektan opinion.»
«Aĥe! Ĉu se vi ja havos la ĝustan kaj ni ne komprenos ĉi tion kaj ne faros, kion vi volas?»
«Tiam mi forlasos vin kaj iros miajn vojojn.»
«Sed tiam ĉi tio, kio estos farata, ja ne estos farata!»
«Sed jes, ĉar mi farus ĝin sole. Ruza viro pli multe sukcesigas senhelpe kaj sole, ol se dek aliuloj estas ĉe li, kiuj fuŝas lian bonan faron.»
«Sekve ĉi tio signifas: Olda Bategmano neniam pensas stulte; ĉu devas estiĝi ĉiam laŭ lia volo, kaj se ĉi tio ne okazas, tiam li forkuros?»
«Tiel ĉirkaŭe, sed ne do tiel bruske.»
«Ĉi tio ekzakte estas la sama, kiel ni elektus vin kiel nia komandanto!»
«Ne, ĉar vi ne estu devitaj al mi ĉiam obei, sed ĉiu estu permesata diri lian opinion. Kaj tio koncernas persone, S-ro Kutero, do mi estas tute konvinkita, ke vi ĉiam faros la ĝustan kaj neniam komencos malĝustan.»
Tiam hela sunradio de kontentigo iris trans lia faldhaŭta vizaĝo kaj li elvokis per sono de ĝojo kaj konsento:
«Ĉi tio estu vorto, kio ĉiam validas, estas klare. Ni havos nenian komandanton, sed se la aliuloj ne komprenos, ke vi pravas, tiam ni forlasos ilin. Venu kun mi antaŭen, ni pluvolas!»
Ni rajdis supren laŭ la deklivo de la valo kaj tiam, kiam ni alvenis supre, ni rektangule forrajdis de tie. Tie supre la tereno estis plata kaj ni povis galopigi niajn ĉevalojn, kiuj antaŭe estis trinkintaj malsupre.
Olda Vablo ĉeestis apud mi, antaŭ la aliuloj, kaj mire rigardis kelkfoje mian negran ĉevalon, kiun la nun rapida kurmaniero videble ĝojigis.
La maljunulo estis bonega rajdanto kaj sidis malgraŭ sia maljuneco en la selo kiel junulo. Liaj longaj blankaj haroj flugis, same al la brila malhela hararo de Vinetuo, kiel arĝentaj kolharoj poste li. Vere li ne plenumis miajn atendojn malsupre ĉe la rivereto, ĉar la kontraŭdiraĵoj faritaj de li ne estis pruvoj de tiu akra kaj certa rigardo, kiun ĉasisto de la unua rango propras; sed la estinta ‹reĝo de la vakeroj› nur estis aĝinta en la libera kampo, en la malferma savano kaj sekve ne povis ricevi la kvalitoj, por kiuj nur la densaj arbaroj kaj ravinriĉaj montaroj estas la ĝustaj lernejoj. Sed ĉe ĉiuj, kiuj apartenas al lia fako, mi certe povos fidi lin.
Ni apude rajdis dum horoj, sen ke li diras ian vorton. Kiam mi faris rimarkon pri tiu silentado, li respondis:
«Mi plezure parolas kaj rakontas, sinjoro; sed mi scias, ke mi ne molesta vin pri tio, ĉar vi ŝatas pli bone la agon ol la vorton. Ĉiu aŭdis, ke vi dumtage kunestas kun Vinetuo, sen nenecesa vorto estas dirata. Eĉ se vi troviĝas en danĝero, pri kiu aliaj okcidentviroj longdaŭre interkonsiliĝis, vi akordiĝas per mallonga signo aŭ nura rigardo. Sekve mi silentas, por ke vi ne kredu min babiladulo, estas klare.»
«Vinetuo ja havas la karakterizaĵon pli multe paroli per agoj ol vortoj, kaj mi estas kiel li. Mi ĝojos, se mi haviĝos la sperton, ke mi akordas al vi tiel bone kiel li, S-ro Kutero.»
«Ĉu vi ja ne havu timon, sinjoro? Mi ne estas tute nesperta viro kaj mi montros al vi, ke vi povos uzi min.» —
La regiono, tra kiu ni venis, estis tiel, kiel mi proskribis ĝin al miaj kunuloj, parte roka ebenaĵo, parte sabla dezertejo, ĝis ni trafis en la posttagmezo fekundan, herbe kovriĝatan grundon. Ni proksimiĝis alfluon de la Peko, kies bordoj estas ĉirkaŭataj de arbusta verdaĵo. Mi konis ĉi tiun akvofluon de plifruo kaj sekvis ĝin ĝis ĝia enfluejo.
Kiam ni atingis ĉi tiun, ne estis du horoj antaŭ vespero; nur unu horo ni devos rajdi de ĉi tie al la Saskuankujo.
Ĉi tiu Blua Akvo estas malgranda, laga baseno, kiu estas plenumigata de fontoj, kiuj troviĝas sur la fundo, kaj sian nenecesan akvon sendas en la Riopekon. En ĝiaj bordoj estis densa elma kaj kotonara arbustaro, el kiu altaj, multombraj pekanoj kaj fostkverkoj staris. La akvo havis intense bluan koloron kaj pro tio estis nomita de la indianoj Saskuankujo. La elfluo de ĉi tiu lago fluis sube de la loko, en kiu ni troviĝis, en la Riopekon, trans kiu ni devos. Plu malsupre estis travadejo, kiun ni ne uzu, ĉar la ambaŭ komanĉoj venos de malsupre kaj trovus niajn spurojn. La transo trans la tre vasta rivero sekve devis naĝante okazi, kio estis ĉe la varmeco de la hodiaŭa tago pli bonvena ol neŝata.
En la transa bordo alveninte antaŭ ĉio ni serĉis spurojn kaj estis tre trankviligante, ke ni trovis neniujn. Ni atenteme rajdis malsupren sub la vastaj arbopintoj de la ĉi tie starantaj tremoloj ĝis la enfluejo de la laga elfluo. Ni troviĝis ĉe norda flanko de ĉi tiu kaj trovis ankaŭ ĉi tie neniajn spurojn. Mi deĉevaliĝis, ligis la ĉevalon al arbusto, kies foliaron ĝi povis manĝi kaj kuŝigiŝ en la herbon. Olda Vablo sekvis mian ekzemplon sen diro ian vorton; li volis imiti mian silenteman Vinetuon kaj, kiel li esprimis sin, estas kredanta de mi babiladulo. Sed la aliulojn ne ŝajnis tiel memkompreneble la fakto, ke mi kuŝiĝis ĉi tie; ili restis sidi sur la ĉevalojn kaj Vebstero demandis:
«Deĉevaliĝo, sinjoro? Do estas ankoraŭ tage!»
«Do ĉar ankoraŭ estas tage, mi deĉevaliĝis.» Respondis mi.
«Ĉu vi ne volas tute rajdi al la Blua Akvo?»
«Ne.»
«Ĉu do vi ja volas ĉi tien en la malheleco? Kial ne dum la tago, kiam ni povas vidi eblajn spurojn, S-ro Bategmano?»
«Ĉar ni certe vidos tiajn spurojn, sed ankaŭ mem estos vidataj.»
«Mi pensas, se ni estas atentemaj – »
Li estis interrompata de Olda Vablo, kiu rigore finigis lian parolon:
«Silentu kaj ne voku ĉi tie kiel kamelo, kiu havas dek-kvin ĝibojn! Ĉu mi do diris vorton? S-ro Bategmano ja scias, kion li faras. Se vi portas vian skalpon al la bazaro, tiam plurajdu; sed mi restos ĉi tie.»
Tiam ili ankaŭ deĉevaliĝis . Vebstero dume grumblis:
«Oho, oho, nur ne estu tiel malĝentile, Olda Vablo! Sinjoro kiel mi ne kutimas lasi ĵeti tiajn kamelojn al la kapo.»
«Vera sinjoro antaŭ ĉio tenas sian langon en la buŝo, komprenite! Vi ja trafis tiutempe vian unuan elkon tre bone, sed intertempe pafis tiom pudelojn, kaj ĝi ne decas al vi, paroli kontraŭe S-ro Bategmano, se io, kion li volas fari, ne konvenas al vi. Sekve silentu, alie ni foriros kaj forlasos vin.
Ah, sekve ĝi rezultos en tio! Forlasi; ĉi tiun li memortenis. Li volis montri per sia rigorozo kontraŭ la brava Vebstero, ke li akordas al mi. En tio mi estas konvikata, ke lia silenteco ne longe daŭros. Li eldemandos min ĉe venonta ŝanco ekzakte tiel, kiel nun Vebstero faris ĝin.
Kiam komencis malheliĝi kaj la tempo estis veninta por mi, mi ekstaris kaj diris:
«Mi nur foriras por serĉi la komanĉojn. Miajn pafilojn mi lasas ĉi tie kaj petas, ke neniu el vi foriĝis; povus esti ruĝuloj en la proksimo kaj rimarki lin.»
«Tute vere!» Konsentis Olda Vablo kun mi. «Mi supozas, ke baldaŭ la ambaŭ komanĉoj proksimiĝos, kiujn ni donis libere. Ĉi tiuj verŝajne proksime pretervenos ĉi tie.»
«Ne ĉi tie, S-ro Kutero.» Kontraŭparolis mi al li. «Ĉi tiuj ĉiukaze uzos la tie malsupran vadejon kaj sekve venos supren tie transe en la transa bordo de ĉi tiu akvo.»
«Ĉu vi opinias?»
«Jes. Tial mi antaŭe elektis la ĉi-transan bordon por ripozo; sekve ili ne povos rimarki nin.»
«Bone. Do, vi volas iri. Ĉu mi povas kune?»
« Mi volas sincere diri al vi, ke mi pli vole estas nura.»
«Ĉu vi kredas min tiel nespertan aŭ mallertan, ke mi povos ruinigi la agon? Mi diras vin, sinjoro, ke mi lernis kaŝe iri same kiel ĉiu aliulo; ĉi tion mi pruvis hieraŭ vespere.»
«Hm! Mi tamen vidis vin.»
«Ne min, sed nur la branĉon, ĉar ĝi moviĝis.»
«Pah! Jam longe antaŭ vi tranĉis ĉi tiun branĉon, mi vidis viajn okulojn.»
«Miajn okulojn? Be!»
«Ĉi tiu kompreneble eblas nur tre akran kaj ekzercitan rigardon. Vi ja scias, ke okuloj brilas. Ankoraŭ krome vi tute malfermas la viajn.»
«Tion mi ja devis! Tiu volas vidi ion, kiu malfermu la okulojn.»
«Oh ne! Atendema skolto fermigas ilin tiel multe kiel eble, por ke ili ne estu vidataj; ja, mi ekzemple fermigas ilin tute, kiam mi sufiĉe vidis kaj nun nur volas aŭdi, ĉar unue ili estas tiam tute nevideblaj kaj due oni aŭdas per fermaj okuloj pli bone ol per malfermaj.»
«Sinjoro, estas vere; oni povas lerni de vi multajn!»
«Tiam mi ankoraŭ volas atentigi vin pri ia alio. Mi ja ne nur vidis viajn okulojn, sed ankaŭ vian hararon.»
«Ankaŭ ĉi tiun?»
«Ĉu vi miras pri tio? Via hararo estas neĝe blanka, ĝi frapas la atenton sekve tre frue ol la malhelaj okuloj. Mi konsilas kovri la hararon, se vi ree venos en la situacion kaŝiri; alikaze vi povus facile perdi ĉi tiun belan hararon kun la kaphaŭto.»
«Mi faros ĝin, mi faros ĝin! Mi esperas, ke mi tuj nun venos en la situacion. Ĉu ne?»
«Mi rediras, ke mi pli vole iras nure.»
«Tio estu, sed ankaŭ vi estas nur homo kaj okazos al vi akcidenton. Tiam ni sidas ĉi tie kaj ne scias, kie vi estas kaj oni helpas vin.»
«Tio certe ne estas malkorekta.»
«Mi donas al vi mian vorton, ke mi faros nenian eraron!»
«Vian vorton? Hm! Na mi volas akcepti ĝin kaj esperas, ke vi plenumos ĝin.»
«Mi dankas vin! Mi nur volas enkovri mian hararon. Tiam ni povos iri.»
Li kunrulis sian hararon, por loki ĝin sur la kapon kaj ligi la tukon super ĝi. Farante tion li kontinuis:
«Ĉu vi konas la Bluan Akvon kaj ĝia ĉirkaŭaĵo tute ekzakte, ke vi kuraĝas trovi tie la ruĝulojn malgraŭ la malheleco de la nokto?»
«Jes. Vi do povas imagi tion al vi, ĉar se la afero ne estas tia, mi estus uzita la lasta taghoro por kaŝiri kaj ne kuŝita senokupe ĉi tien.»
«Brave, brave.» Elvokis tiam Vebstero.
Tiam Vablo turniĝis al li kaj kolere demandis:
«Kion vi devas krii, he?»
«Brave mi kriis.» Respondis la demandito. «Pro la plezuro pri tio, ke al vi S-ro Bategmano donis tiam bonegan nazbateton.»
«Nazbateton? Kial?»
«Unue vi estiĝis malĝential kontraŭ mi, ordonis al mi silenton kaj nomigas al mi kiu-scias-kion-ĝiban kamelon, ĉar mi permesis al mi elparoli tute diskretan demandon, kaj nun vi mem diraĉas tian malpensitan aĉaĵon, ke S-ro Bategmano devas klare diri pri tio al vi! ‹Tion vi do povas imagi al vi.› Diris li kaj mi refoje vokas brave al tio!»
«Fermu la bekon, majstro! Mia demando estis tutege faktokonforma.»
«La mia ankaŭ.»
«Ĉi tion vi nur pensas. Cetere oni ne krias ĉi tie en la okcidento kaj en la proksimo de malamikaj indianoj tiel brue brave, ke la pulmo volas krovi. Venu, S-ro Bategmano; ni forlasu la viron!»
«Ĉu por ĉiam?» Ridete demandis mi.
«Ne, nur ĝis ni revenos.»
Mi transdonis al Vebstero miajn pafilojn por speciala protekto; tiam ni iris.
La arbetaĵaro, kio ĉirkaŭestis la elfluon de la lago, ne estis vasta; ĝi formis malvastan bendon, al kiu la tute malferma herboebenaĵo limis.
Ni iris apud ĝia rando kaj trovis pro multnombraj, antaŭ lokaj arbetoj tiom da kovro, ke ni havu neniam timeton pro la okazo de renkonto; ni rapide povis kaŝigi. Kaj kiam la noktiĝo estis finita kaj estiĝinta malhele, ankaŭ antaŭe motivata timo estis nenecesa.
La instruo, kiun Olda Vablo havis de Vebstero, ne estis longe konsekvenca, ĉar ni ne estis irinta tre longe, tiam li denove petis informojn flustre:
«Kian formon havas la Blua Akvo, sinjoro?»
«Ĝi estas preskaŭ cirkla lago, kiun mi pli vole nomigas pli aŭ malpli malgrandan lageton, ĉar kiel lago oni propre kredas pli grandan akvoareon.»
«Kiel granda estas ĝi?»
«Mi necesis dudek minutojn por tranaĝi ĝin rektadirekte.»
«Tiam ĝi ja ne tiel malgranda, ĉar mi aŭdis, ke vi estas bonega naĝanto. Oni rakontas, ke vi devis naĝi por la vivo ĉe la indianviroj.»
«Eĉ kelkfoje.»
«Kaj la plej bonaj naĝantoj de la ruĝuloj estu restintaj post vi.»
«Certe, alie mi jam ne vivus. Kiel vi naĝas, S-ro Kutero?»
«Kiel fiŝo. Ĉu aŭ vi dubas pri tio?»
«Ĉar vi diras ĝin, ĝi ja estas vera. Sed tiam vi estas super mi, ĉar mi ne kuriĝas diri, ke mi povas naĝi kiel fiŝo. Vi cetere ne estas konstruita tro karnoplena.»
«Jes, tre multaj ostoj kun pura haŭto kaj faltoj, plu nenion. Ĉu vi kredas, ke ĉi tio malhelpas estiĝi bonan naĝanton?»
«Almenaŭ oni kutimas aserti ĉi tion.»
«Oho! Tiu elparolis ĉi tian aserton, kiu komprenas nenion de la afero. Kiu estas grasa, ĉi tiu ja estas dika kaj larĝa kaj devas postuli al si teruran laboron padeli sin tra la akvo; sed mi estas longa kaj mallarĝa kaj sekve pafas fakte tra la fluso. Ĉi tio estas ekzakta kiel sagpinto; se ĝi estas longa kaj maldika, tiam ĝi eniĝaspli rapide kaj pli malalte ol se ĝi estus mallonga kaj dika; estas klare.»
Al mi la afero ne estis tiel klara kiel al li, tamen mi povis supozi, ke li ne malbone naĝas, se ankaŭ ne kiel fiŝo.
«Ĉu ekzistas en la Blua Akvo insuloj?» Kontinuis li post malmulta tempo.
«Nur unu, kiu situas ne fore de la norda bordo.»
«Se restos tiel malhele kiel nun kaj la ruĝuloj ne bruligos iajn fajrojn, estos malfacile trovi ilin.»
«La steloj post mallonga tempo lumos pli hele kaj mi ankaŭ estas konvinkata, ke la komanĉoj ekbrulis fajrojn. Nenia kaŭzo por ili ekzistas supozi, ke malamikoj estas proksimaj; ili kredas esti sekure kaj sekve ne sidos en la malhelo.»
«Kiamaniere ni volas kaŝiri?»
«Ĉe la lago, pli precize ekzakte kontraŭ la menciita insulo, estas loko, kiu taŭgas por kampi kiel neniu dua; mi mem pasigis dufoje kelkajn noktojn tie kaj volas supozi, ke la indianviroj ankaŭ troviĝas tie. La arbetaĵaro estas densa kaj superstarata de altaj arboj.»
«Ĉi tio ne estas bona, ĉar tie oni trairos malfacile. Ĉu vi ne opinias, S-ro Bategmano?»
«Bedaŭrinde estas tiel; sed ni tamen devos trae. Al tio venos cirkostanco, kiu verŝajne duope malfaciliĝos la realigon de nia plano.»
«Kio estas tio?»
«Ne sufiĉas paŝtejo por la ĉevaloj inter la akvo kaj la arbetaĵo; sekve mi devas supozi, ke ĉi tiuj ne troviĝas apud la akvo, sed ĉi-transe de la arbarbendo, kie herbo kreskas amase.»
«Oho! Tie ĉeestos gardantoj!»
«Certe! Ni ja havos la kampejon antaŭ ni kaj la ĉevalojn kun la gardantoj post ni kaj ni troviĝos en situacio, kiu postulos grandan atenton, precipe ĉar la indianaj fiĉevaloj estas preskaŭ tiel atentemaj kiel siaj mastroj. Do nun ni ne plu parolu; ni devas streĉi nian atentecon.»
Nun ni estis trapasitaj ĉirkau la duono de la vojo kaj devis atenti, ĉar ju pli proksime ni venis la lagon, des eblis pli facile, ke ni renkontis ĉirkauirantajn indianvirojn. Feliĉe tiu ne okazis kaj ni venis sen ia nebonvena renkonto ĉe la loko, kie la akvo elfluis el la lago.
La arbarstrio faris de ĉi tie grandan kurbon fore en la herbebenaĵon. Ni sekvis ĝin, ĝis ni abrupte haltas, ĉar ni aŭdis antaŭ ni laŭtajn voĉojn.
«Pako!» Vokis iu. «Karbune!»
Tio estas «Pako, aŭdu!»
«Himme unoso sovui – kion volas vi?» Respondis dua.
«Kim!» Tio estas: «Venu ĉi tien!»
«Un neatz nariskoe, vone titeste najokone – mi ne ŝatas veni; mi volas fari al mi malgrandan fragmitfajfilon.»
Post tio ree silentiĝis. Mi mallaŭte diris al Olda Vablo:
«Tiu ĉi estas la dialekto de la najinokomanĉoj; sekve ni havas la serĉitojn antaŭ ni. Ĉu vi eble konas ĉi tiun dialekton?»
«Jes. Unu vokis la aliulon, kiu ne havas tempon.»
«Bone! Mi ŝatas, ke vi komprenas ĉi tiun lingvon, ĉar vi ankaŭ kaŝe aŭskulti la ruĝulojn. Mia supozo realiĝis: Ni havas la ĉevalojn antaŭ ni. Unu el la gardantoj estas vokita. Iru nun post mi, sed tiel mallaŭte kaj atenteme kiel eble!»
Ni glitrapidis plu ĝuste apud la rando de la arbustaĵo, ĝis ni iras ĉirkaŭ supersitua pinto de la arbaro; tiam ni vidis fajron, kiu brulis en distanco de eble ses cent paŝoj antaŭ ni sur la herbebenaĵo; kelkaj indianoj sidis ĉe tio, por gardi la paŝtantajn ĉevalojn.
«Tute tiel, kiel vi pensis, sinjoro.» Diris Olda Vablo.
«Tie ni havas la bestojn kaj post la arbustoj kaj arboj kampas siaj posedantoj ĉe la Blua Akvo.»
«Kaj tio estas ankaŭ la loko, pri kiu mi parolis; ili kuŝas tie, kie mi jam kampis dufoje. Nun ni devas kuŝiĝi, alikaze ili vidos nin.»
Ni nun plurampis apud la rando de la arbustaĵo, tiel longe kiel eblis sen esti malkovrataj. Antaŭ ni ekzistis malvasta breĉo en la arbustaĵo, kiu interligis la kampejon kaj la paŝtejon kiel malferma vojeto. Ĝi estus tre komforta por ni, se ni povus uzi ĝin. Sed ni ne devas ĝin.
La ruĝuloj trafikis sur tiu vojo kaj ni ne ekpensis elmeti nin al malkovro. Ni ja direktis nin dekstren, por paralele al la vojeto penetri tra la arbustraĵo. Ĉar tiu ĉi, kiel jam dirita, staris tre kompakte kaj ni devis eviti ĉian brueton, sekve tio faris al ni grandajn klopodojn kaj daŭris tre longe, ĝis ni atingas la transan randon de la mallarĝa arbaro kaj vidas la kampejon antaŭ ni.
Ĝi estis milita kampejo. Ja la indianoj ne portis la militajn kolorojn en la vizaĝo kaj sekve intencis ĉi tie longetan restadon, tamen ne ĉeestis ia ajn tendo, kio certe estus tia, se ĝi nur estus ĉasirado.
Ili devis senti ĉi tie tute sendanĝere, ĉar ekzistas ne malpli ol ok fajroj, ĉe kies lumo ni nombris pli ol cent kvindek ruĝulojn. Ili estis «farintaj viandon»; ĝi pendis en longaj strioj ĉe vaste streĉitaj rimenoj por sekiĝi. Ili ja intencis longan militiradon, kiu lasos neniun tempon por ĉasi, aŭ direktota al ia regiono, en kiu nek bubaloj nek aliaj ĉasbestoj troviĝas. Ĉi tiun regionon konas mi: Estis la dezerta Janoestakado, kiu samas la sablan saharon.
Ankaŭ kuŝis kelkaj bubaloj tie kaj la plej multaj indianviroj estis okupataj kun dividi ilin en partojn kaj disigi la viandon de la ostoj por tiam tranĉi ĝin en striojn. Aliuloj kaŭris ĉe la fajroj kaj rostigis viandon. La rostigitaj pecoj amase kuŝis apud ili, ĉiukaze ordonita por la komuna vespero. Ĉe du malgrandaj fajroj, kiuj bedaŭrinde larĝe dislokis, sidis senlaboraj figuroj, kiuj interparolis kaj dume cirkuligis la pipon, de kiu ĉiu nur kelke fumblovis. Tio certe estis la estroj. Mi diris, ke la fajroj «bedaŭrinde» larĝe dislokis, ĉar estus ĉi tiuj du grupoj pli mallarĝaj aŭ ili formus nur unu, tiam mi povus kaŝe aŭskulti ambaŭ kune; sed sub tia cirkumstancoj ni devis disiri, ĉar estis firme, ke ni ne devis foriri sen aŭdi, kio estos parolta.
La insulo, kiun mi menciis al Olda Vablo, situis kiel malhela loketo, super kiu pli hela lumeto ŝvebis, transe sur la akvo. Ni certe ne povus vidi ĝin sen ĉi tiu lumeto; ĝi verŝajne estis kaŭzita de fajro, kiu brulis inter la arbustroj. Ĉi tiun devis noti mi. Mi lasis akre iri la rigardon de grupo al grupo tra la kampejo; estis nur indianoj ĉi tie; neniu blankulo estis videbla. Tio estis la klarigo.
Ni kuŝis malvaste apudflanke sub solvaĝa kotonarbedo, kiu tute kovris nin; neniu okulo direktiĝis al ĉi tiu loko.
«Damne!» Sufloris la maljunulo al mi. «Mi nombris la fiulojn; estas ĉirkaŭ cent kvindek; sed neniu blankulo ĉeestas. Ili espere ne estingis jam Oldan Certmanon!»
«Ne, li ŝajne estas lokita transe sur la insulo.»
«Sur la insulo? Ah! Ĉu tiu estas la malhela punkto tie en la akvo, super kiu estas lumeto kiel de fajro?»
«Jes.»
«Kaj vi opinias, ke Olda Certmano estas tie? Tio trankviligas min, kvankam ŝajnas nekutime al mi, ke ili ne havas lin ĉi tie en la kampejo.»
«Ne al mi.» Tie transe li estas pli certa al ili. De loko, kiu estas ĉirkaŭa de akvo, kaptito povas eskapi tre pli malfacile ol de ĉi tie, kvankam tie estas pli malmultaj okuloj por lia gardado.»
«Hm, ŝajnas al mi, ili firmtenas lin same ĉi tie, ĉar ĉiukaze li estas katenita.»
«Katenita li certe estas; sed ili kalkulu kun ĉiuj eblecoj, sekve ankaŭ kun tiu, ke la hazardo alkondukos homojn, kiuj trovos la kampejon kaj sekve ankaŭ la kaptiton. Ĉi tion ili volas eviti.»
«Se ĉi tio estas korekta, tiam ni ne ĝoju pri tio, S-ro Bategmano. Ĉi tie ni eble povus rampi al li kaj dekatenigi lin; sed tio estas sub la nunaj cirkonstancoj neebla.»
«Pah! Ĝojas min tre pli multe, ke ili ne tenas lin ĉi tie en la kampejo. Vi baldaŭ pravos al mi. Antaŭ ĉio mi volas kaŝe aŭskulti la indianvirojn.»
«Permesu al mi atentigi pri tio, ke ni nenecese iri en danĝeron. Mi ne estas timema kaj riskos ĉion, kion vi riskos; sed mem se ni sukcesos aŭskulti ilin: Kian gravon aŭdos ni?»
«Grave aŭ ne, mi provas ĝin. Mi jam ofte kaŝiris al malamikoj kaj ĉe tio mi preskaŭ ĉiam sciiĝis ion, kio estis avantaĝa. Pri kio ili parolos? Pri tio, kio okazis ĉi tie, kio ankoraŭ okazos kaj kion intencos ili, do verŝajne pri la kaptito kaj pri la milita kaj raba irado, kiun ili intencas. Efektive ni riskos multe kaj mi ankaŭ bonvole kredas, ke vi ne timiĝos, malgraŭ tio mi pli multe ĝustas, ke mi prenos la danĝeron sur mi sola. Ĉar mi ne scias, ĉu vi majstros la aferon.»
«Oho! Ĉu mi faris eraron ĝis nun? Ĉu mi ne pruvis, ke mi kapablas la kaŝiron?»
«Ĝis nun, jes; sed tio estis relative facila; sed nun ĝi estiĝis tre pli malfacila.»
«Pah! Ĉi tiu mi ankaŭ povos!»
«Certe? Tiam mi volas fidi vin. Vi vidas la ambaŭ malgrandajn fajrojn, ĉe kiuj la militantoj senutile interparolas; tien ni devas. Por vi ni konsideras la pli proksime situa; la arbustro atingas preskaŭ ĝis tie; kaj la kovraĵo, kiun vi trovas pro tio, plifaciligos la proksimiĝon; dum mi ĉe la alia, kiu situas tre apude la akvo, havos pli grandan penon. Ĉu vi konsentas?»
«Jes, malgraŭ ne estas granda honoro por mi, ke vi elektas por vi la pli grandan danĝeron.»
«Tio estas nenia malhonoro por vi. Atente aŭskultu, kion mi diras al vi! Ni reiros ĉi tien. Tiu alvenos unue, tiu donos signalon al la aliulo, ke li finos. La signalo ne estu notebla al la ruĝuloj. Vi aŭdas, ke la bombinatoro vokas; tia voko ne kaŭzos atenton. Ĉu vi imitos ĝin?»
«Mi pensas tiamaniere.»
«Do vi vokos, kiam vi ĵus estos alvenita, kvar fojojn, la duan kaj trian vokon pli rapide sinsekve ol la aliaj. Ĉu vi komprenas min?»
«Jes. Ĉi tiu estas por la distingo de la realaj bombinatoroj.»
«Korekte! Mi ankaŭ faros tiel, se mi estos ĉi tie pli frue. Se vi estas malkovrata, tiam – »
«Kovrata?» Falis li en mian parolon. « Mi tre gardos min esti videbla!»
«Ne diru tion! La plej ruza kaj plej atentema okcidentviro povas malfeliĉas ĉe tia okazo. Ja, se vi estos malkovrata, tiam vi trarompas, sen respekto pri mi, la arbustraron kaj reiras al nia kampejo; mi sekvos.»
«Kaj kio, se oni vidas vin?»
«Tiam mi ankaŭ flugas kaj vi sekvos min tiel baldaŭ kaj tiel bone kiel eble. Ĉu vi havos ankoraŭ demandon?»
«Ne. Mian taskon ricevis mi kaj mi solvos ĝin; estas klare.»
«Vi sukcesu en tio! Ja nun antaŭen.»
«Jes, antaŭen, sinjoro! Vi estu kontenta pro mi.»
Li rampis maldekstre en la arbustoj kaj malaperis en tion. Ĉu li faros nenian eraron? Mi ne estis tute senzorga pri tio.
Mia tasko estis, kiel jam dirite, pli malfacila ol la lia. La fajro, al kiu mi volis, situis proksima al la akvo kaj inter mi kaj ĝi ekzistas nenio, kio povus kovri min. Kiel do oni venas tien kaj kuŝas tie dum longeta tempo sen esti vidata?
Ĉi tio estas la demando. Kaj mi ne nur volis, sed devis tien, ĉar unu el la tie sidantaj viroj havis plumon en sia hararo kaj mi sekve kredis lin, malgraŭ mi ne povis vidi lian vizaĝon, Vupaumugo, la tribestro de la komanĉoj.
Ekzistis nur unu vojo tien, tio estis per la akvo, kaj ĉi tiu estis tiel malfacila, ke ĉe la kaŝiro mi neniam estis riskita tiom kiel nun. La bordo estis framita; ĉi tiun cirkostancon mi devis uzi. Mi estis devigata malvastigi min kaj mi devis aliri malhelan kaj forsituan lokon, por ke mi faru ĝin. Dekstre, ne longe de la plej fora fajro, la arbustaro apudiĝis al la akvo; tien mi rampis, malvastigis min, prenis kelkajn rimenojn el la poŝo, kun ĉi tiuj la boŭtranĉilon kaj tiam mi kaŝis la vestojn en kompakta arbustaro. Post tio mi tranĉis tiom da framito, kiom mi necesis, ligis ĝin al arbusteto, kiu aspektis nature plej eble, kaj metis ĝin tiamaniere sur la kapo, ke ĝi staris sur la ŝultroj. Mi faris en la framitaro breĉon, tra kiu mi povis vidi, kaj eniĝis la akvon por komenci la riskegan vojon.
Irante aŭ naĝante mi devis zorgi pri tio, ke la arbusteto ĉiam restis samloke al la bordframito. Se mi moviĝis tiel, malrapide kaj gardeme, por ke mi ne altiru la atendecon, apud la tero al la fajro, oni devos kredi, ke mia surkapaĵo estas senmova framito, kaj mi povos esperi atingi feliĉe ĝis la celo kaj la reejo.
Se mi estos trovata, kio estas tre facile ebla, mi intencis fuĝi trans la lago kaj tiam sekrete reveni por preni miajn vestojn.
Komence la akvo estis malprofunda; mi devis kuŝigi kaj antaŭrampi en la ŝlimo; mi rampis tra akra, tranĉema framito kaj mi devis gardemi, por ke mi ne lezu. Kiam mi venis en pli profundan akvon, mi povis iri. Poste mi unufoje senfundiĝis, tiel ke mi devis naĝi. La vojo ne estis pli longa ol ses dek metroj; sed mi jam ne havis la duonan post mi, kiam estis pasinta duona horo. La ruĝuloj ja ne notu, ke mia framitkovraĵo moviĝas. Tiamaniere horoj povis pasi, antaŭ ol mi rerenkontiĝos Oldan Vablon.
Feliĉe nun okazis cirkonstanco, kiu helpis min. Mi aŭdis eksoni laŭtajn vokojn kaj kiam mi serĉis la kaŭzon, mi vidis du indianojn, kiuj elpaŝis el la arbustaron, aperi sur la kampejo. Estis la ambaŭ indianoj, kiujn mi terenbatis hieraŭ vespere. La tribestro estis postsendinta ilin al Olda Vablo; nun ili revenis kaj memkompreneble ĉiu volis scii, kian sukceson ili havis. Ili direktis la atendecon al si, ankaŭ tiu de la tribestro. Kvankam li ja ne renkonte iris al ili, kiel la plej multaj aliuloj faris ĝin, malgraŭ tio li ekstariĝis kaj turniĝis al ili. Lia vizaĝo kaj ĉiuj okuloj nun estis forturnitaj. Tio mi uzis tiel rapide, ke mi situas post apenaŭ unu minuto ĉe la loko, kiun mi estis volinta atingi.
Mi enfosis mian helan korpon en la ŝliman fundon de la malprofunda bordo, kuŝiĝis sur la angulitaj antaŭbrakoj kaj nun povis, la vizaĝo super la akvo, observi komforte ĉion. Ĉar la framitarbusto lokis sur miaj ŝultroj, ĝi ŝajnis stari en la akvo, kaj ĉar ambaŭflanke de mi ankaŭ estis framito, mi nun povis senti sendanĝere.
Nun finfine estis la plej urĝa tempo okupi mian aŭskultantulejon; jam la du komanĉoj estis venintaj ĝis la fajro de la tribestro, kiu akceptis ilin per la vortoj:
«Mi vidas ĉe neniu de viaj zonoj la skalpon de tiu, kiun vi mortigu. Ĉu vi blindiĝis, ke vi perdis lian spuron? Aŭ la gamboj de viaj ĉevaloj rompis, ke vi ne povis atingi lin?»
La unu diris nenion kaj honteme rigardis subteren; sed la aliulo estis pli malrespekta; li vidis en la vizaĝon de la tribestro kaj rediris:
«Ni retenis nian okulojn kaj la gamboj de niaj ĉevaloj restis sanaj.»
«Sed kie estas la skalpo?»
«Ĝi ankoraŭ troviĝas sur la kapo de tiu, de kiu ni prenu ĝin.»
«Ĉu sekve ĉi tiu palvizaĝulo ne estas morta?»
«Li ankoraŭ vivas.»
«Ĉu vi sekve lasis eskapi lin?»
Liaj okuloj brilegis minace, kiam li demandis tion per laŭtega, kolera sono.
«Li eskape iris.» Rediris la aliulo trankvile eltenante la rigardon de la tribestro.
«Tiam vi estas lamaj hundoj, kiujn oni ne povas sendi post nenia bufo, ĉar ĝi estas tro rapida por ili. Mi resendos vin en la tendojn de la maljunaj virinoj, al kiuj vi apartenas.»
«Vi estas Vupaumugo, nia tribestro de milito, kies ordonon ni devas obei; sed se vi donas ordonojn, kiuj ne estas realigeblaj, tiam ne insultu tiujn, kiuj klopodas sensukcese. Ni ne estas lamaj hundoj, sed kuraĝaj, spertaj militantoj, alikaze vi ne elektis nin sekvi la palvizaĝulon. Ni ne iros al la maljunaj virinoj. Kial vi jam parolas kaj juĝas, antaŭ vi aŭdas, kial ni ne portas la skalpon?»
Tio estis parolata kuraĉege; tiu viro certe ne estis timulo. Oni rakontis multajn rakontojn pri la krueleco de Vupaumugo; li ne faris ĝin nur kontraŭ blankuloj, sed ankaŭ li ofte estis senindulga kontraŭ tribaj kunuloj; oni respektis lin kiel militanto, sed oni ne amis lin; kontraŭ li amasiĝis kolero, kiu elvomas ĉe okazoj kiel la nuna. La agmaniero de la brava militanto estis kuraĉa, sed neniakaze riskega. Indiana tribestro estas neniakaze absoluta reganto; li estas elektata de la tribo; li retenas sian rangon, dum li scias resti per sperteco, inteligeco kaj kuraĉeco, sed li ĉiumomente povas eksigata de la ‹kunveno de maljunuloj› kaj tiam li estas pli malmulta ol li estis antaŭe. Vupaumugo sciis ĉi tion; mi povis rigardi ĝin, ke la riproĉo de la militanto ekkolerigis lin; lia mano ekmovetis al la zono, en kiu la tranĉilo estis; sed li bridis sin kaj diris per ne tute brida sono:
«Vi rakontu kaj mi aŭdos por tiam diri, ĉu vi ankoraŭ apartenos al la militantoj de la komanĉoj.»
Li sidiĝis subteren; tiuj, kiuj antaŭe sidis ĉe li, ree eksidis kaj ĉi tio estis farita, la komanĉoj komencis rakonti la okazadon de sia persekuta rajdo. Oni aŭskultis al li, ĝis li venas al la vortoj:
«Tiam bato subite trafis nin al la kapo kaj falis subteren kiel mortaj. Kiam ni reviviĝis, ni estis katenitaj kaj ligitaj al arbo.»
«Katenitaj kaj ligitaj?» Ekkoleris nun la tribestro. «Sen defendi vin?»
«Ĉu la tribestro de la najino povas defendi sin kontraŭ malamikon, kiun li ne vidas?»
«Ne; sed mi vidus ĉiun malamikon, kiu riskus ataki min!»
«Ĉi tiun ne!»
«Ĉi tiun? Sekve vi scias, ke li estis? Diru lian nomon!»
«Olda Bategmano.»
«Uf!» Vokis la tribestro duone maleksidante kaj tiam resinkante.
«Uf, uf, uf, uf!» Vokis la aliuloj kiel li.
«Olda Bategmano!» Elĵetis li. «Ĉi tiu pala hundo, kiun la militantoj de la komanĉoj tiel ofte havis en siaj manoj kaj tiu ĉiam ree eskapis de ili! Ho, mi volus, ke mi anstataŭis vin!»
«Estus ekzakte por vi kiel ni!»
«Silentu! Mi estas Vupaumugo kaj mi ne estus kaŝirita de li!»
«Estis ni, kiuj volis kaŝiri la eskapintan palvizaĝulon. Ĉu vi povis scii, ke li renkontis aliajn blankulojn? Ĉu kaj ni suspektis, ke Olda Bategmano, la malvenkito, troviĝis ĉe la blankuloj?»
«Ne; sed vi devis esti pli atentemaj!»
«Estis ni. Kiam ni flaris la fajron, ni tuj lasis niajn ĉevalojn post ni kaŝiris neaŭdeble antaŭen por vidi, kiu ĉesidis. Neniu malkovrus nin kaj kaptus, sed ni havigus ĉiujn iliajn skalpojn, se Olda Bategmano ne kontraŭiris al ni. Li sidis en la densejo kaj esplore aŭskultis. Estis malhela nokto kaj ni ne povis vidi lin, same kiel viaj okuloj ne ekvidus lin. Kiam ni atingis lin, li eksaltis kaj terenbatis nin. Ĉu ĉiuj miaj ruĝaj fratoj aŭdis pri lia forta mano?»
Li direktis ĉi tiun demandon al la ĉirkaŭstarantoj.
«He he – jes jes.» Estis respondataj al ili.
«Ĉu kaj ke ĉiu, kiun ĝi trafas, morte terenfalas?»
«He he – jes jes.»
«Ĉu vi pensas, ke vi spertiĝus alie ol ni, ke vi vidus lin kaj eskapus de li?»
«Ke, ke – ne, ne!»
Li estis ruza defendanto de sia afero, per tio li demandis la samrangulojn pri ilia juĝo; ilia konsento igis por li protektan muron kontraŭ la kolero de la tribestro. Li plu rakontis kaj ne estis interrompata denove de Vupaumugo, ĝis li finis. Fininte sian raporton li demandis:
«Tiel agis Olda Bategmano, kiun la militanto de la komanĉoj nomas sian malamikon. Ĉu ideas unu de ili, kiu estis la alia palvizaĝulo, kiun ni persekutis?»
Ili neis.
«Tamen ni ĉiuj ofte aŭdis pri tiu blankulo.»
«Mi vidis lin, kiam li rajdis tra nia grupo, kvazaŭ nenia kuglo povas trafi kaj nenia armilo povas vundi lin, sed mi ne konis lin.» Rimarkigis la tribestro.
«Lia hararo estis longa kaj blanka, kiel la neĝo de la montoj; ĉu vi ne vidis ĝin?»
«Mi vidis ĝin.»
«En lian vizaĝon enfosis pli ol naŭdek vintroj iliajn sulkojn. Nur unu palvizaĝulo ekzistas, kiu nombras tiel multajn jarojn, havas tiel blankan hararon kaj estas tiel riskema rajdanto, ke li povas lasi trakuri sian ĉevalon kaj sin tra trioble kvindek malamikaj rajdantoj.» «Uf, uf!» Vokis tiam la tribestro. «Mia ruĝa frato ŝajnas kredi Oldan Vablon?»
«Jes, mi kredas.»
«Ĉi tiu estis li, ĉi tiu! Kiam li eskapis, la bona spirito estis forlasinta nin. Neniu alia, nun ankoraŭ vivanta palvizaĝulo tiel ofte verŝis la sangon de la ruĝaj viroj, kiel tiu longe kaj blanke hara hundo. Se li estus falinta en niajn manojn, tiam ĝoja vokadego komencis ĉie, kie la tendoj de la komanĉoj staras. Sed li nur eskapis ĉi-foje; ni revidos lin kaj certe kaptos eble jam morgaŭ!»
«Ĉu vi volas sendi pli multajn militojn post li ol ni estis?»
«Ne.»
«Kion anstataŭ?»
Pri tiu vere iomete senrespekta demando la tribestro faris preskaŭ forĵetantan manmovon kaj respondis:
«Mia ruĝa frato estas ordinara militanto kaj tamen riskas demandi la plej altrangan militestron de la najino, kion vi volas fari. Tia demando ne konvenas al vi; sed malgraŭ tio mi volas diri ĝin al vi, por ke vi vidu, ke mi bonvolemas pardoni la malsukceson de via rajdo. Ni ne necesas sekvi Oldan Vablon, ĉar li venos.»
«Li ne venos.» Asertis la militanto malgrau la mallaŭdo, kiun li ricevis.
«Li venos!» Vokis la tribestro per sono de la konvinko.
«Sed ni scias, ke li ne venos.»
«Li volis venigi helpon por liberigi la palvizaĝulon, kiu transe kuŝas katenita; li trovis dek palvizaĝulojn, kies estro estas Olda Bategmano; ili venos.»
«Ili malsanus en la cerbo, se vi kreus, ke dek unu povas venki nin!»
«Olda Bategmano estas ĉe ili, palvizaĝuloj, kiujn li komandas, riskas ĉion.»
«Ili ne scias, kie ni troviĝas!»
«Viaj spuroj, kiujn ili sekvos, malkaŝos ĝin.»
«Olda Bategmano promesis ne esplori niajn spurojn.»
«Li tamen faros ĝin.»
«Ne, li ne estas mensogulo. Neniu aŭdis iam, ke li rompis sian promeson.»
«Mian ruĝan fraton pli bone decus silenti, anstataŭ dum la ĉeesto de pli maljunaj militantoj paroli kontrau sia tribestro!»
Ĉi tio estis nova, forta mallaŭdo, sed Vupaumugo ne estis ŝatata de siaj viroj; ili ŝate lasis la malagrablaĵon al li; la komanĉo vidis la rigardojn de siaj samaĝaj kamaradoj sprone direktinte al si kaj kontinuis:
«Mi scias, ke miaj jaroj ne atingas tiujn de la maljunaj kaj saĝaj viroj, sed ĉar estis mi, kiu nun estis ĉe Olda Bategmano, kiu parolis kun li kaj ricevis lian promeson, tiam mi estu permesata diri, kion mi aŭdis tie kaj de li.»
Tiam respondis grizhara indiano, kiu sidis apud la tribestro kaj certe estis la plej maljuna el ĉiuj:
«Mia juna frato fidoplene parolu. Kiam la hakilo de milito estas elfosita, grandan gravecon povas havi ĉio, kio alikaze nenecesas, kaj la plejgravaĵo, kiu povas ekzisti, estas renkontiĝo kun Olda Bategmano. Kie oni vidas lin, tie Vinetuo, la tribestro de la apaĉoj, neniam estas malproksima. Ĉu li ankaŭ ĉeestis?»
«Li ne estis tie.» Respondis la militanto, videble fiera pri tio, ke ĉi tiu maljunulo protektis lin.
«Ĉu ankaŭ ne proksime?»
«Ni rimarkis nenian signon de tiu.»
«Kiujn vortojn uzis Olda Bategmano, kiam li donis al vi sian promeson?»
La demandito pripensis dum tempeto kaj rediris tiam:
«Mi diris al li kiel sekvante: ‹Ĉu vi spione sekvos por ekscii, kien ni rajdos?› Li respondis: ‹Ne; mi donas al vi mian promeson.› Ĉi tiu estas ekzakte la parolaĵo, kiun mia maljuna frato volas ekscii.»
«Kiam Olda Bategmano parolis tiamaniere, tiam ĝi estas samvalora, kvazaŭ li fumis la pipon de la promeso dum tio. Li plenumos sian promeson kaj ne spione sekvis. Haŭ! Miaj junaj fratoj povas foriri; ni nun scias, kiun ni volis ekscii.»
La ambaŭ komanĉoj iris kaj kun ili ankaŭ ĉiuj aliuloj, kiuj proksimiĝis la fajron scivolante kvankam respekte. Ankaŭ tiuj, kiuj sidis apud la fajro, kiun Olda Vablo kaŝiru, antaŭe venis de tie, kaj sekve mi supozis, ke Kutero rekaŝiris. Tio montriĝis tuj poste, ke mi supozis ĝuste, ĉar nun la kvarfoja bombinatorvoko eksonis tiamaniere, kiel ĝi estis fiksita inter ni.
Ĉu mi ankaŭ forlasu mian lokon? La nuna momento estis favora por tio, ĉar pro tio la ruĝuloj reiras al siaj fajroj, ili kuras tien kaj reen, dum tio verŝajne neniu atentas pri mia formovanta framitarbusteto. Sed mi diris al mi, ke oni plu parolos ĉe mia fajro pri la afero; ĉi tiun mi ankaŭ ŝate volis aŭdi. Kaj kio koncernis mian reiron, do mi esperis baldaŭ trovi same taŭgan momenton.
Ne jam estis manĝita. Oni volis verŝajne atendi kun tio, ĝis sufica viando estos rostita por ĉiuj. Post tio mi ankaŭfoje povos esperi pri senorda konfuzo, kiu donos pli bonan ŝancon por nerimarkeble malaperi. Sekve mi ankoraŭ restis kuŝi en la akvo aŭ pli ekzakte la ŝlimo.
La tribestro ŝajnis esti kolereta pri tio, ke la maljunulo intervenis, ĉar li diris nun, kiam la junaj militantoj forestis, al li:
«Ĉu mi frato ne konsideris, ke ĝi devas ofendi la dignon de la tribestro, se juna viro estas protektata kontraŭ li?»
La maljunulo respondis:
«La digno de tribestro estas ofendata plej multe, kiam li mem agas kontraŭ ĝi. Ni ĉiuj kredas, ke Olda Bategmano plenumas sian promeson; nur vi, nur vi estas konvinkata de la kontraŭon!»
«Ĉar mi konas tiun blankan hundon.»
«Ni ankaŭ konas lin. Sur lia lango neniam loĝis mensogo.»
«Jes; sed tiu lango scias paroli tiel ruze kiel neniu alia. Li estas la plej honesta palvizaĝulo; sed se li estu superruzota, tiam li ankaŭ estas la plej ruza el ĉiuj vulpoj kaj lia parolo samas la mateniĝon, post kiu povas sekvi sunbrilo, sed ankaŭ malbonega vetero. Li ne mensogas, tio estas ĝusta; kion li promesas, tion li plenumos; sed sammaniere kiel li intencas, ne kiel oni deziras ĝin. La vortoj, kiujn li diras al la malamiko, estas kiel la pulvraj grajnoj, kiuj devas esti pesataj ekzakte, antaŭ oni ŝutas ilin en la tubon de la pafilo.»
«Sekve Vupaumugo kredas, ke lia promeso, ke li ne spione sekvas la militantojn, ankaŭ alie povas esti interpretata?»
«Ne. Li ne volis sekvi spione kaj do li ne sekvos; sed certe li neniam donus tiun promeson, se li ne havas alian vojon ekscii, kion li volas scii.»
«Alia ne ekzistas!»
«Tion pensas mia maljuna frato; sed mi ne pensas ĝin, kvankam mi ankaŭ konas nenian. Tiel ofte oni rakontis pri Olda Bategmano, ke li scias ĉion, kion li volas scii. Ĉu li asocias al la bona aŭ la malbona manituo, kiu diras ĉion al li? Mi asertas, ke li scias ekzakte, ke ni kampas ĉi tie ĉe la Saskuankujo.»
«Tio ne estas ebla, ĉar neniu konigis lin pri ĝi. Sed ankaŭ li scius ĝin, tiam ĝi ne estas kaŭzo por supozi, ke li venos ĉi tien.»
«Li volas liberigi la kaptiton.»
«Ĉu li konas lin? Kaj se li konas lin, ĉu li amas lin tiel, ke li endanĝeras sin por li esti mortigota de ni?»
«Li zorgas pri ĉiu palvizaĝulo.»
«Ĉu ankaŭ tiam, se li nur havas nur dek-unu virojn kontraŭ cent kvindek?»
«Li ne nombras la malamikojn kaj ne devas nombri ilin, ĉar li havas magipafilon, per kiu li povas pafi senĉese. Kaj mia maljuna frato ne scias, ke li malgraŭ tio evitas la batalon, ne pro timo, sed ĉar li ne ŝate versas la sangon de iu homo? Tiam li uzas ruzaĵon kaj lian ruzecon oni devas timi preskaŭ pli multe ol lia magipafilon. Li venos, ne por batali kontraŭ ni, sed por forpreni la kaptiton de ni pro ruzaĵo.»
La maljunulo enpensiĝis. Li balancis la grizan kapon serioze kaj pripenseme tien kaj reen kaj diris post tempeto:
«La vortoj de Vupaumugo ne povas ŝanĝi miajn pensojn; se kiam la hakilo de milito estas elfosita, ĉion, kio alikaze nur estas pripensata unufoje, oni pripensu dekfoje kaj ne devas supozi la bonaĵon, sed nur la malbonaĵon. Mi diras, ke Olda Bategmano ne venos; vi diras, ke li venos. Do ni supozas, ke ni devas atenti lin; des pli bona ĝi estas tiam, kiam li forrestas.»
«Pli bona? Ĉu mia maljuna frato timas pri li? Mi tre deziras, ke li venos. Ni ekkaptos lin kaj konstruos por li torturfoston, ĉe kiu li devos mortiĝi kun Oldan Vablon.»
«Ĉu vi volas ekkapti la venton, kiu blovas tra la fingroj?»
«Ĉu Olda Bategmano estas aero? Ĉu li ne estis kelkfoje kaptitoj de la ruĝaj viroj?»
«Ĉi tiu mi bone scias; sed li ne estis forblovata el la mano ĉiam?»
«Se mi havos lin, tiam mi firme tenos lin.»
«Tiam malfermigu la manojn, kiam li venos, kaj zorgu, kiel li eniros al ili!»
«Li eniros! Mi eĉ scias la tempon. Tio estos morgaŭ. Niaj ambaŭ militoj forrajdis nokte de li kaj li certe ekrajdis matene. Sekve ili havas antaŭecon antaŭ li. Ĉar ili alvenis hodiaŭ vespere, li alvenos morgaŭ.»
«Ĉu ĉi tien?»
«Ne, ĉar mi tute ne lasos veni lin tiel longe, sed mi kaptos lin ĉe la Riopeko.»
«Ĉu vi scias la lokon, kie li iros tra la akvon?»
«Jes; ĝi estas la travadejo, kiun li verŝajne konas. Se ne, tiam li serĉos iun kaj trovos ĝin.»
«Olda Bategmano ne necesas travadejon; li estas nesuperebla naĝanto.»
«Pri tio mi ankaŭ pensas. Mi lasos okupi longan parton de la bordo; tiam mi ne povos eskapi. Ĉu jam estas ĉi tie Nalemasiuvo (Kvar Fingroj) kun liaj cent militoj, tiam ni povus disdoni ilin en pli longa parton; sed li venos ne antaŭ tri tagoj.»
En ĉi tiu momento eksonis la voko «teŝkaro! (manĝo)» kaj ĉiuj rapidis al la fajroj, ĉe kiuj estis rostita. Ankaŭ la tribestro ekstaris malrapide, laŭ sia rango, kaj foriris por mem elekti sian mangaĵon. Ĉi tio estis por mi la plejbona ŝanco foriĝi. Mi ankoraŭ jetis esplorantan rigardon al la kampejo; neniu homo vidis al la bordo kaj la loko, kie mi kuŝis; la atenteco estis direktata nur al la viando. Mi reŝovis min en la pli profundan akvon kaj tiam fornaĝis rapide, dum kio mi ne klopodis resti nerimarkata. Ĉe la loko, kie mi senvestiĝis feliĉe alvenante, mi surgrundis, revestiĝis kaj kaŝe iris tien, kie Olda Vablo atendis min; la framitan arbuston mi portis kun mi. Ĝin trovus la komancoj, tiam ĉio estos malkovrita.
Mia proksimiĝo okazis tiel mallaŭte, ke la maljunulo tute ne aŭdis min kaj time ekskuiĝis, kiam mi tuŝis lin.
«Infero kaj damno! Ĉu vi estas vi, sinjoro, aŭ estas ruĝulo?» Demandis li.
«Estas mi.» Respondis mi.
«Bone! Ĉu se ne estus vi, tiam mi donus al la viro mian tranĉilon en la korpon!»
«Vi ne donus, S-ro Kutero. Ĉar vi ne povus ĝin. Vi jam longe havus la lian en la korpo. Vi kuŝis tiel sensone; nenia movo estis ĉirkaŭe kaj tamen vi aŭdis nenion, kiam mi venis. Se estus komanĉo anstataŭ mi?»
«Tiam mi aŭdis lin, ĉar ne eblas, ke aliulo povas esti tiel sensona kiel vi. Ĉu vi sufiĉis, sinjoro?»
«Mi kontentas.»
«Mi ankaŭ.»
«Kion vi aŭskultis?»
«Ŝajne malmultajn, sed efektive estas multaj. Olda Certmano do estas gardata de nur du ruĝuloj.»
«Kie?»
«Ho, tion vi tre ŝate volas ekscii? Sed se mi ne estus, tiam vi ne ekscius ĝin.»
«Ne imagu tiun, S-ro Kutero. Mi ne necesas por tio; mi scias ĝin sambone kiel vi. Li estas transe sur la insulo.»
«Ja, tion vi jam supozis antaŭe.»
«Ĝi estas certa; mi aŭdis ĝin de la tribestro Vupaumugo.»
«Tiu parolis pri tio? Tiu azeno! Mi volis fari grandan ĝojon al vi per tio, ke mi diras al vi, ke via supozo estas korekta.»
«Ne afliktiĝu pri tio, sinjoro! Kion vi eksciis krom tio?»
«Nenion. Mi kredis, ke mi povas diri gravegon; ĉar vi ankaŭ aŭdis ĝin, tial estas tiel bone, kiel mi eksciis nenion. Ĉi tiu estas malagrabla! Verŝajne mi plu aŭdus pli multajn, sed tiam la ambaŭ komanĉoj hieraŭaj venis kaj ĉiuj iris fore de la fajro, ĉe kiu mi kuŝis. Ĉu vi aŭskultis pli multajn ol mi?»
«Jes. Sed pri tio pli malfrue. Ĉi tie ne estas la taŭga loko por interparolado. Ni volas igi, ke ni perdiĝas!»
«Kien?»
«Antaŭ ĉio ni iros al la liberejo kaj ekzakte sur la vojo, sur kiu ni kaŝe eniris.»
«Sekve tra la denso kaj la maldenso. Kaj tion tiu ĉi Olda Bategmano nomas kiel vojon!»
Ni devis dum nia reiro tiel atentemaj kiel dum la veno, sed ankaŭ ni atingis samfeliĉe el la sfero de la indianoj. La steloj nun brulis sufiĉe hele kaj kiam ni havis la pli frue menciita arbustrando post ni, ni povis rektiĝi kaj tiel senzorge pluiri, kvazaŭ neniu komanĉo estas proksima.
«Ĉu ŝajnas, ke vi volas al nia kampejo?» Informe petis Olda Vablo.
«Kien alikaze?»
«Hm! Vi verŝajne mokridos pri mi, sed mi trankvile imagis, ke ni tuj kunvenigas Oldan Certmanon.»
«Ĉi tiu fakte estis aŭdaca imagaĵo.»
«Ĉar la cirkumstancoj estas aliaj ol mi pensis. Se la kaptito ne kuŝis sur la insulo, sed ĉe la bordo, tiam lia liberiĝo tute okazus unu – du – tri: kaŝe iri tien – distranĉi katenojn – eksalti – forkuri – indianoj poste – ni kuregas al nia kampejo – salti sur la ĉevalojn – forgalopi – fine!»
«Tio sonas tre simpla.»
«Mi volas konfese honore kaj sincere, ke mi ŝate volis starigi min antaŭ miaj kamaradoj, kiuj ĉiuj ne estas tipaj okcidentviroj, kun farita fakto.»
«Tio estas, ke vi ŝate volis fanfaroleti?»
«Nomu ĝin, kiel vi volas! Ja ne estas malgloro kun vi liberigi el cent kvindek indianoj kaptiton, kiu estas destinita al la torturmorto. Tiu mia ĝojo nun falos en la puton. Ĉu verŝajne nun helpos tiuj Ralfo Vebstero, Ŝuo Holejo kaj la aliuloj?»
«Nenion, kion oni normale nomas helpon. Ili estos nian retiriĝan linio; tio estas ĉio. Olda Certmano estos liberigata nur de ambaŭ ni.»
«Tion mi ŝatas treege!»
«Sed mi premisas ĉe tio, ke vi reale estas tiel bona naĝanto, kiel vi diris.»
«Kiel fiŝo, diras mi al vi, kiel fiŝo! Estas klare. Ĉu oni do naĝos ĉe tiu afero?»
«Jes, ĉar ni devas sur la insulon. Do, ĉu vi kuraĝas de la transa bordo naĝi meze tra la lago tien kaj ankaŭ reen?»
«Kiu demando! Mi diras vin, ke mi naĝas de ĉi tie al la luno, se sufiĉe da akvo estas inter ili!»
«Bone! Tiam la afero estas tre simpla. Ni naĝos al la insulo, nedangerigos la gardantojn, liberigos Oldan Certmanon de liaj katenoj kaj naĝos reen kun li.»
«Kiel – kio – kiel –?» Li haltis, prenis mian brakon kaj kontinuis: «Tio ja funkcias ĉe vi tiel rapide kiel baki bulkojn, S-ro Bategmano!»
«Antaŭe ĉe vi ĝi ja ankaŭ funkciis nur tiel unu – du – tri – fine.»
«Jes, tio estis io alia! Mi volis liberigi lin surtere, sed ne surakve. Nun ni devas scii antaŭ ĉio: Ĉu Olda Certmano scias naĝi?»
«Okcidentviro kiel li certe estas bona naĝanto.»
«Sed li estas katenita; tio kaŭzas hemostazojn. Ĉu li regos siajn brakojn kaj gambojn tiamaniere, ke li tuj povos naĝi kun ni tra la lago?»
«Mi pensas ĝin, ĉar oni diras, ke li estas treege forta viro.»
«Tio estas li; jes, tio estas li. Do, tiel estu: Li tuj povos naĝi kun ni. Sed la steloj, la steloj! La konstelacioj en la akvo malkovrigos nin al la gardantoj sur la insulo.»
«Tion mi ne kredas. La gardantoj ne vidos nin; ĉar ni maskiĝos.»
«Maskiĝos? Kiel ni volas maskiĝi? Eble vi kiel domino kaj mi kiel harlekino? Mi dankas pri tiu karnavalo!»
«Komprenu min korekte, S-ro Kutero! Kiel maskiĝon mi kredas kovron, pli precize sub fragmito.»
«Stultaĵo! Nenia ruĝulo estos konfuzata iam de tio.»
«Mi povas pruvi la kontraŭon. Mi igis antaŭe tian maskiĝon, ĉar mi ne povis sukcesi mian celon per alia maniero.»
Mi rakontis ĝin al li; kiam mi estis finita, li rimarkis:
«Hm, ĝi ja ne estas tiel stulta, kiel mi pensis! Sola fragmitarbustro, tio funkciu, sed du? Vi ja apenau sukcesos naĝi tute same; la ambaŭ arbustroj estus iutempe proksimaj kaj iutempe malproksimaj. Tio devos frapi atenton kaj veki suspekton.»
«Certe; sed ni ne faros du arbustojn, sed ni produktos fragmitan insulon, sub kiu ni estos.»
«Ne malbone!»
«Unue ni naĝos rapide, sed kiam ni atingos la vidkampon, nia fragmita insulo venos malrapide, tre malrapide alnaĝante.»
«Sed niaj helaj korpoj! Por ke ni povu naĝi apude, ni necesos sep ulnoj da spaco; ĉu ni povas konstrui la fragmitan floson tiel grandan? La gardantoj vidos nin, ĉar nia haŭto estas hela.»
«Ni ne demetos la vestaĵojn.»
«Hm!» Murmuris li.
«Ĉu vi kredas, ke tio malfaciligos la naĝon al vi, S-ro Kutero?»
«Tute ne, plene kaj tute ne! Estas nur la demando, se alikaze ĉio sukcesos, ĉu la gardantoj lasos surinsuliĝi nian fragmiton..»
«Ĝi ne surinsuliĝu. Aŭdu, kion mi opinias! Ĉu vi scias subakvigi?»
«Kiel rano, diras mi, kiel rano; estas klare; tiel profunde malsupren kiel vi volos!»
«Tio estas bona, ĉar la subakvigo apartenos al tio. Kiam ni proksimiĝos la insulon kaj la gardantoj rimarkas la fragmitan floson, ili iros al la flanko de la insulo, ĉe kiu ĝi preternaĝos.»
«Tiun oni povas pensi; sed ili ja ne lasos surinsuliĝi ĝin.»
«Ne. Nun venos la ĉefa afero: En tiu momento, en kiu ĝi estas plej proksima al la insulo, ni forlasos nian protekton, subakviĝos malsupren kaj naĝos sub la akvo ĉirkaŭ ĝi, por surakviĝi ĉe al alia flanko. Dum la gardantoj rigardas post la fragmiton, ni iros sur la insulon post ilia dorso kaj mi saltos al ili, por fari ilin sendanĝeraj per du bonaj pugnobatoj.»
«Grandioza, S-ro Bategmano. Ĉu kaj mi?»
«Vi unue distranĉos la katenojn de la kaptito, por ke li rapide liberiĝu, ĉar povas okazi, kvankam mi ne kredas tiel verŝajne, ke ni tuj devas foren. Eblas, ke mi ne trafas korekte iun el la viroj kaj li haviĝas tempon, por voki pri helpo.»
«Tio estus malbonega, tre malbonega.»
«Ja. Vi ja komprenas, ke ni devos atingi multe kaj ĉio devos sukcesi bone, se la agaĵo sukcesu. Mi ja pensas, ke vi ne estos ofendita, kiam mi petos vin refoje kontroli, ĉu vi do fakte realigos tion ĉi, kion mi devos postuli de vi.»
«Per facileco, sinjoro, per plej granda facileco!»
«Mi sincere diras al vi, ke mi imagas ĝin kiel ne facila. Mi ekzakte konas min kaj scias, ke mi povos realigi ĝin, se nenio eksterordinara okazos; tamen mi kredas la aferon kiel eksterordinare malfacilan; ni ne estu senzorge!»
«Ne parolu pri senzorgo, sinjoro! Ĉu vi unufoje vidis tiun Oldan Vablon ĉi tie naĝi aŭ subakviĝi?»
«Ne.»
«Tiam estu silenta kaj trankvile atendu ĝin! Kaj kiam ĝi estos pasinta, tiam vi diros, ke vi ne povis trovi pli bonan kaj spertan helpulon ol min; estas klare!»
«Tio ĝoju min, ĉar ĉi tie ĝi koncernas niajn vivojn.»
Mi fakte estas neklara pri tio, ĉu mi povis fidi lin aŭ ne. Lia ostofiguro ne imagigis lin kiel bonan naĝanton kaj liaj asertoj havis iom da fanfarono; sed li kone estis kuraĝa kaj sperta viro kaj parolis per tia sono de konvinko, ke estis malfacile ne havi fidon al li.
Dume ni atingis nian kampejon. La kamaradoj estis zorgaj pri ni pro nia longa foresto. Ni rakontis ilin, kion ni vidis kaj eksciis kaj deklaris ilin la saviplanon, kion ni volis realigi. Vebstero kaj Holejo bedaŭris, ke ili ne havu faran rolon. La aliuloj diris nenion; ili do estis kontentaj por tio, ke mi ne postulis riski iliajn vivojn. Ni surĉevaliĝis kaj ekrajdis, por rajdi al la alia flanko de la lago.
Tie alveninte ni devis en la malheleco tra la arbustraro, por atingi de la malferma herboprerio la akvon. Tie ni ree deĉevaliĝis kaj ligis la ĉevalojn. Transe la kampejaj fajroj brulis.
Ankaŭ ĉi tie ekzistas fragmiton. Ni tranĉis tiom da tio, kiom ni necesis; kelkaj dikaj branĉoj formis la bazon, la fundamenton de la floso. Kiam ni estis finitaj kun tio, ĝi estis majstroverko por nia celo. Ĝi malsupre havis truojn por niaj kapoj kaj kvar ledaj maŝoj, en kiujn ni volis meti niajn brakojn; certe pri tio estis zorgite, ke ni havos supre liberan elvidon, kiam ni troviĝas sub tio.
Nun la riskaĵo komencu. Ni malplenumis niajn poŝojn kaj do demetis ĉion de ni, kio devis suferi pro la akvo aŭ ne necesas kunporti. El la armiloj ni nur povis reteni la tranĉilojn. Kiam ni finis, Vebstero demandis:
«Do, ĉu ni fakte faros nenion ĉe tio, S-ro Bategmano?»
«Ne; sed tamen vi ne kreu kiel nenecesaj; ekzistas kazo, ĉe kiu ni treege necesos vin: se ni ja estos malkovrataj kaj persekutaj, kion oni nur povas fari per akvo. Ni venos renaĝi per rekta linio. Se ni havos persekutantoj post ni, tiam estas via tasko reteni ilin de ni.»
«Ĉu per pafoj?»
«Jes.»
«En tiu ĉi malheleco! De la naĝanto oni ne povas vidi pli multa ol la kapo; kiu povas distingi inter blankulo kaj indiano. Tiafacile ni povus pafi vin!»
«Do vi ne pafu, antaŭ ol vi ekzakte scias, al kiu vi celas. Cetere ni markos nin per laŭtaj vokoj. Se unu el ni komencas bati kun ruĝulon, tiam vi neniukaze pafos, eĉ se povas distingi la vizaĝon. Ni sufiĉas viraj por konvinki ruĝulon.»
«Tute jes, tio estas ni; estas klare!» Konsentis vive Olda Vablo kun mi.
«Do antaŭen! Kaj bonan feliĉon ĉe tio!»
«Jes, antaŭen! En duona horo ni revenos feliĉaj kaj vinkintaj!»
Kun tio kuraĝa aserto la maljunulo vablis en la akvon kaj mi sekvis lin sendube ne tiel senzorge kiel li.
Ni devis subiĝi sub la floson nur tiam, kiam ni estos tiel proksima ĉe la insulo, ke ĝi estas videbla de la gardantoj; nun ni naĝis libere kaj puŝis ĝin antaŭ ni. Mi observis Oldan Vablon por vidi, ĉu li fakte naĝis tiel bone, kiel li asertis; eble funkciis. Sed post kelka tempo mi rimarkis, ke la floso malleviĝis pli malalte ĉe lia flanko ol la mia.
«Vi tro surmetiĝas.» Diris mi. «Ĉu vi jam ne eble estas laca, S-ro Kutero?»
«Laca, kion vi ekpensis!» Respondis li. «Do nur kaŭzas la ŝelkoj, kiuj premis min.»
«Kiu havas krom la zono ankaŭ ŝelkojn!»
«Tion ne komprenas vi. La zonon ne povas malhavi oni en la okcidenton kaj la ŝeltojn necesas mi, ĉar mi ne havas kokson; ili ankaŭ devas fiksi la zonon. Ĉe mia figuro! Kie troviĝas la koksoj?»
Mi ne vere povis klarigi al mi, kial liaj ŝeltoj persekutis la intencon malhelpi al li la naĝon, kaj estis silenta, sed ne longe, ĉar li apogis sin ĉiam pli sur la floso, tiel ke ĝi elstaris ĉe mia flanko el la akvo. Tiam mi petis lin:
«Pli bone reiru, S-ro Kutero; nun havas ankoraŭ tempon! Sajnas estiĝis malfacile al vi.»
«Stultaĵo! Do vi ne vidu, ke mi rapidas antaŭen kiel fiŝo?»
«Ĉar mi ŝovas la floson, je kiu vi pendas!»
«Tio nur ŝajnis tiel! Tiuj ŝeltoj! Mi deprenos ilin; tiam iros pli bone.»
Dum li firmtenis sin ĉe la floso per la unu mano, li malbutonumis per la alia la ŝeltojn kaj metis ilin en la poŝon. Ili do ŝajnis preni kaj malhelpi lin, ĉar nun iris pli bone. Ja mi aŭdis, ke li spiregis; li ŝajnis klopodi. Kiam mi faris rimarkon pri tio, li asertis: «Tio nur estas unu pulmoflanko; tiu ĉi kelkfoje estiĝas laŭta; la alia estas bona.»
Nun ni jam naĝis dum kvin minutoj sen diri iun vorton; tiam mi observis, ke li ree estis malalta en la akvo ol antaŭe.
«Vi ŝajnas estiĝi pli malfacila, sinjoro?» Demandis mi.
«Ĉu tio estas miraklo? La vestaro ja sorbas akvon kaj tie poste – la diablo, kio estas tio!» Li haltis la floson kaj etendis per mano post si.
«Kion vi serĉas tie, sinjoro?»
«Mi serĉas – na – aŭdu, S-ro Bategmano, mi ree devas ĉiukaze butonumi miajn ŝeltojn.»
«Kial?»
«Ĉar mi perdas la pantalonon; ĝi jam naĝas duone post mi. Ĉu vi volas helpi min?»
Mi helpis lin, ke li obeigis la jam duone eskapintan gambovestaĵon; tiam iris plu. Sed mi devis ĉiam pli ekkoni, pri kio mi estis tre maltrankvila de minuto al minuto, ke li fakte ne estas la naĝanto, kiel kiu esti li kredis. Mi ne nur devis movi antaŭen la floson, sed ankaŭ lin.
«Mi pensas, ke ni reiros, S-ro Kutero.» Diris mi. «Vi estas tre laca kaj nia intenco postulas la plenan povon. Pensu pri la danĝero, kontraŭ kiu ni iras!»
«Mi pensas pri tio kaj pro tio mi nun ne streĉas min por poste havi la tutan povon. Reiri! Kia penso! Mi ridindigos min!»
Ja, mi do ne ŝate volis ridindigi lin; ĉu sed mi povis plu riski kun li?
Ja eblis, ke nun li malstreĉis sin por havi poste la tutan povon; je pluaj havis la duonan vojon post ni; sekve antaŭen ĝi okazu kiel ĝi okazos! Mia zorgo neniel estiĝis pli malmulta malgraŭ tiu decido kaj jam post pluaj kvin minutoj mi demandis: «Ĉu vi ne volas kuŝigi per la supra korpo sur la floson? Tie vi ripozos kaj tiam havos novan povon.»
«Tio estas korekta. Ĉu sed vi ne malfaciliĝos?»
«Ne, ŝatu fari ĝin.»
Li sekvis mian konsilon kaj diris, dum mi plu movis nian akvoveturilon:
«Penso venis al mi, sinjoro. La gardantoj eksuspektos, ankaŭ se ili ne vidos nin. Ili demandis sin, de kie nia fragmito ricevas la movon. La lago ja estas senmova.»
«Do vi malpravas. Ĝi sendas sian akvon tie malsupre al la Riopeko kaj sekve de tio ĝi havas movadon, kiu estas apenaŭ observebla, al la elfluo. Elŝiriĝita fragmito sekve naĝas rapide tien. Tion la ruĝuloj probable ankaŭ diros al si. Tiurilate mi havas nenian zorgon.»
«Ĉu sed probable kun alia?»
«Jes. Pro vi.»
«Pah! Mi nun volas ne streĉi min. Kiam ĝi komencos, vi trovos min tute ĉe la afero.»
«Hm! Pri naĝo mi nun volas diri nenion; al tio mi ankoraŭ venos, antaŭ ol mi komencos la returnan vojon. Nun koncernas kontraŭe la subakviĝon. Se vi ne sukcesos ĝin, tiam ni povas esti perdaj.»
«Ne parolu, sinjoro! Mi ne devas fari pli multe ol malpreni la floson dum la ĝusta momento, subakviĝi kaj apud la alia insulflanko ree malsubakviĝi. Tiu ĉi estas tiel facilega speciale pro mia figuro. Kiu havas tiel malmultan karnon kaj tiel multan oston, por kiu estas facile esti majstro en la subakviĝo.»
Do li pravis kaj la memfido, kiun li montris, iel trankviligis min, malgraŭ mi ekkonis, ke estus pli bone postlasi lin kaj sole realigi la intencon.
Ni proksimiĝis al la insulo pli kaj pli kaj mi nun direktis la floson foren de la ĝisnuna rekta direkto supren, ĉar ni poste devos lasi movi iom malsupren.
La kampaj fajroj de la komanĉoj lumis hele, sed ne transen al ni; tiu sur la insulo estis malgranda; ĝi brulis post la arbustraro; tial ni ne povis vidi la flamojn. La malmultaj videblaj steloj rigardis malsupren de la firmamento sur la akvo kaj de tie resupren. Mi naĝis tie silente kiel eble por kaŭzi neniujn ondojn, en kiuj la reradioj de la steloj ŝanceliĝas, ĉar tio ĉi estas tre longe videbla. Do mi venis sen rapidego ĝis la tia proksimo de la insulo, ke ni nun povis lasi movi la floson. Mi atentigis Oldan Vablon pri tio.
«Nun la tempo estas veninta, S-ro Kutero. Ni nun devas subiri sub la fragmiton.»
«Bone, tio tuj okazu.» Respondis li.
«Ankoraŭ unu momenton! Kiam ni troviĝas kun la kapoj en la truoj kaj devas fari informon, tiam nur estas permesita flustre.»
«Memkompreneble!»
«Kvankam ni lasos flosi , ĝi estu stirota prudente; tion lasu nur al mi!»
«Ĉi tion ŝatas mi. Nur diru al mi, kiam ni komencos subakviĝi! Tiam mi tuj faros ĝin.»
Ni glitis sub la floson kaj metis la kapojn en la fiksitajn truojn; tiam ni ŝovis la brakojn en la ledajn maŝojn kaj nun pendis per rekta pozicio malsupre sub la floso kiel gimnasto pendas en la ringoj. La fragmito portis nin; ni ne devis naĝi kaj malgrandaj manaj aŭ piedaj movoj sufiĉis por stiro. Iris tre malrapide kaj pro la atento, kiu estis preninta nin, la tempo estiĝis duoble longa.
«Fidezirata rapidŝipvetureco!» Flustris la maljunulo al mi. «Ĉu vi povas vidi bone, sinjoro?»
«Jes.»
«Mi ankaŭ. Nun ŝarko venus kaj mordus niajn gambojn! Ho, tiam nia vaporŝipo komencus movi! Kiel bone, ke ĉi tie ne troviĝas tiaj sovaĝaj bestoj aŭ krokodiloj! Tie, vidu!»
«Mi vidas lin.»
«Kaj li vidas nin. Kion li faros?»
Ni nun forestis ĉirkaŭ okdek paŝoj de la insulo. En la borda arbustro estis vasta malplenaĵo, tra kiu la fajro estis videbla. En ĝia lumo ni ekrigardis indianon, kiu ĉe la bordo ĉerpis akvon kaj dum tio rimarkis nian ‹vaporŝipon›. Li vidis dum mallonga tempo ĉi-transen al ni kaj tiam reiris al la fajro.
«Bonega viro!» Flustris Olda Vablo. «Li volas scii nenion pri ni.»
«Tio nur povas esti agrabla por ni; sed ni atendos, ĉu la fragmiton ankoraŭ notos li.»
Minuto post minuto pasis; ni plie kaj plie proksimiĝis al la insulo kaj la gardanto ne revenis. Ankoraŭ kvardek, tridek, dudek, fine nur dek paŝoj! Ni preterglitis.
«S-ro Kutero, nun!» Flustris mi al la maljunulo. «Mi subakvigas maldekstren kaj vi subakvigas dekstren ĉirkaŭ la insulo, por ke ni ne kunpuŝiĝu kaj malhelpu. Transe ni malsubakvigos kaj estos en la dorso de la gardantoj. Sed bonvole, tute klopodu! Ĉu viaj brakoj ankoraŭ estas en la maŝoj?»
«Ne.»
«Ĉu vi estas preta?»
«Jes; ĝi povas komenci; estas klare.»
«Tiam foren de la floso!»
Mi malfiksigis min, subakvigis malalten, naĝis ĉirkaŭ la duono da la insulo kaj transe mi senriskeme revenis alten; du naĝpuŝoj portis min sur la bordo. Olda Vablo ne videblis ĉe tiu ĉi loko; li ĉiukaze suriĝis la insulon ne malproksime de ĉi tie. Mi ne povis zorgi pri li, sed mi devis antaŭ cio al la ambaŭ gardantoj. Surteren kuŝinte mi rampis tra la arbustroj. Ili sidis ĉe la malgranda fajro, kiu estis nutrata nur de kvin aŭ ses maldikaj ŝtipetoj; la unu turnis al mi la dorson, la aliuloj la maldekstran flankon. Iom fore de ili la kaptito kuŝis en la ombro de superelstara arbustro. Mi ne povis vidi lian vizaĝon; sed la piedoj kuŝis en la lumo de la fajro; ili estis katenitaj. Nun tuj ekfari!
Mi ekstariĝis kaj estis per du rapidaj saltoj ĉe la fajro; unu bato ĉi tie kaj unu bato tie al la tempioj de la ruĝuloj – ili falis subteren. Mi malsuprenfleksiĝis al ili; ili estis senkonsciaj.
«Ĉielo, iu blankulo!» Eksonis la voĉo de la kaptito. «Ĉu vi venas por...»
«Jes.» Interrompis mi lin. «Ni parolos poste; nun ni devas agi. Fore je la katenaĵoj!»
Mi surgenuiĝis antaŭ li, tiris la tranĉilon; post mi ekestis sono.
«Ĉu vi estas tie, S-ro Kutero?» Demandis mi sen returnen rigardi, ĉar kiu povis esti krom Olda Vablo?
«Uf, uf, uf, uf!» Respondis anstataŭ li du strangaj voĉoj.»
Mi rapidege ekstariĝis kaj turniĝis. Tie du indianoj staris gutante pro akvo kaj gatante al mi kiel fantomo. Poste Olda Certmano diris al mi, ke la gardantoj ŝangis je ciuj tri horoj. Tiu ĉi deigo okazis naĝe; tial nun la ambaŭ gutantaj figuroj, kiuj ĵus venis en tiu, por mi tiel malbona momento, por anstataŭi la du senkonsciigintoj.
Mia surprizo daŭris nur je unu momento; en la dua mi havis la plej proksime starantan ruĝulon ĉe la gorĝo kaj bategis lin sur la teron per la dekstra pugno. Tiam mi volis kapti la aliulon, sed ne sukcesis, ĉar li jetiĝis per strida helpvoko de la insulo en la akvon kaj naĝis, dume kriegante, al la kampejo.
Nun oni ne devis perdi tempon. Mi saltis al Olda Certmano kaj tratranĉis liajn brakajn kaj piedajn katenaĵojn. Krome li estis ligita per du rimenoj al du enterigitaj fostoj; ankaŭ ilin mi tratranĉis.
«Ĉu vi povas moviĝi?» Demandis mi, kiam li ekstaris. «Diru ĝin, rapide, rapide!»
Mi nun vidis ci tiun viron je la unua fojo, sed ne havis la tempon por rigardi lin. Li etendis sian grandegan membrojn, malsuprenfleksiĝis por preni la tranĉilon de unu de la senkonsciigitaj kaj respondis tiel trankvile, kvazaŭ li ne devus timi ion:
«Mi povas ĉion, kion vi volas, sinjoro.»
«Ĉu ankaŭ naĝi?»
«Jes. Kien?»
«Transen tie; tie ni estas ekspektataj de blankuloj.»
«Do venu! Estas tre malfruege. En malpli ol unu minuto la ruĝuloj estos ĉi tie.»
Li pravis. La ekvekitaj komanĉoj faris diablan bruegon. Ĉi tio estis oreltranĉanta kriegado kaj vokado! Ni ne povis vidi ilin; sed ni aŭdis per la frapanta ekŝprucado de la akvo, ke ili ĵetiĝas por naĝi al la insulo. Ni fordevis. Kie estis Olda vablo?
«S-ro Kutero, S-ro Kutero!» Preskaŭ supervokegis mi la bruegon. «S-ro Kutero, ĉu vi estas ĉi tie?
Olda Certmano estis saltita al la bordo por rigardi al la kampejo. Li turniĝis al mi kaj demandis, ne jam trankvile sed haste:
«S-ro Kutero? Ĉu vi pensas Oldan Vablon?»
«Jes. Li naĝis kun mi al la insulo por savi vin, sed li ne estas videbla.»
«Ĉu estas ankoraŭ pli multaj blankuloj ĉi tie?»
«Ne.»
«Tiam ne pensu pri li! Mi konas la maljunulon; li havas sian propan manieron.»
«Sed li estas perdota!»
«Ne pensu tion, sinjoro! Tiun nenia satano mortigos; eble li troviĝas en pli granda sekureco ol ni. Lasu lin kaj forvenu! La ĉiuj ruĝuloj estas en la akvo; la unuaj estas preskaŭ ĉi tie. Antaŭen, rapidu, rapidu!»
Li prenis mian brakon kaj fortiris min. De la bordo de la insulo mi povis klariĝi lian rapidecon. En la akvo inter ĝi kaj la kampejo svarmis ruĝaj kapoj, kies buŝegoj malfermis vokege. Unu de la naĝantoj, kiu estis antaŭ ĉiuj, nur devis fari dek aŭ dek-du puŝoj por atingi la insulon. Mi ne plu devis pensi pri Olda Vablo, sed pri mi mem kaj Olda Certmano.
Ni saltis en la akvon kaj faris malrapidajn sed fortajn puŝojn, kiujn faras naĝanto, kiu ne volas laciĝi. La kriego de la indianoj duobliĝis; sonis timige. Ili vidis nin kaj klopodis atingi nin.
Pri mi ne zorgis mi; min certe kaptos neniu; sed Olda Certmano! Tia okcidentviro kiel li certe naĝas bonege; sed la kapteco estis malfortigita lin, kaj kiamaniere indianaj katenaĵoj netaŭgigas manojn kaj piedojn por grandaj streĉadoj, tion mi sciis plej bone. Dum mi flanke naĝis apud li, mi observis lin. Li naĝis malvarmsange kaj per tiu duobla puŝo, kiu disdonas la laboron al brakoj kaj gamboj. Ĉi tiu trankviligis min komence. Sed baldaŭ mi rimarkis, ke liaj movoj perdis la konstantecon.
«Ĉu ĝi malfortigas vin, sinjoro?» Demandis mi.
«Ne.» Respondis li. «Sed mi ne havas senton en la manojn kaj piedojn; ili estas kiel surdaj.»
«Pri tio la katenaĵoj estas kulpaj. Ĉu vi suferos ĝin ĝis la transan bordon?»
«Mi esperas ĝin. Inter normalaj cirkumstancoj neniu indianviro atingus min; sed se oni kuŝis tiel longan tempon kun katenitaj membroj, ke la sango haltas, tiam oni ne povas aserti ion.»
Post iom tempo li sentis tiron en la brakmuskoloj. Mi konis tiun aperaĵon; kiu estas por homo, kiu devas naĝi pro sia vivo, treege danĝera kaj petis lin:
«Kuŝiĝu sur la dorson kaj naĝu nur per la piedoj; tiam la brakoj ripozos!»
Li realigis tiun konsilion, sed nia ĝisnuna rapideco malpliiĝis tree. Mi nun ankaŭ naĝis sur la dorso por vidi niajn persekutantojn. Ĉiuj ankoraŭ estis post ni, tamen kun diversaj distancoj. La tuta postsitua parto de la lago estis tiel viva per naĝantaj komanĉoj, ke verŝajne ĉiuj komanĉoj estas irintaj en la akvon; ĉiukaze multaj do ne restis. Unu proksimis nin ĉirkaŭ cent paŝoj. Olda Certmano vidis lin kaj diris:
«Ni devis plirapidigi; tiamaniere iras tro malrapide; mi denove provos bruste.»
Li faris ĝin, sed baldaŭ li konfesis:
«La brakoj dormiĝas, sinjoro. Plunaĝu kaj postlasu min!»
«Postlasi Oldan Certmanon? Tio ne ekpensas! Kuŝigu vin kruse sur min; mi portos vin!»
«Mi estos tro peza!»
«Ne por mi.»
«Sed tiam iros tro malrapide kaj la ruĝuloj atingos vin!»
«Ni volas atendi ĝin. Do bonvolu!»
Li nur hezite sekvis mian deziron. Certe li ne estis malpeza; sed iris. Tamen la unu indiano pliproksimiĝis al ni. Ĝis nun li ŝajnis nur ludinte kaj nun li puŝis sin antaŭen per forto, rapideco kaj eltenpovo, ke mi ekkonas, ke li atingos nin. Sed li estis la solulo; la aliuloj restis pli kaj pli poste. En la malhelo de la vespero li nur malfacile videblus, se la kampejaj fajroj ne brulas. Estis vere, ke ilia lumo ne atingas nek lin nek nin, sed ili formis per tiu distanco lumaĵojn, kiujn li kaŝis kelkfoje. Li devis havi bonegajn okulojn, ke li ne perdas nin en la vasta areo.
Kiam ni havas tri kvaronoj da vojo post ni, li maksimume estis ankoraŭ tridek paŝoj de ni kaj elpuŝis stridan batvokon.
«Li atingos nin!» Diris Olda Certmano. «Pri tio mi kulpas. Vi estas tia naĝanto kiel mi ankoraŭ vidis nenian duan, sed en la akvo porti pezon da cent kilogramo, ĉi tio malhelpas la plej fortan giganton.»
«Pah! La akvo do kunportas vin kaj la ruĝulojn mi ne timas.»
«Mi ankaŭ ne. Kiam li alvenos, li estas perdanto; mi havas tranĉilon kaj en miaj brakoj reestas sento.»
«Cedu lin al mi! Mi ne estis katenita.»
«Ĉu vi volas pikmortigi lin? Do mi ne ŝatas verŝi sangon, se ne necesas absolute.»
«Tute mia opinio. Mi donos al li bategon je la kapo kaj prenos lin al la bordo.»
«Sinjoro, tion nur sukcesas ĉasisto, kies nomo estas Olda Bategmano. Mi ja certe ankaŭ havas muskolojn kaj tendenojn, sed mi devas bati multefoje, se mi senkonsciigas iun.»
«La forto ne faras ĝin sole; estas artifiko ĉe tio. Ĉu vi ree povos naĝi?»
«Jes, lasu min malsupren; versajne reiras.»
«Verŝajne! Kaj tiam vi volas batali kun la tiun indianviron? Tion povas memfidi nur Olda Certmano.»
«Mia nomo ŝajnas tre konata al vi. Estas permesita, ke mi ekscias vian?»
«Mi tuj montros vin, kiel mi nomiĝas. Unue provu, ĉu vi plupovas nure!»
La provo sukcesis; liaj brakoj ne plu rifuzis fari siajn servojn. Certe estis stranga situacio. Du blankuloj, naĝante en lago kaj persekante de amaso da indianoj, interparolis kvazaŭ ili lulus en Novjorka akceptejo sur lulseĝoj! Ĉi tion nur faras okcidentviroj!
Ni ne pluiris antaŭen, dum Olda Certmano denove provis siajn fortojn; la ruĝulo rapide naĝis ĉi tien kaj elpuŝis duan venkovokon.
«Do cedu lin al mi kaj rigardu, se vi volas.» Petas mi mian kamaradon; tiam mi turniĝis posten.
La malamiko vidis, ke mi volas rezisti kontraŭ li kaj haltas. La manon kun la tranĉilo supren levante li elvokis:
«Ĉi tie estas Vupaumugo, la tribestro de la komanĉoj. Lia tranĉilo manĝegos la ambaŭ blankajn hundojn!»
Ha – ja li! Tio plaĉis al mi. Ĝis nun estis maleble ekkoni lian vizaĝon.
«Kaj ĉi tie estas Olda Bategmano, pri li vi kredis, ke li ne povas eskapi de li.» Respondis mi. «Provu, ĉu vi pravas!»
«Olda Bategmano! Olda Bategmano!» Vokis Olda Certmano kaj Vupaumugo samtempe kaj la lasta aldonis: «Se vi estas tiu skabia hundo, tiam vi mortiĝu!»
Post tiuj vortoj li rapide subakvigis. Sekve batalo pri vivo kaj morto, nokte en la akvo! La tribestro volis malsubakvigi apud mi kaj piki al mi; atendi ĉi tiun mi tute ne ekpensis.
Tiam mi sammaniere subakvigis, sed tre pli malten ol li. La akvo tenas, tute ekzakte kiel la brilianto, la dumtage sorbitan lumon ankoraŭ longe; ĉi tial bona subakviĝanto povas vidi je malhelaj vesperoj sub akvo minimume sambone aŭ eble ankoraŭ pli bone ol naĝante sur la supraĵo.
Levante en malalto je kvin metroj mi vidis alten. Jes, tie estis la tribestro, flanke super mi! Li etendis la manojn por movo, kiu puŝu lin al la supraĵo.
Mi faris tiun movon samtempe kun li kaj venis post li sur la akvo.
Li ricevis mian ĉasbategon al la kapo kaj tiam mi harare prenis lin por eviti, ke li pereas.
«Olda Bategmano, verege Olda Bategmano! Tiam ĝi tuj estas provita!» Vokis Olda Certmano.
«Jes, sinjoro. Nun diru al mi antaŭ ĉio, ĉu la paralizo de viaj brakoj forestas.»
«Ŝajnas al mi.»
«Minimume provu ĝin! Mi devas porti la ruĝulon. Ni plunaĝu!»
Kaj kiel bone – ĝi iris! La movado kaj streĉado estis sekvitaj tro rapide post la antaŭa, devigita situacio de la membroj. Ĉi tio nun ŝajnis pasinta. Ni malrapide naĝis, por ke li zorge agu, kaj atingis la bordon, sen ke la malforteco ripetiĝas.
Tie la tribestro, kiu tiumomente rekonsciiĝis, estis katenata.
Nia plano estis pasinta feliĉe, sed ankaŭ malfeliĉe. Mi liberigis Oldan Certmanon kaj kaptis la estron de la komanĉoj, sed por tio mi perdis Oldan Vablon.
Kio estis okazita kun li?
Olda Certmano ne kredis pri lia morto. Li asertis:
«Unue koniĝu tiun maljunan knabon. Miaj sinjoroj! Li estas strangulo de unua rangokaj mortigebla de nenio. Mi vetas, ke li sidas ie en sendanĝera loko kaj ridas por si mem. Tian ruzulon oni devas studi, por korekte taksi lin. Mi tute ne mirus, se li nun subite venas kaj kondukas unu aŭ do kelkajn kaptitojn.»
«Se li mem ne estas kaptito.» Kontraŭdiris mi.
«Tiukaze oni povas helpi lin. Ni interŝangos lin kaj la tribestron.»
«Ĉu tiam vi ne volas mortigi ĉi tiun?»
«Neniam! Ne estas mia maniero por scenumi kiel murdanto. Pri mi li do ne gajnis ĝin, sed se ĝi dependas de mi kaj nenio okazis al Olda Vablo, tiam ni lasos iri la ruĝulon.»
«Mi ŝate akordas, sinjoro. Sed rigardu, tie mi vidas kapojn sur la akvo!»
La plej multaj komanĉoj estis finigintaj la persekuton; sed aliuloj kontinuis ĝin kaj nun venis alnaĝante.
Ili estis repelataj per minacaj vokoj kaj timigaj pafoj. Tiam mi devis rakonti la kamaradojn, tiamaniere ni atingis la insulon kaj duope ĉi-transen naĝis.
Mi ankoraŭ ne estis finiĝita la raporton, kiam ni aŭdis sonon en la arbustraro.
Ni aŭskultis.
La branĉoj bruetis kaj kraketis kiel per grandaj bestoj, eble ĉevaloj; tiam eksonis ordanta voĉo:
«Tre kiliniĝu sur la ĉevalon, ruĝhaŭto, alikaze vi enmetegos la nazon; estas klare!»
«Olda Vablo!» Diris Olda Certmano. «Vi vidos, sinjoroj, ke li vorte plenumos mian antaŭdiron.»
Kaj vere, tie li venis el la arbustro, post li tirante ĉevalon, sur kiu indiano estis firmligita. Al tiu ĉevalo ankoraŭ pendis, unu post alia, du pluaj, kiuj portis ŝarĝitajn pakselojn.
«Tie mi ankaŭ reestas.» Diris li ride. «Mi kunportis al vi ion, kio estas bone uzebla. Ah, bonan vesperon, S-ro Certmano! Ankaŭ jam ĉi tie? Mi ja pensis, ke mi ne devis ĉeesti por liberigi vin, por tio Olda Bategmano sufiĉis.»
«Kie vi estis, S-ro Kutero?» Demandis mi. «Ni havis zorgon pri vi.»
«Zorgon? Mi volas scii, kial kaj kio okazus al mi! Mi ja zorgas mem por mi kaj ankaŭ por aliuloj aldone, kiel vi tuj vidos.»
«Kial vi ne venis sur la insulon?»
«Ĉar mi estis granda azeno; estas klare. Mi treege pensis, kiel bone mi povas naĝi kaj subakvigi, sed mi ne povis fari same je vi. La naĝadon mi feliĉe travivis, certe nur transen; retransen kaj dum tio denove perdi la pantalonon, ĉi tio ne estis kazo por mi. Kaj nun fakte subakvigi! Se oni ne returne malsubakviĝas! Oni tute bone povas fidroni kun viva korpo. Sekve mi restis sub la floso kaj lasis iri la aferon, kiel ĝi volis. Subite muĝado ekiĝis, ke mia vaporŝipo vehemente ŝanceliĝas, kaj la ruĝuloj saltis en la akvon; neniu ajn restis sur grundo. Eĉ la ĉevalaj gardantoj kure venis kaj fariĝis post vi. Unu de ili devis resti sur la grundo kaj tiun mi volis kapti. Sekve mi velis al grundo kaj donis al li bateton, ke li sidiĝas malalten sen demandi min pri permiso antaŭe. Mi ligis lin per unu de la rimenoj, per kiuj la viando estis pendigita. Ĉe tio venis al mi la ideo, ke ni ankaŭ necesas buŝprovizon, kiam ni volas – ah, mi ne volas diri kien. Sekve mi kuris al la paŝtejo kaj alportis tri ĉevalojn, unu por la ruĝa knabo kaj du por la viando; seloj kuŝis tie. Mi devis havi iom rapidecon por ĝustatempe finiĝi; sed ĉio okazis ekzakte tiel, kiel mi deziris, kaj ĝuste kiam la unuaj indianviroj venis renaĝante nesukcese, mi foriĝis kun la knabo kaj la viando de tie. Jen vi havas min! Kio okazos al la viando, tion mi povas pensi; sed kion vi faros kun la knabo, pri tio aliuloj rompu sian kapon.»
«Verŝajne ni lasos iri lin morgaŭ.» Diris Olda Certmano.
«Mi havas nenion kontraŭ ĝi. Kiam li rajdis ĉi-tien, tiam li iru tien! Sed lia tribestro, kiel li estis falata en viajn manojn?»
«S-ro Bategmano kaptis lin.»
«Ĉu eble sur la insulo?»
«Ne, sed dum la persekuto en la lago.»
«Sekve marbatalo. Vi devos rakonti poste, kiel ĉi tio okazis. Ĉu vi ankaŭ lasos iri tiun?»
«Jes.»
«Domaĝe! Li estas pli bona por perdo ol iro. Sed do ne donu lin libere antaŭ ĝis viaj armiloj kaj ĉio, kion la indianviroj forprenis de vi, estas transdonitaj returne al vi. Mi neniam estis indianamiko; ĉiuj taŭgas nenion kaj kredas kiel malforto, kiam oni estas indulga kontraŭ ili. Se antaŭe li kune kun siaj cent kvindek indianoj dronis tie en la lago, tiam la cetera homeco perdus nenion; estas klare!»