En la komenco
Tute serioze: Ĉu vi jam edziĝis iam? Ĉu vi trovis ĝin nervekscite? Tio ja estas nenio. Edziĝu eŭrope, tiam vi havas ion por rakonti.
Origine ĝi komencis tute sendanĝera, do kun tio, ke mi faris al tiutempa amikino iumatene - estis sabato - edziĝproponon. Ke ĝi estis akceptita, tio certe ne anticipas la kulminon de la rakonto; por tio la titolo estas tro nemiskomprenebla. Mia tiutempa amikino do akceptis kaj mi zorgis pri la detaloj.
Almenaŭ la nova ordigo validis, laŭ kiu oni povas edziĝi preskaŭ preterpasante. Originlibro, legitimaĵo kaj fiksita tempo ja estas havigita rapide. Sed mia amikino estis hispanino. Pro kaŭzoj de sekureco mi telefonis kun la civilstata registrejo, kiu estis kompetenta por ni. Iomete nervozigite, mi ankoraŭ ne ekkonis mian fortunon de la rapida konekto, mi telefonis post du tagoj kun la kompetenta oficistino.
„Mia amikino kaj mi volas edziĝi. Ŝi estas hispanino kaj mi volas informiĝi, kiujn dokumentojn ni devu haviĝi por restrigi.”
„Tio ĉi estas troege ampleksa, bonvole venu ĉi tien, plej bone ambaŭ.”
Tio ne estis eble, ĉar la civilstata registrejo nur estas malferma dum tempoj, kiam normalaj homoj laboras. Aŭ ili kiel mi havas variantan tempon. Dirite, farite, atendite. Tri horoj, fakte unu oficejo sufiĉas por edzecoj, kiuj ne estas pure germanaj. Malfeliĉon havas tiujn, kiuj ne venas antaŭ la dua duono de la malfermtempo. Ili antendas ĝis la dek-dua, por tiam plaĉe esti petataj eksteren. (Purgermanuloj ja ankaŭ havas nur unu oficejon, sed ĉi tiuj reestis jam ekstere, kiam mi pliboniĝis de la starlokoj al la sidlokoj.)
Finfine mi estis en la sankta ĉambro. Mi estis demanditaj kelkajn demandojn, kiujn mia legitimaĵo ektuj povis respondi. La plaĉa ofistino montris tion al mi, ke mi ne devus iri al la loĝanta registrejo, ĉar ni ambaŭ loĝas en Düsseldorf; ĉi tio estas speciala servo. (red. rim.: Supozebla la ununura. Verŝajne ili estas tre fiero pri la retkonekto.) Almenaŭ ni ne bezonas multajn dokumentojn, nur la validajn legitimaĵojn, germanan (por mi) kaj internacian (por mia fianĉino) dokumentojn de naskiĝo kaj la edziĝeblecateston de mia fianĉino. Ĉu vi ne scias, kio estas tio? Mi ankaŭ ne konis ĝin. Kun tio la hispana ŝtato atestas al la germana, ke mia fiaĉino havas la permeson edziĝi laŭ la hispana juro. La oficistino pardonpetis pro la multeco, por tio kulpus ekskluzive Hispanujo.
Tio ne estus tiel malfacile, mi pensis, fakte la hispana konsulejo troviĝas en Düsseldorf. Mi pensos ĝin neniam ree. Mia fianĉino sekve iris al la konsulejo, por iniciati la unuajn paŝojn. Alemenaŭ Hispanujo estas tiel moderna kiel Germanujo. Bedaŭrinde ne estu pure hispanan edziĝon; tio kaŭzis pli grandan multecon, por kontentigi ĉiujn.
Edziĝeblecatesto
Ni devis atesti, ke ni loĝas en Düsseldorf (Ekzaktege ĉi tiun la germana civilstata registrejo ankaŭ volas havi. Tamen oni devas dufoje havigi kaj pagi, ĉar la dokumentoj devas nur aĝi kelkajn tagojn.), legitimaĵoj, dokumentoj de naskiĝo (Germana aŭ internacia de mi, hispana de mia edzino; la internacia, kiun Hispanujo skribas, ne validas por hispanaj instancoj.) kaj la familia originlibro. Krome du atestantoj por atesti, ke ni estas maledziĝaj. Almenaŭ estis permesita, ke tio estas mia gepadroj, ĉi tio estus malgrava, se ili havus pli ol dek-ok jarojn.
Post kelkaj semajnoj ni estis travivitaj la procedurojn. La hispana civilstata oficisto nepre devis klarigi, ke la burokratia multeco bedaŭrinde estiĝis, ĉar la germana ŝtato insistas pri tio. Hispanujo senkulpas. Tie la burokrataj ĉevaloj henas duete.
Dum tio, monatoj pasis de mia unua vizito de la civilstata registrejo de Düsseldorf, videbliĝis demando al la horizonto. Ĉar la sankta loko de la germana oficistareco ne estas en la telefonlibro, ĉiu demandanto devas lasi konekti per la centralo, kio fakte sukcesas neniam. Almenaŭ la telefona centralo pardonpetis pro la neatingeco. Post kelkaj tagoj mi rezignis pri ĝi kaj telefonis al Castrop-Rauxel, kie ni volis doni al ni la jes-vorton. (Tie mirege ĉiam estas atingebla iu.)
Post kiam la edziĝeblecateston venis el Hispanujo, ree ni, aŭ pli ekzakte mi, iris al la registrejo. Estiĝinte pli saĝe mi aperis pli frue kaj estis rekompencata kun nur duhora atendotempo. La dokumentoj estis rigardataj kaj nun, kiel mi mem ankaŭ, estis alkondukataj la veran civilstatan oficistinon. Ĉi tiu kontrolis la dokumentojn kaj petas al mi pagi la necesan sumon ĉe la pagejo. La pago estas farata kontante aŭ ĉeke; sole per karto estas neeble. Sekve mi iris al la proksima banko, prenis la sumon kaj pagis ĝin kaj iris kun la kvitanco al la oficistino, kiu obeeme atendis min dum la tute dudek minutoj sen prilabori alian kazon. Ordo devas esti. Estas nenecese diri, ke ŝi ankaŭ ne donis ajn atenton al la permanente sonorantan telefonon.
En la fino
Ĝojige oni povas fini tre pli simple aliajn aferojn. La restoracio, kie ni okazigis nian malgrandan feston, rapide estis trovita. Pri ekscito ankoraŭ zorgis Marisa, kiu aperis duonan horon antaŭ nia forveturo al la civilstata registrejo. Ŝi vojaĝis kun amiko dum unu semajno tra Germanujo kaj kredis, ke tio estas ĝusta en la tempo.